Nederlando
Hejmen ] Supren ]

 

Auxstralio
Auxstrio
Finnlando
Nederlando
Pollando
Nederlando

Sekretaria Raporto 2001

La membraro komence de la jaro nombris 40 personojn. Forpasis S-ino J. DOUMA. Eksigxis S-roj F. HELDERMAN, J. KUSTER, D.A. RIETDIJK, P. UITTENBOGAARD kaj F van ZOEST. Fine de la jaro la membronombro estis, do, 34.

     La Estraro, konsistanta el Rob MOERBEEK (portempa prezidanto), Hans ten HAGEN (portempa kasisto), Simon SMITS (protokolanto) kaj Atilio ORELLANA ROJAS (Sekretario), kunvenis 3 fojojn en la sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto (februare, maje kaj oktobre 2001).

     La Jarkunveno okazis la 10-an de marto 2001 en la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto, en Hago. En tiu kunveno estis elektita Atilio ORELLANA ROJAS por la posteno de Sekretario. Rob MOERBEEK kaj Hans ten HAGEN pretis dauxrigi siajn funkciojn por unu plia jaro.

     NGGE decidis pri starigo de kunlaboraj rilatoj kun la Kuba ILEI-Sekcio. Komence NGGE subvenciis la cxeeston de la Kuba Sekciestro en la ILEI-Konferenco en Lovran kaj sekvis sendo de helpmaterialo por la ebligo de la instruado en diversaj kluboj.

     La Studotago okazis la 27-an de oktobro cxe Internacia Esperanto-Instituto. Tiam Nel OVERWATER prezentis la instrufilmon “Esperanto, pasporto al la tuta mondo”. Sekvis filmospektado kaj diskutado pri diversaj eroj ene de gxi. En la posttagmezo okazis diskutado pri lingvouzo sub la gvido de Rob MOERBEEK. La studotagon cxeestis 10 personoj. Prokrastita estis la prezentado de NEJ-instruado.

     NGGE Sciigas” aperis 3-foje: en februaro, junio kaj novembro.

     La ILEI-Konferencon en Lovran (Kroatio) cxeestis kiel komitatanoj por Nederlando S-ro Rob MOERBEEK, S-ino Nel OVERWATER (raporto) kaj S-ro Atilio ORELLANA ROJAS.

Lundon, la 11an de februaro 2002

                              Atilio ORELLANA ROJAS, Sekretario