|
Elisabetta
Vilisics Formaggio: LUDU KUN NI! 2. (recenzo de Katalin Smidéliusz) La libro estas dauxrigo de la unua volumo (eldonita en 1994), kiu pritraktis la bazajn gramatikajn kaj leksikajn elementojn de Esperanto. Tiu dua parto harmonie konstruigxas je la antauxaj bazoj kaj pluperfektigas la konojn de la infanoj pri la verbotempoj, modoj, esprimoj pri spaco, tempo, kauxzo kaj celo helpe de adverboj, prepozicioj kaj esprimoj. Ankaux komparacio, vortfarado, -IG, -IGx kaj multaj afiksoj estas tie pritraktataj. La prezento de la nova materialo estas lauxsxtupe strukturigita, perbilde
bone ilustrita, ne nur amuze, sed ankaux vidigante la esencon de la direndajxoj.
La leksikajxoj kaj paroltemoj rilatas al la infana vivo: familia kaj lerneja
medio, geografiaj, sociaj, natursciencaj kaj interkulturaj temoj. La en Euxropo
verkita lernilo ne forgesas informi pri la foraj kontinentoj kaj landoj, pri
ties kutimoj kaj mondo. Strukture, kiel ankaux la unua volumo, tiu cxi ne estas dividita je tradiciaj lecionoj, kio povas esti stranga por la klasikaj uzantoj. La libro entenas 4 grandajn cxapitrojn, ene de kiuj 1-2 pagxoj pritraktas la koncernajn erojn, identigeblajn en la librofina enhavtabelo (kies aldono estas bona novajxo kompare kun la unua libro). La lernolibro estas fakte laborkajero, kiun la 8-10-jaruloj povas kolorigi (kompensi
la pro-ekonomian mankon) kaj en kiu ili enskribas cxiujn solvojn de la ekzercoj,
kreas siajn vortlistojn, solvas la taskojn, enigmojn, ecx povas resumi
nacilingve la memorindajn gramatikajn regulojn. La tekstoj estas dialogformaj, malofte rakontaj, la ekzercoj spritaj, variaj
kaj kreivaj. Kelkaj kantoj kaj ludoj buntigas la interesan lernilon. Lauxdo al al verkistino kaj sxiaj kolegoj kaj amikoj. Estas bone ke
naskigxis la dauxrigo de la unua volumo kiun tiutempe multe subtenis kaj influis
la sciencaj konsilistoj de la paderborna LOI-ekperimentprojekto, pri kies
kunlaboro estas neniu aludo en la dua volumo. La multjaraj instruistaj spertoj
kaj entuziasmo inspiris nian koleginon krei tre utilan kaj bone uzeblan
materialon por la instruado de Esperanto al 10-jaraj infanoj.
Katalin
Kováts |