M. La Torre
Hejmen ] Supren ]

 

D. Charters
K. Smide'liusz
M. La Torre
J. Bishop

Mauro La Torre:

Instruika eksperimento esp2 (1)

   Cxiam pli ofte oni proponadas la instruadon de la Internacia Lingvo pro sia propedeuxtika valoro. En la menso de multaj fidelaj propagandantoj kaj entuzi­asmaj kurs-organizantoj tiu adjektivo aldonigxas al la vico de la tradiciaj ecoj de nia lingvo - facila, belsona, neuxtrala, vere internacia, ..., propedeuxtika - kaj gxi emas esti cxiam pli uzata en la propagandiloj pro sia scienceca aspekto. Sed ni haltu momenton, por pripensi, kiu signifo precize kusxas sub la greklingva formo de tiu moda vorto. Propedeuxtikeco estas eco de iu lernajxo, kompare kun alia. Oni diras ke: la lerno de X estas propedeuxtika por la lerno de Y. Alivorte: la lerno de Y antauxsupozas la lernon de X. La termino uzatas cxefe en la jura nuanco, ekzemple cxe la prezento de universitataj instruplanoj, kiam oni diras ke vi ne rajtas anigxi en kurso Y, se vi ne jam superis la ekzamenon X (kiu estas propedeuxtika). Memkompreneble la kialo de tiaj juraj normoj estas ke la scio de X faciligas la lernon de Y. Do ni povas diri ke el klerigscienca vidpunkto propedeuxtikeco signifas lern-faciligon. Tamen, se laux la instituci-norma optiko suficxas paroli pri X kaj Y kiel kursoj kun respektivaj ekzamenoj (ekz.: la ekzameno pri Ïenerala Kemio estas propedeuxtika por la ekzameno de Organika Kemio), male, en la instru-scienca perspektivo oni prefere rigardas kurson kiel ujon, en kiu enestas multaj diversaj kapabloj - aux pli bone kiel procezo, kie rolas pluraj variabloj - kiuj estas unuope (aux kune) kontrolataj per la fina ekzameno. Ekzemple en kurso pri lingvo L, je nivelo N, oni lernas (aux devus lerni) ioman vortprovizon V, aron da gramatikaj strukturoj G, kaj tiel plu.

   Revenante al nia komenca temo, la propedeuxtikeco de Esperanto, por ke gxi ne estu nur propaganda slogano, sed gxi estu ankaux science kontrolebla aserto, necesas reformuli la eldiron per pli precizaj terminoj.

Unue: kiam oni asertas ke la lerno de Esperanto havas propedeuxtikan valoron por la lernado de aliaj lingvoj, la eldiro resumas aron da tezoj, kiaj

   T(C1): la lerno de Esperanto plifaciligas la lernon de lingvo C1

   T(C2): la lerno de Esperanto plifaciligas la lernon de lingvo C2

   T(C3): la lerno de Esperanto plifaciligas la lernon de lingvo C3,

...........

Cxu ni certas ke la faktoj T(C1), T(C2), T(C3), ... same veras? Se ne, oni kon­sideru aparte tiujn diversajn tezojn.

Due: kion ni subkomprenas pri la gepatra lingvo de la lernantoj? Cxu la faciligo, kiun Esperanto povas doni al japanaj lernantoj rilate la postan lernadon de la itala, samkvantas kun la helpo, kiun israelaj (hebro-lingvaj) lernantoj povos ricevi de Esperanto por la lernado de la araba? Sed se ni dubas pri tio, t.e. pri la fakto ke la gepatra lingvo estas indiferenta, do ni devas plurobligi la supre listigitajn tezojn T(C1), T(C2), ... jene:

   T(G1, C1): por la lernantoj, kies gepatra lingvo estas G1, Esperanto plifacili-
      gas la lernon de lingvo C1,

 T(G2,C2): por la lernantoj, kies gepatra lingvo estas G2, Esperanto
      plifaciligas la lernon de lingvo C2,

........

Trie: cxiuj scias, ke lingvo-kono estas sinteza esprimo, kiu resumas multajn diversajn lingvajn kapablojn (fonologiaj/sintaksaj/semantikaj...; pasivaj/aktivaj; ktp.). Cxu la lernfaciligo, kiun la Internacia Lingvo povos alporti al G1-lingvaj infanoj lernontaj lingvon C1, egalas por cxiaj lingvaj kapabloj? Aux cxu, ekzem­ple, por hispanoj, kiuj volas lerni la germanan, Esperanto helpos pli multe pri vortfarado ol pri verbaj konjugacioj? Do, por kontroli la verecon pri la lernfa­ciliga valoro de la I.L., krom pri la gepatra lingvo (G) kaj pri la celata lingvo (C), indas precizigi ankaux la konsideratajn lingvajn kapablojn (K). Alivorte, oni povas pravigi (aux malpravigi, aux mezuri) tri-variablajn asertojn, laux la modelo:

  T(G,C,K): la lerno de la Internacia Lingvo fare de G-lingvaj lernuloj plifacili­-
     gas por ili la postan lernadon de lingvo C, koncerne la kapablaron K.

 

   Kaj do? Nu, se iu esplor-instituto volus gxenerale pruvi la lernfaciligon de la I.L., gxi devus okazigi grandan amason da instru-eksperimentoj. Tamen, pli realisme, en iu medio oni povas fiksi la valorojn de la tri menciitaj variabloj:

G = gepatra lingvo, C = celata lingvo, K = lingvo-kapablaro.

Tiel specialiginte kaj konkretiginte la studendan tezon, gxi povas plani kaj rea­ligi eksperimenton, per kiu kontroli la verecon de la aserto T(G,C,K), kaj me­zuri la grandon de gxia versxajneco en tiu speciala kazo.

 

   En la Tria Universitato de Romo (Laborejo pri Eksperimenta Instruiko) per modestaj rimedoj ni planas arangxi unu el la supre difinitaj eksperimentoj, kie la variabloj jene fiksitas:

G = C = itala lingvo, K = prilingva konsciigxo (konsciigxo pri la teoriaj lingvaj modeloj) Alivorte nia eksperimenta tezo estas: La lerno de la Internacia Lingvo plibonigas cxe italaj gelernejanoj la teorian priskrib-kapablon koncerne sian gepatran lingvon. Memkompreneble oni devas klarigi analize kaj konkrete (operacie) tiun kapablaron K, kaj samtempe pretigi la tauxgajn kontrolilojn.

En la nuna stadio de la projekto ni kolektas aligxojn de italaj instruistoj, por trejni ilin kaj difini la kunligitan klasaran specimenon.

Cxu ne indus arangxi similajn paralelajn projektojn en diversaj landoj, eventuale en la kadro de supernacia instanco?                                                

Por ekscii plie:

- La Torre M., La dua potenco de ESP, en revuo Esperanto, majo 1995

- Corsetti R. - La Torre M., „Quale lingua prima? - Per un esperimento CEE che utilizzi l’Esperanto, en la revuo Language Problems and Language Plan­ning, 19/1, Amsterdam, Benjamins, 1995

- Symoens E., Al nova lingvopolitiko: La propedeuxtika valoro de Esperanto, Roterdamo, UEA, 1992

- La Torre M., „Personigitaj malcxeaj Instru-sistemoj”, en IPR 3/93

- Frank H.,Propedeuxtiko de la klerigscienco prospektiva,Tübingen,G.Narr,1984

 

Pidenoto 1:

La itala nomo de la eksperimento estas ESP2 (ESP je la dua potenco) venas de Eksperimento (itallingve: ESPerimento) pri Esperanto.

Mauro La Torre, Dipartimento di Scienze dell’Educazione Terza Universitá di Roma, via del Castro Pretorio, 20, IT-00185 ROMA, telefono: 0039-6-4957805

retposxto: m.latorre@educ.uniroma3.it, telekopiilo: 0039-6-4452642