|
El
la Sekretaria Raporto 2001[1] La membraro komence de la jaro nombris 40 personojn.
Forpasis J. DOUMA. Eksigxis F. HELDERMAN, J. KUSTER, D.A. RIETDIJK, P.
UITTENBOGAARD kaj F. van ZOEST. Fine de la jaro la membro-nombro estis 34. La
Estraro kunvenis 3 fojojn. La Jarkunveno okazis en marto, en la sidejo de
Internacia Esperanto-Instituto (IEI), en Hago. En tiu kunveno estis elektita
Atilio ORELLANA ROJAS por la posteno de sekretario. Rob MOERBEEK (prezidanto)
kaj Hans ten HAGEN (kasisto) pretis dauxrigi siajn funkciojn por unu plia jaro.
„NGGE Sciigas” aperis 3-foje. NGGE decidis pri starigo de kunlaboraj
rilatoj kun la Kuba ILEI-Sekcio. Komence NGGE subvenciis la cxeeston de la Kuba
Sekciestro en la ILEI-Konferenco en Lovran kaj sekvis sendo de helpmaterialo por
la ebligo de la instruado en diversaj kluboj. La Studotago okazis en oktobro cxe IEI. Tiam Nel
OVERWATER prezentis la instrufilmon „Esperanto, pasporto al la tuta mondo”.
Poste okazis diskutado pri lingvouzo sub la gvido de Rob MOERBEEK. La studotagon
cxeestis 10 personoj. La ILEI-Konferencon en Lovran cxeestis kiel
komitatanoj por Nederlando Rob MOERBEEK, Nel OVERWATER kaj Atilio ORELLANA
ROJAS. Laux
la raporto de Atilio ORELLANA ROJAS Studotago
2002 La 26-an de oktobro okazis cxe Internacia
Esperanto-Instituto la jam plurjara kaj tradicia Studotago organizita de la
nederlanda ILEI-Sekcio. Dum gxi estas prezentataj temoj, kiuj eniras la
sferon de intereso de la instruistoj. En tiu okazo Katalin KOVÁTS prezentis edukado.net
konigante al la cxeestantaro la strukturon kaj diversajn erojn de tiu hejmpagxo.
En la posttagmezo Robert von dem BORNE, prezidanto de la Nederlanda
Esperanto-Junularo (NEJ), informis pri la varbistemo de NEJ por altiri
interesitojn al la lernado de Esperanto aparte en la junulara medio kaj pri la
instrumetodoj uzitaj. La tago finigxis per la kutima "Gramatika
duonhoro", dum kiu la NGGE-Prezidanto, Rob MOERBEEK, donis atenton al la
nova eldono de PIV kaj la sxangxoj en gxi konstatitaj. Atilio
ORELLANA ROJAS [1] Pro kauxzo ne-redakcia, tiu cxi raporto ne povis aperi gxustatempe. |