|
MALCXEESTA
KAJ CXEESTA LERNADO PER
LA INTERRETO INTERKULTURO
Prelego
de Radojica Petrovic', Teknika Fakultato en Cxacxak, Jugoslavio 1.
ENKONDUKO Instruado
kaj lernado estas procezo de kunlaboro inter instruantoj kaj instruatoj. Se en
gxi estas uzata interreto, kiel en la projekto Interkulturo, jen bona kialo por
paroli pri gxi en la seminario kies cxeftemo estas kunlaboro per interreto. Krom
tiu teknika elemento, Interkulturo estas interesa ankaux el la pedagogia
vidpunkto pro specifaj metodikaj problemoj de interkultura edukado kaj kombino
de cxeesta kaj malcxeesta instruado en tre diversaj eduksistemoj disvaste tra la
mondo. Gxi estas projekto de ILEI ekestinta en la sino de Kampanjo 2000 de UEA,
sed gxi lokigxas en pedagogia laboratorio de la Tria Roma Universitato kiel gxia
esplorprojekto. Post dujara aplikado gxi vekas pli grandan intereson ol cxe la
komenco, sed gxia dauxrigo bezonigas pli elastajn kaj pli akuratajn organizajn
kaj teknikajn solvojn kun novaj homfortoj. 2.
KIALOJ KAJ CELOJ La
projekto Interkulturo ekestis pro eksteraj kaj internaj bezonoj. La eksteraj
estas bezonoj de la ekstera medio donantaj sxancon ke la E-komunumo, responde al
tiuj bezonoj, ofertu siajn servojn al la merkato de sociaj projektoj. Tiu oferto
rilatas al edukado pri interkutura toleremo kaj paca kunnvivado, al flegado de
kulturo de dialogo kaj evoluigo de dialogo inter kulturoj, kiuj tiom bezonatas
en la aktuala mondo kaj kiuj cxiam aktueligas la esencan ideon de esperantismo.
La internaj bezonoj pusxas al sercxado de konkretaj motivoj por lerni
Esperanton, de celoj atingeblaj per gxi kaj de sxancoj por dauxre aplikadi gxin. Sekve,
la celoj de la projekto estas, ke la partoprenantoj: –
renkontu aliajn kulturojn, –
kapablu kompari kulturajn trajtojn kaj vivkondicxojn kiuj varias lauxloke, –
komprenu diversecojn inter diversaj sociaj medioj, –
lernu toleri aliajn vivkonceptojn kaj –
malkovru kaj komprenu similecojn cxe siaj kaj aliulaj vivbezonoj, vivkondicxoj
kaj kulturtrajtoj. La
lernado de Esperanto cxi tie ne estas celo por si mem, sed helpilo por atingi la
celojn. 3.
KIELOJ La
partoprenantoj de la projekto estas cxefe klasoj de baz- kaj mez-lernejanoj kun
siaj klasestroj - kutime instruistoj de Esperanto. Iliaj cxefaj aktivajxoj en la
projekto estas: esplorintersxangxo kaj lingvolernado. La
dua aktivajxo subtenas la unuan. La unua estas la esenca, gxi bezonas, alcelas,
plimotivigas kaj aplikigas la duan. La
lingvolernado devis esti plej intensa en la unua semestro de la projekto gxis la
lernantoj kapablis uzi la lingvon. Poste la komunikado inter klasoj okupis cxiam
pli kaj pli da tempo. La
esplorintersxangxo realigxas tiel, ke la lernantoj de cxiu klaso elektas temon
pri specifa kampo de kultura geografio (lingvo, muziko, nutrado, vestado,
lernado, komunikado, bestaro, tradicioj ktp.), faras kontaktojn kun aliaj klasoj
kun la sama aux simila intereso kaj intersxangxas kun ili informojn kaj
diversajn materialojn (fotoj, gazetoj, libroj kc.) pri la elektita temo. Poste,
surbaze de la kolektitaj informoj kaj materialoj ili komparas la diversajn
mediojn el diversaj partoj de la mondo, faras konkludojn kaj prezentas la
esplorrezultojn. Komunikado
inter la klasoj okazas per interreto kaj ordinara posxto, uzante la internacian
lingvon. La projekto havas sian komunikmedion en la formo de TTT-pagxaro de
virtuala lernejo "Tibor Sekelj" (http://lps
.uniroma3.it/kler). Gxi prezentas virtualan renkontigxejon de realaj
klasoj, listigitaj en klasartabelo (http://lps.uniroma3.it/kler/sekr/klasaro.htm)
kaj prezentataj per propraj pagxoj (virtualaj klascxambroj). La klasoj lernas
Esperanton kaj pristudas la interkulturan materialon en cirkonstancoj de cxeesta
instruado kombine kun rimedoj de malcxeesta instruado. Sur la TTT-pagxoj de
virtualaj libra laborejo, biblioteko kaj fakaj metiejoj, kaj aliaj
"ejoj" alireblaj tra la pagxo http://lps.uniroma3.it/kler/halo.htm
trovigxas ligiloj al diversaj retaj kursoj, bibliotekoj kaj aliaj fontoj de
necesaj instru- kaj inform-materialoj. La projekto antauxvidas ankaux retajn
diskutejojn, ekspoziciojn kaj aliajn funkciojn de la virtuala lernejo kiuj
ankoraux ne estas komplete ellaboritaj. 4.
REZULTOJ KAJ PERSPEKTIVOJ La
projekto Interkulturo estis lancxita per la enkonduka simpozio "Lingva
politiko kaj interkultura edukado" dum la UK en Mompeljero 1998. Dum la
studjaro 1998/99 dauxris preparoj por la projekto: informado, varbado kaj
aligxado de klasoj, pretigado de la TTT-ejo, verkado de la lernoliblo por
infanoj "Okulo". Aligxis entute 97 klasoj de baz- kaj mez-lernejanoj
el preskaux 30 landoj de cxiuj kontinentoj. La oficiala starto de la projekto
estis en septembro 1999 kun plano ke gxi realigxu dum du studjaroj. Dum la
studjaro 1999/2000, krom lauxprojekte planitaj aktivajxoj, okazis kelkaj
renkontigxoj de partoprenantoj (Pale, Cxacxak, Krakovo k.a.) kaj internaciaj
seminarioj de Interkulturo (Kopaonik, Cxacxak). Auxtune 2000 estis difinitaj
temringoj - grupoj de klasoj de samaj agxgrupoj interesigxantaj pri samaj
esplortemoj kaj komencigxis efektiva intersxangxo inter la klasoj kiu plu
dauxras. Aparte menciindas la subprojektoj de Interkulturo:
"Euxroludejo" kaj "Proverbejo". Dume
novaj partoprenemuloj interesigxis pri la projekto. Aktivuloj de TEJO trovis
gxin interesa por sia medio. Sekve, Interkulturo estis prezentita en la
seminario de TEJO "Lingva cxielarko – ponto inter kulturaj trezoroj"
en Budapesxto, marto 2001, kaj konstatita kiel bona sxanco por pli firma
kunlaboro inter ILEI kaj TEJO. Rezultoj de la dujara aplikado de la projekto
estis resumitaj en la Tago de la Lernejo en UK en Zagreb kaj dum la 35-a
konferenco de ILEI en Lovran, Kroatio, 2001/07.29-08.04. La dumkonferenca
seminario pri Interkulturo pritraktis la dujarajn spertojn, perspektivojn de
gxia dauxrigo kaj dezireblajn novajn enhavojn, agadmetodojn kaj partoprenantojn.
La Komitato de ILEI decidis dauxrigi la projekton komisiante al la Estraro fari
konkretan planon. Post la konferenco plivastigxis populareco de Interkulturo,
aparte en Rusio, kie gxi estis prezentita en la 41-a OKSEJT, auxgusto 2001, kaj
kie oni planas vastan aplikadon de la projekto. Novaj aligxanoncoj venas el
Britujo, Francujo, Bulgarujo kaj aliaj landoj. Por plenumi tiujn dezirojn
bezonatas novaj homfortoj kaj estas necese replani la projekton kaj aktualigi la
TTT-ejon. 5.
KONKLUDE: KION PLU La
plurmonata traktado de ebla kunlaboro pri Interkulturo inter ILEI kaj TEJO, kaj
ankaux UEA, gajnas per la TEJO-seminario "Esperanto@
Interreto" sxancon fari la kunlaboron efektiva. Teamo de junaj
fakuloj pri la reta teknologio povas solvi urgxajn necesajxojn por plene
(re)funkciigi la Virtualan lernejon "Tibor Sekelj" precipe el la
vidpunkto de aligxado de novaj klasoj kaj ebligo, ke ili efektive uzu servojn de
la retejo. Pli longdauxre la teamo povos, interkonsente kun projektogvidanto,
rekonstrui la pagxaron de "Tibor Sekelj" donante al gxi pli modernan
aspekton kaj teknologian strukturon por ebligi plenan plenumadon de la funkcioj
kiujn gxi havas kaj kiujn gxi nove havos. Krome, estas necesaj novaj
kunlaborantoj por diversaj roloj en la projekto, ekzemple regionaj kunordigantoj
aux kunordigantoj de esplor-grupoj kaj subprojektoj de Interkulturo. Laborgrupa
traktado dum kaj post la seminario proponu por tiuj demandoj solvojn
realigeblajn kun aprobo de la Estraro de ILEI akorde kun la interkonsentita
kunlaboro de la du organizoj sur la kampo de Esperanto-instruado kaj aplikado. POSTPRELEGAJ
/ LABORGRUPAJ NOTOJ En
la postprelega diskuto oni starigis demandojn pri praktikaj aspektoj de
realigado kaj rezultoj de la projekto kaj rimarkis plibonigendajxojn en gxiaj
retpagxoj (supersignoj, pli facila alirebleco al pagxoj de klasoj, neceso de pli
efektiva kaj pli komforta uzeblo por lernantoj, navigilo, pagxarmapo ks). Ekfunkciis
la laborgrupo pri Interkulturo kiu dumseminarie pristudis la projekton pli
detale kaj dauxrigos kontaktadon post la seminario. Cxiuj aligxos al la
diskutgrupo sekelj@yahoogroups.com
en kiu jam partoprenas instruistoj kaj aliaj agantoj de la projekto. Sian
pretecon por longdauxre partopreni en cxi tiu projekto esprimis ankaux aliaj
TEJO-aktivuloj kaj TTT-fakuloj, kiuj iom post iom aligxados al la projekto
depende de finigxo de iliaj aliaj aktualaj taskoj. Konkludoj
de la laborgrupa diskuto: 1.
Per kelkaj rapide fareblaj sxangxoj kaj aldonajxoj eblas fari la pagxaron pli
uzebla por la lernantoj kaj aliaj vizitantoj: 1.1.
Sur cxiu pagxo aldoni navigilon kun ligiloj al: cxefpagxo (fasado),
distribulisto sekelj@jahoogroups.com
klasartabelo kaj (se ekzistus) klasarmapo; 1.2.
Uzebligi programojn kiuj ebligas, ke lernantoj mem povu redakti parton de siaj
pagxoj kaj tiel senti sin aktivaj partoprenantoj tuj vidantaj rezulton de sia
laboro; 1.3.
Tuj kontaktigxi kun la projektogvidanto Mauro La Torre por interkonsenti pri
kiel realigi tiujn sxangxojn. 2.
Pli longdauxre, estas necese gxenerale rekonstrui la pagxaron por, interalie: 2.1.
Regule aperigadi novajxojn (lastajn sxangxojn) cxe la pagxoj: sur la cxefpagxo
por la tuta pagxaro kaj sur cxiu pagxo por la koncerna parto; 2.2.
Ebligi trasercxadon per retsercxilo (bezonatas datumbazo) kaj 2.3.
Ebligi lauxtemajn diskutgrupojn / babilejojn 3.
Estas necese ke regule, almenaux monate, aparadu retbulteno (ekz.
"Interkulturo-aktuale"). 4.
Estas rekomendinde ebligi uzadon ankaux al plenkreskaj komencantoj per aparta
pagxo / diskutejo. 5.
La laborgrupo dauxrigos la kunlaboron pere de la distribulisto sekelj@yahoogroups.com
kaj interkonsente kun la projektogvidanto. Se montrigxos necese, kreigxos aparta
distribulisto.
|