Lingvaj ludoj
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

Li Weilun

Rolo de ludoj en lingva instruado

Cxu ludoj apartenas nur al la infanoj? La respondo estas nea. Psikologio montras, ke ludi estas instinkto de la homo. Ludoj estas necesaj ne nur por infanoj, sed ankaux por plenkreskuloj. Por garantii psikan sanon kaj plene disvolvi kreivon oni bezonas ludojn. Moderna pedagogio prenas ludadon kiel gravan rimedon transdoni sciojn, kulturi kapablojn kaj eduki homojn. 

Instruaj ludoj estas diversaj:

1)       Fonetikaj ludoj. Ekzemple: noti vokalojn el cxiu vorto, noti nombron de silaboj de cxiu vorto ktp.

2)       Vortaj ludoj. Ekz.: formi vorton per donitaj literoj, sinsekve diri vortojn, diveni objektojn en la sako ktp.

3)       Gramatikaj ludoj. Ekz.: ludi per ciferoj, formi frazojn per donitaj vortoj ktp.

4)       Auxdaj ludoj. Ekz.: sercxi bildojn auxskultante vortojn, desegni bildon auxskultante tekston ktp.

5)       Parolaj ludoj. Ekz.: doni konsilojn, priskribi samklasanojn ktp.

6)       Legaj ludoj. Ekz.: legi frazojn montritajn de instruisto en mallonga tempo, legi tekston skribitan sur la tabulo kaj forvisxitan iom post iom ktp.

7)       Skribaj ludoj. Ekz.: kolektive verki artikolon (cxiu lernanto skribu unu frazon sur la nigra tabulo) ktp.

8)       Tradukaj ludoj. Ekz.: sinsekve traduki frazojn (unu lernanto naci-lingvigu, alia esperantigu…) ktp.

9)       Sciaj ludoj. Ekz.: diri la nomon de kanto laux gxia melodio, ligi landon kaj gxian cxefurbon (famulon kaj lian naciecon, verkiston kaj lian verkon, historian eventon kaj jaron…) ktp.

10)    Intelektaj ludoj. Ekz.: diveni objekton aux personon per demandoj, diveni la finon de rakonto ktp.

11)    Rolaj ludoj. Ekz.: ludi diversajn rolojn kaj interparoli ktp.

 

La rolo de ludoj montrigxas en jenaj flankoj:

1)       Ludoj estas utilaj por forigi lacecon kaj vigligi la etoson de la klascxambro. Psikologia studo pruvis, ke la atento de la homo estas la plej bona nur en la komencaj dudek minutoj. Poste gxi farigxas pli kaj pli malbona. En tiu momento ludado povas ne nur forigi lacecon, sed ankaux levi aktivecon de la lernantoj. Ili diras, ke lude lerni estas tre interese kaj la tempo pasas nerimarkite.

2)       Ludoj povas venki psikologian obstaklon de la plenkreskuloj en la lernado de fremdlingvo. Unu el la plej grandaj psikologiaj obstakloj de la plenkreskuloj en lernado de fremdlingvo estas manko de fido kaj kuragxo. Ili timas fari erarojn kaj ’perdi vizagxon’. Pro tio ili ne kuragxas paroli. Tamen dum ludado ili sentas sin sengxenaj kiel infanoj. En tiu psikologia stato ili lernas aktive, forgesante timon kaj honton.

3)       Ludoj utilas al atingo de la plej bona instrua efiko. Eksperimento de psikolingvistiko pruvis, ke interesaj formoj kaj enhavoj povas altigi la memoron je faktoro de 1.5. Ludoj estas interesaj kaj postulas strecxitan atenton kaj absorbitecon. Tial la materialoj, kiujn la lernantoj lernas dum ludado, bone restas en ilia memoro.

4)       Ludoj estas diversformaj. Cxiufoje la instruisto povas uzi kelkajn novajn ludojn. Tiel la lernantoj cxiam atendas lecionon kun granda scivolemo kaj sencxese sentas fresxecon. Pro tio ili cxiam ricevas sciojn kun granda intereso.

5)       Ludoj povas ekspluati intelekton kaj lertecon de la lernantoj. Dum ludado la lernantoj devas uzi sian komprenpovon, jugxpovon, imagpovon, rezonpovon ktp. Pro tio ludoj ne nur helpas al la lernantoj posedi lingvajn sciojn, sed ankaux altigas iliajn diversajn kapablojn.

6)       Ludoj estas utilaj por kulturi kolektivismon de la lernantoj. Ludado estas kolektiva aktivado. Dum ludado la rilatoj inter la lernantoj farigxas pli intimaj. Multaj ludoj povas esti farataj per konkurso inter grupetoj. Cxiu grupetano devas batali por la kolektiva honoro.

 

Arangxante instruajn ludojn, oni devas konsideri la jenajn punktojn:

1)       Ludoj devas kunordigxi kun la instruo. Ekzemple, dum lernado de fonetiko oni povas fari fonetikajn ludojn. Post lernado de la numeraloj oni povas fari ciferajn ludojn ktp.

2)       Ludoj devas konveni al la lingva nivelo de la lernantoj. Ludoj povas esti facilaj aux malfacilaj. Oni devas elekti ludojn laux la nivelo de la lernantoj.

3)       Ludoj devas esti farataj de cxiuj lernantoj. Tio estas, cxiu lernanto devas partopreni en la ludado.

4)       Ludoj devas esti farataj en oportuna tempo. Kiam la lernantoj komencas senti lacecon, ludoj povas vigligi ilin.