|
Leterkesto „IPR
4/95 estas aparte multedira, kaj plurdirekte pripensinda. I.a. placxis al mi,
kiel tre utilaj, la frazoj en la gramatika testo de Kurucz, iom pli ol la ideoj
de Matthias, kvankam tute ne malgravaj. Por ni, hungaroj, la problemoj de
Rulofido, sxajnas eble arbitraj, verdire, min neniel povas „tusxi” liaj
problemetoj; ja nia lingvo felicxe havas klaran akuzativon, la germanoj
„apenaux”. Sed la plendado de Petik estas antaux mi vere terurajxo...” Ervin
Fenyvesi, Hungario „Nin
gxojigas la fakto, ke vi regule adresas al ni vian informilon. Por ni gxi estas
vaste utila, cxar gxi helpas nin akiri ne-malhaveblajn sciigojn, kiujn oni ne
cxiam publikigas aliloke... Ni tre sxatus dauxre ricevi vian ligilon... [por]
teni bone informita nian anaron.” Juan Ramón Rodriguez Gomez,
Kuba Esperanto-Asocio „Kun
granda interesigxo mi legis en IPR 2/96 esperigan citajxon el la Bulteno de la
Albana ILEI-Sekcio (laux informoj de Bardhyl Mezini). ¥us
reveninte el Albanio, kie mi - akompane de profesoro pri okulkuracado - vizitis
la Oftalmologian Fakultaton en Tirano kaj kvinopon da malsanulejoj por renkonti
okulistojn, mi povas atesti pri tio, ke apenaux ni kontaktigxis kun kuracistoj,
kiuj parolas ne-albanan lingvon... Cxie ni bezonis la intervenon de
interpretisto, kiu devis asisti nin dum nia ‘marsxado’ tra hospitaloj kaj
poliklinikoj. Laux
mia jugxo la tempo por ‘verda eksplodo’ en tiu lando estas matura. Jam post
la unuaj horoj de mia dektaga restado mi estis disdoninta cxiun E-materialon,
kiun mi havis cxe mi! Ho, nia bona lingvo estus ideala solvo, kiu multe servus
al mi en mia energia klopodado okulkurace kaj optike helpi al la plej malricxaj
homoj en lando, kies popolo tiom longe, tiom multe suferadis! En pluraj lokoj
oficialuloj min certigis, ke ili cxiel helpus al iniciatemuloj disvastigi E-on
kaj startigi kursojn... Konklude, mia impreso estas, ke la informoj de s-ano
Mezini estas gxustaj kaj sekve atentindaj. Albanoj, fosu vian sulkon!” Jacques
Tuinder,
Henegouwenlaan 35, NL-1966 RH Heemskerk
|