|
Kelkaj
gvidlinioj rilate “Mazi-n”
Sxajnas al mi superflue memorigi al kelkaj personoj, pli spertaj ol
mi, ion pri instruado, sed eble gxi povas esti utila. Infanoj lernas duan lingvon tiel kiel ili lernis sian nacian
lingvon ecx sen iri al lernejo. Infanoj estas tre lernemaj: ili tuj klopodas
ripeti vortojn kaj frazojn en la nekonata lingvo. Tion oni povas konstati inter
infanoj de eksterlandaj gepatroj. Tiuj infanoj parolas multe pli frue la lokan
lingvon ol la gepatroj, krome ili parolas gxin preskaux flue kaj sen
prononc-eraroj. Tio sxajnas esti stranga, sed infanoj havas naturan talenton
lerni lingvon per nur rigardo kaj auxskulto, same kiel ili lernas la patrinan
lingvon. Estas pli malfacile lerni fremdan lingvon, kiam oni farigxas pli
agxa. Tial estas konsilinde komenci lerni fremdan lingvon kiel eble plej frue.
La Mazi-metodo uzas tiun naturan talenton de infanoj: Gxi estas bazita sur la
simpla principo (rekta Cseh-metodo) de rigardi, auxskulti kaj lerni. Ankaux plenkreskuloj povas utiligi tiun cxi metodon kun bonega
rezulto, cxar la du 90-minutaj vidbendoj estas registritaj komplete en Esperanto
kaj ankaux la libro kaj sonkasedo kun la kantoj (tre utila ne nur por infanoj).
La interparoloj estas tre simplaj kaj facile kompreneblaj, cxar ili sekvas
precize tion, kion la personoj faras en la filmo. De tempo al tempo sur la
ekrano aperas ankaux Petro (figuro sur biciklo), kiu klarigas la signifon de
gravaj eroj de la nekonata lingvo kaj montras kiamaniere uzi ilin. La lernanto,
auxskultante kaj atente rigardante lernas kvazaux ludante nekonatan lingvon. Kiamaniere uzi “Mazi”? Plej grave estas, ke vi trovu manieron, kiu placxas al la
lernantoj, alian por infanoj, alian por plenkreskuloj, ke ili cxefe amuzigxu. La
instruisto devas sangxi la prezentadon laux la situacio en la grupo, laux la
agxo de la partoprenantoj. Estas grave, ke la instruisto rigardu kaj auxskultu la tutan filmon
antaux ol komenci gxin instrui. Tio helpas respondi al la demandoj de la
lernantoj. Estas bone, ke ili mem demandu unu la alian: por iom ekzerci praktike
la lernitan tekston, ludante rolojn de Silvja, Karlo, Korvaks, Mazi. Gravas
ankaux, ke je la komenco kaj je la fino de cxiu leciono la lernantoj mem demandu
inter si, kion ili lernis kaj rilatigi gxin al sia tuttaga vivo, en realo. Carla De Lorenzi
|