Ni kondolencas
Hejmen ] Supren ]

 

Analizado de IPR
El la landoj 96/4
Pestalozzi
Survoje al...
Konferenca Regularo
Usonaj lernejoj
Pasporto
Recenzoj 96/4
Reagoj 96/4
Ni kondolencas
Financa raporto

Nuboj kaj duboj

dise tra la cxielo

 

Vakuas ecx la ploro

Vi mem vakuas

el la ploro

Sur tigoj divergxaj

disaj, tamen kunaj petaloj

dehiskaj, defalaj – nur momento da morto

kaj poste

poreterne

ja ecx la ploro

sencelas

Vi fermas vin for de ni

en cxerkon, en teron

en kalvan kumulon

 

Petaloj de la sama

trunko, rozo

petaloj diversaj

kiel orelo kaj okulo

ili ambaux de la sama

komuna, kohera gxuo tamen

Tamen Via vido restis

en niaj okuloj

tiele jene

propraokule vi vidos:

la verdo, la floroj

ekabundas dense

sur Via tombo

Vivo – mondo – eterno –

cxu tamen nur la morto

poreternas?

por dehiski

defali kaj

ree flori

en eterna cirkulo

Mirko!* Mi skuas vin!

la okuloj rompitaj

la oreloj surdaj

miaj krioj refrapigxas

de la muto gigantigxa

Via korpo

delasita de la kruco

senvesta, nuda

ecx ne vestita jam

de la sufero

tiom homiga

Vi estas nur palpebla

forpaso

palpebla sed jam

ne ekzista

 

Vidu, bolas jam la

akvo super la fajro –

ni enmetos la lastan

mangxon

– la lastan kun Vi –

– la unuan sen Vi –

kaj ni mangxos

 

Super nia tablo

vastas

la eterno

 

Verkis: Imre Szabó

(Hungario)

* Mirko Emerico Marcetta, mondcivitano, 1921-1996. Inter tiuj datoj li estis vivante revoluciulo, pacifisto, poeto, filo de Natur-patrino, kreinto de la Nova Pedagogio, Nova Geografio, Nova Kalendaro, Nova Moralo, Nova Skribo, Verdaj Punktoj kaj VIDLING. Li vivis kaj kreis en tri landoj: Italio, Kroatio kaj Hungario.

La titolo de la poemo estas la simbolo de la ideografia lingvo VIDLING destinata al cxiuj popoloj kaj legata de cxiu en sia gepatra lingvo. Gxi metigxas je la servo de cxiuj lingvoj kaj kulturoj kiel ilo por fratigi popolojn.

La redakcio de IPR el la nomo de cxiu ILEI-ano esprimas sian kondolencon ankaux okaze de la forpaso de la redaktorino de "Heroldo".

Ada Fighiera-Sikorska, sxia nelacigxema karaktero kaj sindona laboro por la movado estos cxiam sekvenda ekzemplo por sxiaj kolegoj, por cxiu samideano. Ripozu en Paco.