Oene Hoekstra
Hejmen ] Supren ]

 

Raporto 98
Estrarkunsido en Hago
Juna Amiko
El la landoj 99/2
Oene Hoekstra
Lingvoplanado
Recenzoj 99/2
Reagoj 99/2
Mazi

Ni kondolencas

Elstara kaj gxisosta esperantisto forlasis nin. La 12-an de marto 1999 forpasis en la agxo de 75 jaroj, post kelkmonata malsano,

U   OENE HOEKSTRA

[Une Hukstra] Honora Membro de ILEI, UEA kaj la Nederlanda ILEI-sekcio. Esperantisto de 60 jaroj, li dedicxis sian tutan vivon al Esperanto. Li multe instruis Esperanton aux, kiel li mem diris, li ne instruis la lingvon, sed faris la lernantojn esperantistoj. Li iniciatis kaj lancxis kampanjon "Esperanto-100", en la kadro de la centjarigxo de la lingvo. Li kompilis varbilon por la libro "Esperanto Programita" (tiam ankoraux kun gramofondisketoj) kaj forsendis centojn da ekzempleroj. Tiel li gajnis multajn novajn adeptojn. Li tre aktivis por ILEI, precipe por la Nederlanda sekcio. Lin interesis novaj instrumetodoj. Konvinkite de la valoro de la "Esplor-kreiva vojo", iniciatita de d-ro Knibbeler, li organizis kurson por studentoj en la universitato de Nijmegen kaj studotagon en sia logxloko Schoorl. Li prezentis la metodon ankaux dum studotago en Hago.

La funebran ceremonion cxeestis plurdekoj da esperantistoj, reprezentantoj de la loka grupo, de la landa asocio, de la Nederlanda ILEI-sekcio kaj de UEA.

Ni danke rememoros lin.

Hans ten Hagen