Mazi
Hejmen ] Supren ]

 

Mazi en Gondolando - Esperanto, Ekzercu kaj Ludu. Auxtorino - Barbara Chmielewska. Kunlaboro: Roman Dobrzynski kaj Stefan MacGill. Ilustrajxoj - Ewa Michen - Ulicka. Kopirajto: BBC, Tommy kaj Internacia Esperanto-Instituto. Eldonisto: Tommy 1996

 

Por akompani nian tre sxatatan videokurson ‘Mazi en Gondolando’, felicxe reaperis la longe atendita aktiviga libro por infanoj. Tre alloga multkolora libro de desegnajxoj kun pagxoj 17x24 cm faritaj kaj el papero kaj el kartono, gxia enhavo konsistas el 93 pagxoj de diversaj, bone elpensitaj ekzercoj kiuj ampleksas plejparte la gramatikajxojn trovitajn en la unua vidbendo de la kurso. Infanoj kiuj sxatas ne nur legi, sed ankaux eltondi kaj glui, fervore trapasxos la libron lernante E-on kaj sendube elmordante gxiajn pagxojn. Tiel, gxi ne estas libro por meti sur breton de biblioteko por trafoliumado! Kvankam la libro celas infanojn, miaopinie gxi efikos se plenkreskulo gvidos la junan lernanton.

La auxtorino komencas la libron per la alfabeto-kanto, bona ekzerco por ekde la komenco bone elparoligi la infanojn. Por sxangxi aktivon, jam sur pagxo 8 trovigxas la unua bildo por eltondi. Metante la fingrojn tra la truoj por aktoradi, la infano imagas sin Karlo, aux Silvja aux alia personajxo por sin prezenti al siaj gepatroj/klaskamaradoj elmontrante la unuan scenon ‘Kiu vi estas?’. Eble, je tiu cxi momento placxus eltondi ankaux la aliajn tiajn bildojn por tuj rekrei la tutan regxan familion. Se vi bezonas helpon kiel uzi la personajxojn, la auxtorino mem, sur pagxo 94 donas konsilojn.

Por rilatigi la rakonton kaj la vorttrezoron al la cxiutaga vivo de la infanoj, la auxtorino prudente enkondukas la foton de vera knabino kaj ankaux kelkajn nomojn de objektoj de domo aux klascxambro. Tamen allogajxo por infanoj estas ankaux la fantazio! Sur pagxo 65 trovigxas mirindaj, buntaj bestoj diversformaj por pritrakti la kolorojn.

La lastaj pagxoj liveras diversajn ludojn por kontroli la E-lingvoscion sed ankaux por instigi al la unua pagxo en la vastan eksteran mondon per aligxo al la Kastora Klubo - Internacia Koresponda Esperanto-Klubo de Amikeco, kiu inkluzivas la Rondon de Mazi-Amikoj.

Malgraux ankoraux kelkaj etaj preseraroj kaj malfacilajxoj pri la pagxordigo, la libro estas bona, porinfana akompananto al la videokurso ‘Mazi en Gondolando’, aldonanta eblecojn al infanoj ekzerci kaj ludi dum ili lernas. Mi rekomendas al cxiuj Mazi-amantaj gepatroj, geavoj kaj geinstruistoj de elementa lernejo acxeti la libron siaj infanoj.

Jennifer Bishop, instruistino,

39 Hill Street, Hawthorn, Victoria 3122,Auxstralio