Ni funebras
Hejmen ] Supren ]

 

Relancxi
Intervjuo kun Kolker
Somerkursaro
Usona Jarraporto 2002
Fondajxo Saliko
Socioniko
Allan Simon
Ni funebras
Esperanto ABC

Charlotte Irwin Kohrs, fondinto de "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" kaj ĝia Direktoro dum multaj jaroj, mortis la 31-an de julio 2002 ĉe sia hejmo en San-Diego, Kalifornio. Ŝi naskiĝis en 1910 en New Haven, Konekticuto sed pasis plejparton de sia juna vivo en Berkeley, Kalifornio, kie ŝia patro, kiu scipovis dek unu lingvojn, estis Profesoro pri Matematiko en la Universitato de Kalifornio. Charlotte tre interesiĝis pri la instruado de Esperanto al infanoj post la morto de sia edzo Lewis en 1982. Ŝi verkis "malgrandajn librojn" por infanoj, inkluzive de ABC EN ESPERANTO, LA BELA PLANEDO, DEK DEMANDOJ, DEK FABELOJ, FLUGU KUN PETRO, NI ESPLORU LA MONDON, kaj NI PAROLU ESPERANTE KUNE. 
Ŝi komponis dek du konversaciajn kantojn por lernantoj. Ili estis eldonataj en libreto KANTU ESPERANTE kaj estis eldonataj ankaŭ kiel son-kasedo KANTU ESPERANTE KUN JANICO KAJ JOHANO. 
Ŝi redaktis, eldonis, kaj distribuis tra la mondo dum kelkaj jaroj novaĵ-leterojn por "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo". Pro ŝia granda laboro por Esperanto Charlotte estis nomata "Honora Membro" de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko en 1999. Dum siaj lastaj jaroj Charlotte ricevis multe da helpo pri Esperanto-aferoj de Jim Faughnan. 
Dum du jaroj Charlotte studis ĉe Mills College, sed poste ŝi diplomiĝis ĉe la Universitato de Viskonsino. Iam ŝi revis pri kariero kiel konĉerta pianisto, sed anstataŭe dum la Granda Depresio ŝi laboris kiel profesia socio-helpisto en Novjork-Urbo. Poste ŝi havis postenojn kiel instruisto de antaŭ-lernejaj infanoj kaj iliaj gepatroj, mez-lerneja instruisto (tiam ŝi kelkfoje instruis tiujn kiuj havas mensajn problemojn), kaj lerneja parol-terapeŭto. Ŝi ofte uzis pupojn por instrui infanojn. Ŝi kreis specialan bild-vort-lingvon por helpi infanojn, kiuj havas leg-problemojn. Ŝi ankaŭ verkis libretojn kaj pup-teatraĵojn por infanoj. 
Charlotte amis infanojn, naturon, muzikon, kartludojn, kaj vortludojn. Ŝi estis tre optimisma persono kiu opiniis, ke unu persono povas plibonigi la socion kaj la mondon. Ŝi helpis multajn aliulojn, aparte infanojn, dum sia vivo. Ŝiaj specialaj daŭraj donacoj al ni estas ŝiaj libretoj kaj kantoj por instrui Esperanton al infanoj tra la tuta mondo. Tiuj materialoj, kiujn ŝi produktis, haveblos ĉe la nova ret-paĝo por "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" <http://members.directvinternet.com/~billmania/IĈLM.html>, kaj post kelkaj semajnoj ĉe la nova adreso <http://www.IĈLM.org>. 
Kontribuojn por honori ŝin oni povas doni al la "Fonduso por Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" ĉe ELNA (P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530) aŭ al "Freedom from Hunger" (1644 DaVinci Ct., Davis CA 95617). 

Ronald Glossop, nova Direktoro de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo 

Kun malĝojo ni anoncas al vi la forpason de Raymond Gonin la 11-an de aprilo 2002. Li naskiĝis la 28-an de decembro 1913 en kampara vilaĝeto de Saône-et-Loire. Li ekstudis en 1923 en la blindullernejo de Villeurbanne kaj pli poste studis tute sola por akiri pli altajn ŝtatajn diplomojn. En 1930, li hazarde trovis brajlan broŝureton «L’Espéranto en dix leçons» de Théophile Cart kaj post eklerno de la lingvo, li ĉeestis dum 1932 sian unuan universalan kongreson en Parizo kiam kreiĝis UABO, t.e. Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj. Poste kreiĝis nova asocio FUBE (Franca Unuiĝo de Blindaj esprantistoj) kaj dum multaj jaroj prezidis la asocion. Li dediĉis multe da tempo por instrui la hispanan lingvon kaj esperanton. En 1974 kvarjaron antaŭ la emeritiĝo, li estis honorigita ricevante la ordenon «Palmes Académiques» pro sia laboro profesia kaj poesperanta. Li vizitis 27 Universalajn Kongresojn kaj organizis en 1957 blindulan antaŭkongreson en Lyon kaj zorgis pri la blindula partopreno en la UK de Marseille. Li pretigis en 1958 brajlan perkorespondan kurson por franclingvanoj kiu daŭre funkcias. De 1958 ĝis 1992, kun la edzino, li dediĉis multajn fortojn al la redaktado de «Esperanta Ligilo». La familio aperis en multaj okazoj en artaj spektakloj dum kongresoj deklamante, aktorante, kantante, muzikante kaj ili eĉ strebis al plialtiĝo de la esperantaj konoj, trapasante triope kun la filo, pedagogian ekzamenon de Franca Esperanto-Instituto (FEI) en 1969. Li fariĝis komitatano de UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) kaj FEI (Franca Esperanto-Instituto) kaj ankaŭ gvidis kurson en Liona regiono. En 1991 tamen, la malsano atakis Raymond, ĝi devigis lin pasigi dufoje semajne longajn horojn en kliniko. Tio bremsis liajn aktivaĵojn. 
En 1994, li estis distingita kiel honora membro de UEA. 
Ne estis ceremonio ĉar li donacis sian korpon al la scienco. 
Ni prezentas niajn sincerajn kondolencojn al la edzino kaj la filo Hervé. 

J. CATIL GEE, franca sekciestro de ILEI