|
Ni
anoncas la aperon de NOVA LERNILO por la projekto INTERKULTURO: OKULO
Jen abunde ilustrita internacia lernolibro por junaj komencantoj,
kun multaj plenkoloraj bildoj. Celataj estas ne nur "Ok-uloj" - sed
"uloj" de ses- gxis dek. La verko estas tute en Esperanto kaj
kuragxigas dialogadon pere de simplaj frazoj, tuj de la komenco. Unuapagxe, oni salutas, tuj renkontante transitivan verbon kaj la
akuzativon: "Li salutas min." La kajero enhavas 280 radikojn, el kiuj
40 estas verboj - transitivaj kaj ne, sed precipe konkretaj kaj aktivaj, (preni
-on, levi -on, montri -on, porti -on, doni -on al -o ktp) kies signifon infanoj
povas bone ekzerci pere de fizikaj movoj. Ene estas kanto, poemo, modelaj letero kaj ret-letero kaj komenco
de bild-stria serio "Mira - aventuroj de detektivo". Oni renkontas
diversnaciajn rolulojn, la kontinentojn kaj komputilojn, esencaj partoj de la
interkultura projekto. Prononc-helpiloj troveblas. La 8-forma figuro "Okulo" estas la gvidanto. Aperas
ankaux Zumplo: strangforma ekstertera gasto (kun kvar oreloj, kvin kruroj, ses
brakoj) Kajero-fine
troveblas alfabeta vortlisto kaj enhav-tabelo de bezonataj vortoj kaj
prezentitaj strukturoj. Aperos en la komputila biblioteko de la kvazauxa lernejo
"Tibor Sekelj", tabelo kun detala skemo de la libro (gramatiko kaj
komunikaj celoj), kune kun suplementaj ekzercoj kaj ideoj por la instruistoj. La
libro estas rekomendata kaj speciale verkita por la pli junaj lernantoj en la
projekto "Interkulturo". Okulo, kajero 1, Stefan MacGill, ILEI, Budapest, 1999. Ilustris Mónika
Molnár, kun plen-koloraj pagoj. 22cm. 44p.
Prezo cxe UEA kaj ILEI: 4,50 EUR. Sesona rabato ekde 3 ekz. La prezo cxe ILEI
inkluzivas surfacajn sendokostojn. Cxe UEA aldonu 10%. Lernejoj en la projekto
Interkulturo ricevas minimume trionan rabaton (prezo: 3.00 EUR) mendante de
ILEI. Trionan rabaton ILEI donas al libroservoj kaj al la propraj sekcioj.
Skribaj mendoj: ILEI, pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario. Rete: stefan.macgill@galamb.net
|