|
Por
via notlibro
Sercxado
de ekzerc-produktantoj
Por cxiu ekzerco-tipo ni mem pretigos kelkajn prototipojn por provi la
sistemon. Poste, por starigi la instruan kaj komputan strukturon de LIL, ni
bezonos tauxgan nombron da aliaj divers-nivelaj lingvaj ekzercoj por cxiu tipo.
Tio ja superas niajn modestajn homajn fortojn. Cxu trovigxas kunlaboremuloj,
kapablaj pretigi kromajn ekzercajxojn laux donita modelo?
Rimarkindas ke la enhavo de LIL estas cxiom esperantlingva; tial ne
gravas la denaska lingvo de la ekzerc-auxtoroj. Ecx male: bonvenos alilandaj
kontribuoj. Por tia kunlaboro, retaneco
preferindas, sed ne nepras. Fidante la mondan solidarecon, amike: Pri
KVINPETALO La ejo de nia sekva konferenco Kvinpetalo estas la stagxejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo
Yvonne Martinot (SYM). Gxi kusxas en piktova regiono je 38 kilometroj de
Poitiers. Eblas atingi gxin cxu trajne
tra Poitiers [puatie] aux
Lussac-les-Chateaux cxu auxte por malkovri la regionon. La centron estras Georges Lagrange kaj Suzanne
Bourot. Jen historieto pri la deveno de Kvinpetalo:
Kiu estis Yvonne Martinot, la
instiginto de Kvinpetalo? Sxi estis virino kripligita kiam 2 jara, kiu havis
fortan volon. Sxi konatigxis kun Suzanne Bourot okaze de Freynet-renkonto. Sxi
eklernis esperanton en 1971, sukcese trapasis ekzamenon «kapableco».. En 1984,
dum kunveno pro preparo al "Altaj studoj' en la domo de Suzanne Bourot,
kreigxis Esperanto-centro sub instigo de Yvonne Martinot. Sxi
forpasis la 4an de januaro 1985, sed jam la bazo estis firma. Per la kapitalo
kiun Yvonne Martinot postlasis, Suzanne Bourot instaligis jam tranoktejon,
klascxambron kaj ecx dusxejon en iama bovinejo, kusxanta en la sama korto kiel
sxia domo. 6 tranoktadoj eblaj, tiutempe kaj 20 membroj proviziis 2 somerajn
stagxojn. En 1985, tiu gxermo farigxis Societo, laux franca legxo 1901 kaj
komencis granda starto. En 1987, oficiala inauxguro de Gaston Waringhien kaj la
stagxejo dauxre kreskas, pli da stagxanoj, pli da stagxoj, kaj pli komfortigo de
la stagxejo, nun nomita Kvinpetalo. Post acxetado de aliaj dometoj en la korto,
arangxado, plikomfortigo la nuna situacio estas jena: 25 tranoktadoj eblas, 15
stagxoj disvolvigxas, kun 250 membroj inter kiuj pli ol 150 dumvivaj. Sume por
1998, 200 stagxanoj, 1100 tranoktadoj, kaj 3000 mangxo-preparoj. Gxi estas
vizitita de multaj alilandanoj, kaj gxi ricxigxis pere de heredo de bibliotekoj
de Gaston Waringhien, kaj Roger Bernard. La celoj de la societo estas (lauxstatute): -
instruado kaj praktiko de esperanto, -
preparado pro internaciaj kaj francaj ekzamenoj, -
organizado de stagxoj kaj lingvaj restadoj por la formado de
esperantistaj kadroj, -
partopreno al promocio de Esperanto, eventuale kunlabore kun aliaj
asocioj aux kulturaj organizoj. Spegulante tiun statuton, stagxoj diversaj okazis, de ABC gxis
PIVo, de baza lernado gxis preparo al ekzamenoj, de historio de la lingvo gxis
historio de Zamenhof, de literaturo gxis konatigxo kun eminentaj verkistoj, de
redaktado de jxurnalo gxis hispana poezio, de flauxristoj jogantaj gxis
ornitologoj piedmigrantaj, cxiu povas elekti sian preferatan temon. Gxi
organizas perkorespondan kurson kvarnivelan. La unua nivelo tauxgas por
komencantoj, la dua por progresantoj. La aligxintoj ricevas lecionojn kaj
taskojn, la taskon ili devas resendi por korektado. Stagxoj
dauxras 5 tagojn, vi povas peti programon pere de adreso: Kvinpetalo,
Esperanto-centro, rue du lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio aux pere de
interreta adreso: <members.aol.com/yannick.dum/kvinpetalo.html> Marie
MALEZIEUX-HUNNINCK el Bouresse, Francio Kompletigu
vian kolekton de "La Praktiko"! Ili estas plenaj je interesaj legajxoj en modela stilo, taskoj por
lingva ekzercado kaj kontrolo, sxercoj, anekdotoj kaj enigmoj. Ili ilustras
interesan kronikon de la tiutempa tutmonda Esperanto-Movado. Ili estas nepre
legindaj! La prezo de binditaj jarkolektoj estas NLG 18,00. En stoko estas
ankoraux ekzempleroj de la jaroj 1933, 1934 kaj 1950. Ni havas je dispono ankaux
kelkajn nebinditajn jarkolektojn de la jaroj 1939, 1940, 1941, 1946, 1948, 1949,
1951, 1952, 1953, 1955, 1956, 1957, 1958, 1959, 1960, 1961, 1963 kaj ili kostas
po NLG 15,00. Haveblaj estas ankaux lozaj numeroj de diversaj jaroj kaj ili
kostas po NLG 2,00. Al cxiuj netaj prezoj aldonigxas 10% pro sendokostoj. Minimumaj
sendokostoj estas NLG 5,00. Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den
Haag, Nederlando. Tel +31 70 355 66 77. Fakso + 31 70 358 44 22 Interesa
SEK-statistiko
Marko
Rauhamaa |