|
Katalin
Smidéliusz Lingvoplanado
kiel pedagogia rimedo en la edukado de filologoj (Interlingvistiko
vivproksime) 1.
La programo de la studobjekto Interlingvistiko Kadre
de la universitatranga fako aplikata lingvistiko, kiu estis lancxita en
Szombathely, en la studjaro 1998/99, la studobjekto interlingvistiko ricevis
lokon en la programo. Gxi estas instruata dum du semestroj. La
celo de la objekto estas: studi lingvopolitikajn demandojn, ekzameni
apriorajn kaj aposteriorajn filozofiajn lingvoprojektojn, ekkoni la plej gravajn
artefaritajn lingvojn. Kvankam
la fakoj de la plej multo de la studentoj estas la angla aux la germana lingvo,
estis gxenerale rimarkebla fakto, ke komence ili posedis tre malmultajn
gxeneral-lingvistikajn konojn. Ili kapablis havi superrigardon nek pri sia
gepatra lingvo, nek pri la konataj fremdaj lingvoj, ne povis doni pri ili
strukturajn analizojn. Ilia lingvokono konsistis nur el la traduko de konkretaj
strukturoj kaj esprimoj. La
temo de la nova studobjekto postulis, ke la studentoj travidu la strukturojn de
la lingvoprojektoj, kapablu eltiri proprajn konkludojn, en ili kreigxu konkretaj
pretendoj dum la analizo de la unuopaj lingvoj. 2.
La metodikaj pagxoj de la lingvoplanigo Por
faciligi la studojn, tro teoriajn por unuakursano, ni alproksimigxis al la temo
de la praktika flanko, kadre de kiu laboro la agadon de la malgrandaj grupoj ni
efektivigis en tri sxtupoj. Por
la unua provo la studentoj, sen iu ajn antauxpreparigxo, dum seminaria horo
devis skizi la bazon de propra lingvoprojekto. La
projekto prezentigxis destinita igxi la nova, komuna lingvo de la Euxropa Unio.
La lingvo devis esti: simpla, regula, facile lernebla kaj la leksiko devis
bazigxi sur la euxropaj lingvoj. En
la dua etapo la grupoj povis labori pri la projekto dum du monatoj, por ellabori
la detalan gramatikon de la lingvoprojekto, kaj krei ties bazan vortprovizon kaj
modelfrazojn. La
tria fazo estis kiam la grupoj devis prezenti sian lingvoprojekton al la aliaj,
argumentis pri la logikeco de siaj solvoj, respondis al la starigitaj demandoj. Cxiuj
tri fazoj havis siajn lingvistikajn kaj pedagogiajn taskojn (kaj ankaux
spertojn). 3.
La eksperimento 3.1.
La skizoj, faritaj dum la unua 90-minuta grupa laboro estis mizeraj. La plej
gxenerala sperto estis, ke la studentoj tute ne sciis kiel priskribi lingvon.
(Ili produktis el vortkategoria vidpunkto miksitan vortliston, ofte grupigante
la vortojn en konversaciajn temojn. Trovigxis grupo, kiu opiniis la plej grava
tasko listigi la fleksiajxojn kaj finajxojn.) Por
plupasxi necesis doni al ili ampleksajn klarigojn pri la bazaj nocioj, manieroj
priskribi lingvojn, ktp. Lingvistikaj
kaj pedagogiaj taskoj de la dua etapo estis: ·
instigi la gestudentojn labori grupe ·
studigi al ili lernolibrojn pri lingvoj kaj gramatikoj ·
necesis konigi al ili aron da lingvistikajn terminojn ·
helpi apliki analizon, sintezon (studo de la lingvoj, rimarko de gxeneralaj
reguloj) ·
alkutimigi ilin al logika, kreiva pensado (konstruo de la propra sistemo) ·
evoluiigi la lingvistikan fantazion (trovo de novaj leksemoj) ·
kompili enhave kaj estetike altnivelan laborajxon pere de komputilo 3.3.
Dum la prezentado de la propraj projektoj
efektivigitaj taskoj
rimarkoj a)
la prezentantaj studentoj -
montris siajn kapablojn prelegi, prezenti
balbuta prezentado, ligita al la
sciencajn temojn antaux publiko
paperoj -
la inventitan projekton ili devis koni
ili ne cxiam travidis la propran
tiagrade, ke ili povu respondi al la
demandoj, kapablu argumenti pri la temo -
la identigxo kun la propra lingvoprojekto
ili esprimis siajn emociojn tre
faris la studentojn fieraj
kuragxe, nature b)
la auxskultantaj studentoj -
auxdante, ene de malmulte da tempo ili
komence la studentoj apenaux
devis travidi la fremdajn strukturojn
povis sekvi la prezentadojn, -
la studentoj devis rimarki en la lingvoj la
poste pli kaj pli ili
(ne maloftajn) kontrauxdirojn kaj
alkutimigxis
mallogikajxojn -
ili prijugxis la auxditajn projektojn,
esprimis sian opinion pri tiuj
4.
Kiajn pluajn eblojn povas doni la detala analizo kaj komparo de la
linvgoprojektoj? 4.1.
Observajxoj ene de unu lingvo ·
fonemsistemo (cxiu grupo uzis 5 vokalojn – a,e,i,o,u – ; unu donis ecx
fonetikan transskribon.) ·
grafikaj sistemoj (TINK: uzis ne nur la kutimajn latinajn literojn ç [tò]) ·
la tipologia klasifiko de la lingvo (en pluraj kazoj estis donita sed plej ofte
ne la gxusta) ·
kiujn vortkategoriojn ili prilaboris detale, finpensis logike (pronomoj,
Tabelo.1.) ·
kiagrade ili strebis al la reguleco (substantivoj, Tabelo. 2.) ·
kie rimarkeblis la plej grandaj mankoj (verbosistemo: ekz. estis nur indikativo,
mankis pluraj verbotempoj kaj modoj, ili simple ne pensis pri ili) ·
kreado de la vorttrezoro (abstrakta, sprita, fontoj rekoneblaj) ·
la karakterizaj trajtoj de la donita leksiko (lauxtema, hazarda) ·
vortfarado, derivado (UNI DUMI: numeraloj: ei, ze,de, ...; tago: ge, lundo eige,
mardo: zege...., monato: ufge, januaro ufge ei, februaro ufge ze Tabelo.3.) ·
ekzemplofrazoj, ekzemplotekstoj (ili servas por gramatikaj, lingvistikaj celoj,
estas amuzaj) ·
cxu estis farita traduko de literaturajxo (UNI DUMI: Petőfi: La amo, la amo) ·
kiujn erarojn ili faris (“ en nia lingvo trovigxas la sekvaj prepozicioj: -dan
= gxis, -deg= jer, -fu = en, ktp. Tiuj staras cxiam post la vorto.”) ·
kiujn efikojn havas la lingvoj (lauxfaka, studata/ lernata lingvoj de la
studento, aux la gepatra lingvo. Pozitiva efiko: estas rekoneblaj la elementoj;
negativa: evititaj solvoj) ·
sintaksaj priskriboj apenaux troveblis en la projektoj 4.2.
komparo de la diversaj lingvoprojektoj ·
similaj solvoj (lingvaj, leksikaj) ·
preparo de frekvencolisto lauxbaze de la donitaj vortaroj ·
provo krei pli perfektan lingvon uzante la plej bonajn elementojn de la
prezentitaj projektoj 5.
Praktika provo de la lingvoprojektoj La
vera provo de la prezentitaj projektoj povos efektivigxi, kiam cxiu grupo
kapablos traduki al sia lingvo la saman tekston, la lingvajn formojn sisteme
listigitajn ekzemplofrazojn. Dum la tradukado la studentoj povas rimarki la
mankojn de siaj lingvoprojektoj, la neuzeblecon de la malbone aux nekomplete
prilaboritaj strukturoj. Tiam la studentoj havos eblon pluperfektigi sian
projekton, aldoni la mankantajn elementojn. Dum
la posta analizo la tradukoj de la sama teksto donas pli bonan eblon por la
komparo kaj analizo de la projektoj. 6.
Konkludo 6.1.
Gxeneralaj spertoj Planado
de lingvo kiel tasko estis nekutima al la studentoj, sed ili komencis la laboron
kun granda entuziasmo. (Estas alia problemo, ke unu el la grupoj ne klopodis
prepari sistemon plejeble tauxgan, ne povis/volis persiste labori). Dum la
procezo mi sukcesis alkutimigi la studentojn al konscia kaj regula ekzameno de
lingvaj sistemoj, al ampleksa struktura analizo de la gepatra lingvo, malkovro
de lingvaj universalajxoj kaj instigi ilin al ties kreiva apliko. Dum
la dua parto de la semestro la analizon de la kutime alte taksataj
lingvo(projekto)j (Volapuko, Esperanto, Ido, Occidental, Interlingua, hungara
Romanid, novaj: Uropi, Klingo, Europanto) ili faris jam laux siaj spertoj,
komparante, rigardante per aglaj okuloj la diversajn sistemojn, sercxante la
formojn kaj solvojn, konvenajn al iliaj pretendoj. La akiritajn spertojn ili
povos bone utiligi dum siaj filologiaj studoj kaj lingvoinstrua praktiko.
Studento jene resumis la esencon: “ Se mi eklernos novan lingvon, mi komencos
ne per la lernolibro, irante de unu leciono al la alia, sed mi unue trastudos la
gramatikan libron. Kial ne tiel oni instruis nin gxis antauxe?” Fakte kial ne?
6.2.
Kiel tiu eksperimento utilis al Esperanto? Krom
la menciitaj utilaj lingvistikaj spertoj la studentoj vole-nevole havis dauxran
kontakton kun planlingvoj, alkutimigxis al la ideo ke tiuj ekzistas, pluraj el
inter ili funkciis kaj ecx nun funkcias. Fine
de la dua semestro dum la ekzameno ili devos profunde koni unu el la
pritraktitaj lingvoprojektoj. Literaturon por la preparigxo mi mem disponigis
aux direktis ilin al la reto. Nur unu lingvo estis kiun mi pretis instrui post
la devigaj lekcioj, tiu lingvo estis Esperanto. La
fakultativan kurson vizitis pli ol la duono de la grupo kaj multaj sincere
ekinteresigxis pri la lingvo kaj ties movado. Vizitis la studentojn ankaux la
estro de la landa junulara sekcio kaj sxi rakontis pri la eblaj kontaktoj,
sekvaj E-arangxoj. La informoj venis tiam de samagxulo kaj ne de la profesorino,
ankaux tio multe helpis. Kelkfoje alia juna esperantisto venis kaj helpis ilin
en la lernado, malebligante, ke la lingvo ligigxu ekskluzive al mi. La
funkciadon de E-o la studentoj mem povis sperti, kiam dum unutaga ekskurso ni
vizitis en Vieno la Internacian Esperanto-Muzeon kaj tie la direktoro de la
muzeo s-ro Herbert Mayer en Esperanto prelegis pri la planlingvoj Occidental kaj
Interlingua. Tiam evidentigxis ke nia internacia lingvo tauxgas ankaux al fakaj,
sciencaj celoj, tio sxajnis esti grava argumento por E-o. Al
la ekskurso aligxis ankaux nefilologaj junaj esperantistoj, kiuj inter si kaj
kun mi parolis dauxre en Esperanto, kion pluraj el la grupo unue nur observis,
poste iom ankaux partoprenis. Eble
el la trideko da filologoj nia movado gajnos “nur” kvar-kvin esperantistojn,
sed certe ankaux en la aliaj restos pozitivaj opinioj pri la planlingvoj, kiujn
ili povos transdoni dum la postaj lingvistikaj agadoj. La
studobjekto dauxre restos en la programo kaj ni volonte akceptos sugestojn,
kritikojn, laborkontaktojn kaj librodonacojn kiuj povos helpi
pliprofundigi nian laboron. Berzsenyi
Dániel Tanárképző Főiskola, Alkalmazott Nyelvészeti Tanszék, HU-9701
Szombathely, Pf.: 170, Hungario (sekvas tabeloj)
|