|
La nova estraro de ILEI: Radojica
Petrovicx: Naskigxis
en 1949 kaj esperantistigxis en
1967. Logxas en Cxacxak, Serbio. Edukigxis
pri matematiko kaj informadiko, magistrigxis
pri aktuaria matematiko. Estis
mezlerneja instruisto pri matematiko, aktuario en asekura kompanio, programisto,
estro de komputilcentro. Nun estas
universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko. Auxtoras
artikolojn kaj prelegojn en la serba kaj la angla lingvoj kaj en Esperanto pri
informadiko, asekurado, kvalitsistemo, komputika pedagogio, kaj interkultura
edukado per Esperanto. Publikigis infan-gazetan E-kurson, beletrajn tradukojn el
kaj al Esperanto, recenzojn kaj originalajn E-versajxojn por infanoj. Instruis Esperanton en
lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por
E-instruantoj. Organizis internaciajn E-renkontigxojn kaj seminariojn, aplikigis
la projekton Interkulturo en Serbio kaj kunordigas gxian refunkciigon en nova
eldono. Estis prezidanto de Serbia kaj Jugoslavia Esperanto-Ligoj kaj LKK-ano de
UK. Estas estro de Sekcio pri instruado de Esperanto-Instituto Beograd,
A-komitatano de UEA, membro de ILEI ekde 1991 kaj estrarano ekde 2001. Celoj
en ILEI: malfermigxo
de ILEI al pli vasta medio de edukado kaj kulturkreado kaj kunlaborigxo kun
internaciaj kaj naciaj institucioj kaj fondajxoj en tiuj fakoj; organiza fortigxo de ILEI, plimultigo kaj plijunigo de la membraro
kun aparta zorgo pri instrukapabligo kaj aliaj profesiaj bezonoj de
E-instruistoj; la projekto Interkulturo
– plua evoluo, popularigado kaj uzado. Stefan
MacGill: Naskigxis en Lower Hutt,
Nov-Zelando en 1948. Denaska esp-isto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio
de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie gxis 1972. Studis en Universitatoj
Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), cxefe geografion. Diplomigxis kiel
instruisto por elementaj lernejoj en 1974. Volontulo (la dua en la
programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de
Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez de TEJO
(77-79), prez. (1979-80). Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko
(1986-96). Vicprez. de ILEI (1989-92), prezidanto (1992-94). Restariginto de la
ekzamenoj UEA/ILEI kaj gxia sekretario (1989-95). Profesie ekde 1989 verkas
manlibrojn kaj help-tekstojn por komputilaj programoj (optika karaktro-rekono).
Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas Esperantajn instru-materialojn.
Interesigxas pri transporto; precipe fervojoj kaj iliaj horaroj. Vivas en Hungario de post
1986. Havas tri filinojn, Karina (1990) Hajnal (1992), Sonja (2000) cxiuj tri
estas denaskaj esp-istoj. Verkis pli ol 20
eldonajxojn, plejparte en Esperanto. Mauxro
La Torre: Naskita en Romo (Italujo)
en 1946, esperantistigxis en 1962. Doktorigxis pri matematiko
en 1974 kun disertajxo pri matematika lingviko. Ekde 1974-a dum 15 jaroj
instruis en bazlernejoj, samtempe laborante por instruista trejnado, kunlabore
kun itala instruista asocio CIDI. Ekde 1987 laboras en la
Klerigscienca Departemento de la Tria Roma Universitato, pri auxtomatigo en
ekzamenado, instru-teknologioj, tele-instruado, komputiko, lingva statistiko,
terminologio, lingvopolitiko. En tiuj kampoj publikigis plurajn verkojn. Nuntempe profesoro pri
Eksperimenta Pedagogio, instruas al Klerig-sciencaj studentoj Lernotaksikon,
Komputikon kaj Logikon. En la esperantologia kampo, kunlaboris en la terminara
komisiono de IAdEM, verkis iujn lernolibrojn kaj artikolojn precipe pri vortaraj
kaj terminaj problemoj. Redaktis lingvopolitikan rubrikon (Barbarismi) en
instruika fakrevuo Cadmo, respondecis pri la lerneja instru-eksperimento ESP2
koncerne influon de E-lernado al la lingvo-konscia kapablaro, kaj projektis LIL
(Lingva Interreta Laborejo), por la trejnado de lingvoinstruistoj. Kadre de ILEI
kaj UEA, lancxis la internacian inter-lernejan edukprojekton Interkulturo. Boo
Mee Kim-Lindblom: Estas naskita en la jaro
1941 en Koreio. Post universitata studado pri koreaj lingvoj kaj literaturo
farigxis instruisto en mezlernejo en 1962. En 1964 esperantistigxis kaj fondis
rondon Stelaro, kiu bone aktivis en Seulo. Farigxis E-instruisto (1966) kaj
gvidis E-kurson en Y.M.C.A. kaj ankaux por lernantoj inter 13-15 jaraj. Estis
sekretario de Korea E-Instituto (1967-72). Studis pri koreaj lingvo kaj
literaturo, pedagogio kaj ricevis rajton kiel gimnazia instruisto (1978-80).
Poste esploris en sama fako kaj farigxis magistro en Yonse Univ. En Koreio.
Postan jaron studis librotenadon en New Brunswick Comm. College en Kanado
(1983). Dauxre studis librotenadon en Stokholmo en Svedio (1987). De 1986 gxis
nun instruas en baza lernejo kaj gimnazio. En Stokholma universitato studis pri
interlingvistiko. Estrarano de SEF (1998). Ricevis diplomojn kiel instruisto de
paperfaldado por komencantoj (1997) kaj por progresantoj (1998). Atilio
Orellana Rojas: Naskigxis en 1963 en
Argentino, sed de 1997 logxas en Nederlando. Eklernis Esperanton en 1984. Studis
en Argentino Filologion pri Klasikaj Lingvoj. Studis la rusan lingvon kaj
instruis gxin kelkajn jarojn en la Instituto "Aleksandr Pushkin" en Córdoba;
ankaux laboris kiel interpretisto de la rusa dum 2 jaroj. De 1988 instruas
Esperanton laux rekta metodo kaj jam gvidis kursojn en pli ol 60 landoj en la
tuta mondo. Nuntempe laboras kiel Direktoro de la Internacia Esperanto-Instituto,
prizorganta la edukadon de novaj Esperanto-instruistoj. Multe verkis en
Esperanto kaj la hispana pri indigxenaj temoj, speciale pri lingvistikaj
aspektoj, muziko kaj religio por specialigitaj revuoj kaj por la
Esperanto-gazetaro. Plenumis diversajn postenojn en la E-medio: Prezidanto de
Argentina E-Asocio (1989-1991); C-Komitatano de TEJO (1992-1994) UEA-Komisiito
por Ameriko (1994-2002); UEA-Komitatano A (1996-1998) kaj B (1999-2001),
(2001-2003). Estrarano de ILEI (1995-1999), Komitatano de ILEI (1999-2001),
(2001-2003); Prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA/ILEI
(1997-2000); Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (2000-2003). Ekde
2003 estas la UEA-Komisiito pri Agado Espero. Kunlaboris kun la organizo
Indigxenaj Dialogoj ekde gxis naskigxo en 1998 prizorgante la taskon de
instruado al hispanlingvanoj, fonetika ekzercado kaj laste kiel konsilanto kaj
helpanto en la redakta teamo de gxia reta bulteno "Tamtamo". Parolas
la anglan, Esperantan, francan, germanan, hispanan, kecxuan, nederlandan,
portugalan kaj rusan. Hokan
Lundberg Naskigxis
en Svedio 1972, ekde 2003 logxas en Serbio kune kun la TEJO-aktivulo Sonja
Petrovicx. Edukigxis kiel programisto kaj gimnazia instruisto pri komputiko kaj
matematiko. Laboris kiel programisto dum kvin jaroj. Ekde 2002 plentempe
okupigxas pri Esperanto-projektoj. Kunfondis
la laborgrupon Esperanto@ Interreto kaj kunordigis plurajn E@I-trejn-seminariojn.
Programas kaj verkas por la reta lernomedio lernu!
– www.lernu.net,
ankaux helpas pri la pagxaroj www.lingvo.info
kaj www.interkulturo.net. Aleksandr
Blinov 34 jara rusiano, logxanta
en Cheboksary, Chuvasha Respubliko, Rusio. Finis pedagogian altlernejon en 1993
pri la fakoj franca lingvo kaj psikologio. Dum tri jaroj post la finstudo
laboris en mezlernejo, poste preskaux 10 jarojn en internacia turismo. Lia
dimplomlaboro estis ligita al Esperanto: "Intensaj metodoj de instruado de
lingvoj (surbaze de la lingvo Esperanto)". Relative multe instruis
Esperanton, estante jam studento. La metodo kiun li uzis estis cxefe bazita sur
principoj de Lozanov kaj ties rusiaj adeptoj Kitajgorodskaja kaj Ŝehter.
Aktive partoprenis en la movadaj agadoj, precipe en la rusia, estante unu el
cxeforganizantoj de pluraj arangxoj tra Rusio. Estis unu el iniciantoj de Lingva
Festivalo en Cheboksary. Dum preskaux kvar monatoj (1999) volontulis en
Roterdamo por TEJO. |