|
35A KONFERENCO DE ILEI (Lovran, Kroatio,
julio 29/augusto 4, 2001) Johano Negrete INSTRUADO DE ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO Venezuela Sperto ENKONDUKO Bonan
tagon al vi cxiuj! Mi kontentas havi la bonsxancon paroli unuafoje en cxi tiu
forumo. Mi reprezentas mian landon Venezuelo. Konvenas cxi tie emfazi, ke mi
venis al tiu cxi renkontigxo cxefe por lerni kaj se eblas kontribui. Pri
profesio, mi devas sciigi vin, ke mi ne estas profesia instruisto pri modernaj
lingvoj, sed instruisto pri alia universitata fako, nome filozofio. Tamen
provizore mi ludas rolon de esperanto instruisto nur pro manko de veraj
profesiaj diplomitaj intruistoj nialande. ESPERANTO EN LA
UNIVERSITATO. La
prelega titolo tekstas jene: "Instruado de Esperanto en Universitatoj.
Venezuela Sperto". Tio povus ankaux signifi, ke mi devas paroli
necese iom pri mia propa vivo, cxar la ebleco gvidi kursojn en la universitato
okazis pro hazardaj faktoj, kaj pro la bonsxanco, ke mia universitato en
Karakaso, la Universidad Central de Venezuela, havas fakon de Filozofio kun vere
tre fleksebla akademika pensum, el kiu lauxvole oni povas selekti multajn
kursojn, escepte de la baza deviga aro. Mia
esperantigxo komencigxis en la jaro 1992 en Hispanio dum mia unujara vizito al
la Universitato de La Laguna, en mia naskigxurbo La Laguna (Kanariaj Insuloj),
konata urbo en Esperantio, cxar tie laboregis la eminenta antauxulo Juan Regulo
Pérez. Dum ses monatoj mi studis tie auxtodidakte la lingvon kaj revenis al
Karakazo. La sekvan jaron, samjare de mia emeritigxo en la Universidad Central
de Venezuela, mi jam entuziasmigxis pri la lingvo gxis tiu grado, ke mi sentis
la tenton prezenti programon de kurso pri Esperanto inter la listo de liberaj
studobjektoj. Mi ne havis problemojn kun miaj fakuloj, malgraux tiu strangajxo
aux ekzotikajxo kiel aperigi kurson pri la esperanta lingvo ene de programaro de
filozofiaj studobjektoj. Miaj kolegoj eble preferis, ke mi restu tie kiel
profesoro pri logiko, kaj toleris min. Kaj tiel mi komencis en 1994 semestran
elementan kurson pri la lingvo, 36-horan kurson nur por diskonigi gxian logikan
gramatikon. La kurso havis oficiale 2 kreditojn aux poentojn el tutajxo de 150
inkluzivante la tezon. Tia
kurso ne estis ja la unua ofertita en tiu universitato. Cxirkaux dudek jarojn
antauxe jam prof. Jorge Mosonyi (antropologisto de tiu sama universitato)
instruis Esperanton dum du semestroj en la Fako de Beletro kaj ankaux la fama
hispana tradukisto Fernando De Diego faris same dum unu semestro. Dum ilia
instruado la intereso unue altigxis, la ekzotikajxo kaptis kelkajn, sed ne
suficxan nombron da lernantoj. Poste venis malpli da lernantoj kaj fine venis
fermo de la oferto. Tiuj kolegoj vere estis la unuaj enkondukantoj de Esperanto
en la venezuela universitato, kvankam mi ne scias kiamaniere ili ofertis kursojn
aux estis permesataj. Miakaze
mi havis akcepteblan nombron da lernantoj: cxirkaux 15. Do, kio sekvis?
Dekomence mi ne malsukcesis. Du pliajn semestrojn mi ofertis Esperanton kaj
profitis de la okazo por plibonigi mian instruadon kaj sperton. Tamen la
intereso de studentoj malpliigxis (6 lernantoj kaj en la sekvanta kurso 4). Mia
filozofia fako havis tiam entute 560 studentojn. Do, propravole mi forlasis la
eksperimenton, verdire iomete seniluziigxinta, cxar gxi signifis multe da laboro
sen tauxga akcepto. Konsekvence,
en alia universitato, la Katolika, mi ricevis en 1995 duontempan, novan,
filozofian postenon. Mia devo: instruado kaj esplorado pri filozofio. Tamen la
jam pikanta veneneto de Esperanto faris sian efekton. Miaj profesiaj interesoj
iom post iom gvidis min al Esperanto. Mi dauxrigis kaj baldaux la lingvo okupis
la centron. Senkonscie mi sxangxis al alia fako. Do, tuj mi prelegis pri E-o kaj
gvidis, pro peto de studentoj, unu oficialan kurson cxe la Fako de Modernaj
Lingvoj en la Metropolitana Universitato. Nova kaj jxusa fakestrino tie decidis
kontentigi peton de gestudentoj, sed sxi permesis aligxi la kurson nur al
veteranaj studentoj. Tie mi gvidis 3-horan kurson dum kvar monatoj kun 29
partoprenantoj. Gxi valoris 3 poentojn. Unuafoje mi uzis la filmon Mazi en
Gondolando, kiun la gelernantoj multege sxatis. Tiu kurso estis taksata kiel
sukceso, ecx kun raporto en la esperanta gazetaro. Tamen la fakestrino ne apogis
plue la novan kaj ekzotikan studobjekton.
Mia portempa filozofia posteno cxesis kaj mi iris al Instituto Pedagogico de
Caracas, de la Pedagogia Universitato, por oferti tie kurson pri Esperanto,
kiujn mi gvidis dum du semestroj, kun malmultaj gelernantoj, sed almenaux
suficxe por gvidi ilin (12 kaj 7). Bedauxrinde tiuj kursoj ne ricevas formalajn
poentojn cxar la strukturo de la edukadsistemo tie estas pli rigida. Pro gxi ne
eblas enkonduki formale rekonitan kurson, sed nur oferti ilin ekstersisteme.
Tamen mi sukcesis tie elirigi bultenon pri Esperanto hispanlingve, kiun mi mem
redaktas, nomita Lingvo & Internacia Komunikado. La bulteno enhavas ankaux
dufolian kurseton pri Esperanto. Poste
mi preparis iun malneton pri katedro de Esperanto kaj rilata agado. Mi kredas ke
ekzistas por tiu ideo cxi-momente, cxi-jare, pli granda bonsxanco en la
Universidad Central de Venezuelo, Fako de Humanismaj Studoj, ol en la sama
Instituto Pedagogico. Pro tio, mi jam redaktis antauxprojekton de katedro de
Esperanto, sed ankoraux mi bezonas la helpon de kolegoj. Laux mia kalkulo la
projekto povus esti prezentata komence de la jaro 2002. La kontaktoj kun
gravuloj de la universitato nune garantias iun eblecon, ke almenaux signifa
parto de unu projekto estu akceptata. Dum
tiu jaro 1995 nur mi povis instrui Esperanton en Karakaso. Cxar tiam nia Asocio
ne havis tauxgan lokon por instrui dumsemajne. Sed intertempe Prof. Mosonyi
planis alian universitan kurson en la Fako de Modernaj Lingvoj de la sama
Universidad Central. Li ofertis unujaran kurson (1995-96), kvankam alvenis
malmultaj lernantoj: ne pli ol 5. En cxi-lasta lernejo, studentoj diplomigxas en
du lingvoj el inter la angla, franca, itala, rusa, germana kaj portugala. Tamen
tiu profesoro sukcesis gvidi la unuan tezon pri Esperanto kaj movado por
profesia diplomigxo (bakalauxro) en la Fako de Socia Komunikado. Gxin verkis du
junaj studentinoj kun la titolo: El Esperanto: Alternativa dentro del proceso de
globalización cultural (El Esperanto: Alternativo ene de la procezo de kultura
tutmondigxo). En
dudeko da jaroj la resumo de nia aktivado en la venezuelaj universitatoj estas
la jena: entute 12 kursoj en 4 universitatoj: Universidad
Central de Venezuela 7 (4 de aliaj instruistoj kaj 3 de J.N.) Universidad
Metropolitana 1 (J.N.) Universidad
Pedagogika 3 (J.N.) Universidad
del Zulia
1 Tio signifas, ke en Venezuelo ni devas persisti kaj
repersisti, cxar kurso de Esperanto je universitata nivelo jam ne sxajnas esti
strangajxo. RIMARKOJ KAJ
PROBLEMOJ Miaopinie la instruado de Esperanto en universitato havas
kelkajn proprajn karakterojn, kiujn ni devas rimarki cxi tie. Pri tio jam
parolis kaj parolos profesorino Irina Goncxarova. Tamen mi havas laux mia sperto
la jenajn, specifajn rimarkojn rilate al la venezuelaj universitatoj: 1)
Nestabila akademia agado afektas la intereson kaj bonan rezulton de cxiuj
kursoj. Efektive, gravas ke mi menciu tiujn
kondicxojn de nestabileco kaj en horoj de klasoj kaj en programoj plenumigitaj.
La Universidad Central de Venezuelo estas la cxefa kaj plej grava de la lando:
60.000 studentoj. La politika situacio dum la lastaj 45 jaroj afektis la
stabilecon de la akademia agado. Oftaj strikoj de profesoroj unufoje, aux de
laboristoj alifoje, aux de studentoj alifoje. Oftaj manifestacioj okazis kune
kun gasigado kaj polica perforto kontraux ili tiel, ke dum tiuj almenaux iu
studento mortis aux estis pafvundata. Tiu sceno farigxis preskaux kutimo dum
dekoj da jaroj kaj tio influis la normalan disvolvigxon de la akademia agado.
Tamen nuntempe en la lastaj 5 jaroj la situacio multe plibonigxis rilate al la
perforto kaj tendencas stabiligi normalan universitatan vivon. 2)
Kiel respondas universitataj studentoj al Esperanto? Normale cxiu studento devas kolekti 150 poentojn por
atingi la unuan gradon de profesia diplomigxo. Oni devas suspekti ke rilate al
Esperanto, iliaj interesoj estas cxefe akumuli poentojn, ju pli facile des pli
bone, por fini la studon. Do, aparte de kuriozajxo pri la temo de Esperanto, ne
ekzistas ankoraux forta impeto al la lernado de la lingvo por si mem. Cxiuokaze,
ni instruistoj devas transformi la studentan iniciatemon en veran intereson por
la lingvo kaj por la eblecoj kiujn gxi prezentas al la homaro. 3) Kiel ili perceptas Esperanton: facila aux malfacila
lingvo? En
la unuaj lecionoj sendube la lingvo aperas kiel facila al cxiuj lernantoj.
Tamen, kun la progreso en la gramatiko kaj vortfarado oni konstatas ke
studentoj, kiuj ne multe sxatas pensi aux cerbumi kaj preferas la auxtomatecon
kaj ripetadon en lingvolernado, la logikeco de Esperanto aperas kiel
malfacileco, cxar oni devas uzi la logikan deduktadon por diveni la signifon de
novaj vortoj. La
tradicia kutimo en nacia lingvolernado estas akiri kapablojn per trejnado,
ripetado kaj auxtomateco. Ne per granda kaj konstanta uzo de la logiko. Tamen,
logiko estas tipa karaktero de nia lingvo Esperanto, kaj gxi aperas kiel
duflanka medalo, kiu faras la lingvon facila kaj malfacila, kvankam en malsama
senco. Estas facile progresi rapide en la lernado dum la unuaj lecionoj. Tamen
poste la lingvo turnigxas iom tro peza pro troigo de deduktado aux sintezo en la
vortfarado. Miaopinie oni ne devas troigi en la unuaj niveloj de kursoj nek la
deduktadon nek la sintezon en la vortfarado, kaj aldone oni ne devas troigi la
facilecon de la lingvo. 4) Informi pri Esperanto, vera problemo, sed ne de la
lingvo- instruado. Estas necese fari la informadon pri lingvoceloj, historio
kaj movado, almenaux en malgradaj dozoj krom la lingvo instruado. Se oni gvidas
universitatan kurson, eble ne suficxas la horoj de klasoj por transdoni amason
da konoj pri la historio, literaturo kaj movado. Je universitata nivelo
studentoj estas multe pli postulemaj kaj ofte kritikemaj pri ideologiaj aspektoj
de la monda lingva problemo. Do estas necese krei alian ilon de komunikado
nacilingve (bulteneton aux flugfolion) por eksterkursa informado. UTILECO DE LA
LINGVO POR SUPERA EDUKADO Oni devas montri je universitata nivelo 1)
ke la logikeco de la lingvo estas eduka faktoro en scienca pensado, cxar gxi
kongruas plene kun la formala edukado pri sciencaj teorioj kaj esplorado; 2)
ke la lingvo povos havi ampleksan aplikadon en sciencaj esplorado kaj
komunikado. Oni jam povas konstati signifan kvanton de perreta komunikado rilate
al sciencaj problemoj; 3)
ke la lingvo mem estas suficxe fleksebla por ludi kaj stimuli la kreadon, cxar
oni ne bezonas multe da tempo por lasi la lingvan pasivecon. Male, oni baldaux
turnigxas kreiva en la vort– kaj frazkonstruado. FINAJ REKOMENDOJ 1)
Informado per nacilingva publikajxo por informi al la kursanoj kaj gxenerale al
la tuta universitata komunumo. 2)
Oni devas penetri la universitaton. Ecx se oficialigo de la instruado de la
lingvo kun rekono kaj poentoj ne eblas, oni devas, do, enkonduki gxin neformale.
Poste oni vidos kio eblas por stabiligi kursojn kaj por oficialigo. 3)
Katedro de Esperanto, cxie kie eblas. Gxi postulas grandan penon pri laboro,
influadon en la universitata medio kaj organizadon. Nur kompetenta teamo povas
akiri tiun nivelon. Almenaux du tri homoj suficxas. Katedro de Esperanto devas
disvolvigxi en pluraj agadoj, ekzemple, ·
Plurnivela kursaro ·
Scienca esplorado pri lingvo kaj kulturo kun precizaj projektoj ·
Informado pri graveco de tiu laboro pere de ekspozicioj, prelegoj, filmoj, kaj
tiel plu ·
Akiri financajn rimedojn, kiuj povas veni de privataj aux oficialaj organizoj ·
Allogaj programoj de utiligo de Esperanto por monda komunikado. Ekzemple, pere
de enketoj pri lingvaj problemoj, pri edukado de lingvoj aux pri interkultura
edukado, aux konkretaj projektoj pri scienca kunlaboro internacie (pri
matematiko, fiziko, antropologio, sociologio, ktp.), formulitaj laux
universtataj reguloj. Oni
devas esti persistema, se oni intencas enkonduki Esperanton en la universitaton.
Mi memoras nun ke la plena enkonduko de la astronomia teorio de Koperniko (kiel
serioza teorio en universitata instruado) dauxris pli ol ducent jarojn. Pro
cxio cxi konvenas fine notigi pri la homa naturo la tri normalajn momentojn de
reago rilate revoluciajn ideojn. Tio nomigxas sxerce- malsxerce la legxo de
Clarke, kiu tekstas jene Unua
momento: "Tio neeblas. Do, ne perdu vian tempon" Dua
momento: "Tio eblas, sed ne valoras la penon" Tria
momento: "Mi cxiam diris ke tio estas granda ideo" Multajn dankojn pro via atento! |