Tiun cxi longan klarigon pri la internaciaj ekzamenoj mi ne skribas
oficiale
kiel sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK). Tamen post
tri jaroj
en tiu posteno mi kredeble havas la plej intiman nuntempan rilaton kun
la
ekzamenoj, kaj tial eventuale utilan perspektivon.

Mi cxi tie klopodos ankorauxfoje forigi kelkajn missupozojn pri iliaj
celoj,
enhavo, kaj taksado. Gravas ke cxiu instruisto kaj cxiu lernanto de
Esperanto
bone komprenu la internacian ekzamenan sistemon. Tiel la instruado, la
lernado,
kaj la praktika ekzamena preparado povos evolui laux vere utilaj vojoj,
kaj
malmulte da tempo perdigxos en diskutoj kaj disputoj pri aferoj kiuj
efektive
ne rilatas al tiuj cxi ekzamenoj.

Celoj de ekzamenoj

Pro la nemaloftaj demandoj pri listoj de lernendaj vortoj kaj legendaj
libroj
kaj pri devigaj "programoj" por la ekzamenoj de ILEI/UEA, mi konkludas
ke ecx
multaj instruistoj ne komprenas la fundamentajn celojn kaj metodojn de
tiuj
ekzamenoj. Ili ja fundamente diferencas de tipaj lernejaj ekzamenoj,
kiuj
testas precize la gramatikajxojn, vortprovizon, kaj aliajn diskretajn
elementojn kiuj trovigxas en materialoj lernendaj gxuste por tiu
ekzameno. La
cxefa celo de tiaj ekzamenoj estas kontroli cxu la lernanto bone regas
la
testatajn elementojn. Ne gravas en tiu momento la elementoj kiuj restas
ekster
la koncernaj.

Tiukaze, provizi al la lernantoj materialojn, inkluzive de vortolistoj,
gramatikaj tabeloj, legolistoj, ks, havas sencon. Oni devas agnoski,
tamen, ke
tio estas artefarita situacio, kiu ne spegulas la realecon (t.e. defiojn
kaj
komplikajxojn) de cxiutaga lingvouzo. Tial, por plej bone taksi la veran
kapablon uzi la lingvon kvazaux en la realo, tiu sistemo ne estas la
plej
tauxga.  Kompreneble, la plej bonaj instruistoj regule taksas ankaux la
legkapablon, parolkapablon, kaj auxskultan komprenon per similaj
metodoj.
Aliaj, male, apenaux atentas ilin, instruante plejparte nur la
gramatikon kaj
kontrolante gxin nur skribe.

La internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA estas alispecaj. Ili klopodas taksi
ne la
regadon de apartaj elementoj de la lingvo sed la kapablon uzi gxin
praktike en
diversaj manieroj kaj kuntekstoj. Ili celas kiel eble simili al la reala
mondo
de lingvouzo kaj trakti la lingvon kiel vivantan tutecon. Por konkretigi
tiun
ideon, jen klarigo kiun mi unue prezentis jam antaux kelkaj monatoj.

La internaciaj ekzamenoj tre similas al ekzameno kiun dungonto pretigus
por
taksi la fremdlingvajn kapablojn de kandidatoj por iu posteno en sia
entrepreno. Al tiu homo ne gravas de kie venas la kandidatoj, kie ili
lernis la
lingvon, kiujn lernolibrojn ili uzis, kiuj estis iliaj instruistoj, kiom
da
romanoj ili finlegis (aux ecx mem verkis), aux kiel ili pretigis sin por
la
ekzameno. Lia ununura intereso estas cxu la kandidatoj kapablas praktike
uzi la
lingvon je la nivelo postulita de la laboro. Tial li klopodas kiel eble
precizigi tiun postulitan nivelon kaj pretigi ekzamenon kiu bone kaj
praktike
taksos la lingvokapablojn de la kandidatoj. Li sentas nenian bezonon
publikigi
listojn de rekomenditaj libroj, konendaj vortoj, farindaj taskoj k.s.

Simile, la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA prezentas al la ekzamenato
auxtentikajn E-tekstojn kaj taskojn kiuj similas al tiuj kiuj trovigxas
en la
E-kulturo. Tiuj homoj kiuj jam aktivis kaj komencis esplori la kulturon
kaj
gxiajn diversajn elementojn kaj jam havas praktikajn spertojn trovos la
ekzamenajn taskojn tute ordinaraj. Cxu ili povas skribi longan leteron
pri
kelkaj travivajxoj aux klaran artikolon por kluba bulteno? Cxu ili
kapablas
kompreni simplan novelon aux gazetartikolon kaj mallongan prelegon pri
nefaka
temo? Cxu ili kapablas paroli (kaj interparoli) pri siaj interesoj,
cxiutagaj
aferoj, kaj la E-kulturo? Cxu ili jam konas bazajn elementojn de tiu
kulturo?
Gxuste tiuj estas la bazaj postuloj de la elementa ekzameno. (La meza
simple
prezentas pli malfacilan materialon kaj postulas pli longan kaj pli
"spertajn"
respondojn.)

Preparado

Kiel cxiuj bone scias, la literaturajxoj kaj gazetartikoloj kiujn ni
legas,
same kiel la prelegoj kaj konversacioj kiujn ni auxskultas aux
prezentas,
enhavas precize la vortojn kiuj placxas al la verkintoj kaj parolantoj.
Kreante
nedidaktikajn verkojn, ili ne uzas listojn de akcepteblaj vortoj nek
limigas
sin al certaj gramatikaj strukturoj aux striktaj temoj. Pro tio, ankaux
la
auxtentikaj tekstoj kaj la taskoj en la internaciaj ekzamenoj estas
tiaj. Tial
ne eblas simple diri al kandidato, "Nu, legu tion aux alion kaj lernu
tiujn cxi
vortojn kaj gramatikajxojn kaj vi certe sukcesos."

La plej tauxga respondo al la demando "Kion mi faru por pretigi min por
la
internaciaj ekzamenoj?" estas alia. Oni diru, "Bone lernu la lingvon kaj
poste
uzu gxin. Legu gazetojn kaj novelojn, skribu leterojn kaj artikoletojn,
auxskultu kaj prezentu prelegojn, kaj interparolu kun spertuloj.
Samtempe
konatigxu kun la diverseco de la E-komunumo kaj ties kulturo. Oni ne
studu, sed
atentu la veran lingvouzon kaj mem praktiku."

Tute ne temas pri perfekta regado de la lingvo. Per praktika uzado de
siaj
lingvokapabloj en la E-komunumo, novbakito povas facile konstati cxu
li/sxi
povas bone kompreni aliajn kaj komprenigi sin al ili. Renkontinte klaran
sukceson tiurilate, tiu pretas fari la elementan ekzamenon. Per gxi oni
povos
pruvi siajn kapablojn kaj ricevi atestilon pri tio. Manke de tiu spegula
konfirmado de la komunumo, tamen, oni ankoraux riskas malsukceson en la
ekzameno.

Post ecx pli da sperto, pli vasta legado, pli profunda esplorado de la
kulturo,
pli facila kompreno de nefacilaj temoj, eblos pruvi tion per la
meznivela
ekzameno.

Kaj instruistoj kaj lernantoj povas facile--kaj gxuste--konkludi ke
preparado
por aktiva partoprenado en la E-komunumo kaj preparado por la
internaciaj
ekzamenoj estas precize la sama afero. Estas evidente, tamen, ke tipa
baza-kursfininto ankoraux ne kapablas plene aktivi en la komunumo kaj
tial,
plej versxajne, ankoraux ne pretas facile sukcesi je la elementa
ekzameno de
ILEI/UEA.  Kuragxigi la lernantojn iom esplori kaj pruvi sin en la
komunumo
antaux ol fari tiun ekzamenon estas prudenta vojo.

Niveloj, enhavo, kaj taksado

Kompreneble, por ke tiu sistemo bone funkciu, nepras kiel eble precizigi
la du
nivelojn kaj certigi ke la enhavo tauxgu por la koncerna nivelo.

Nuntempe la gxeneralaj kriterioj--ne oficiale, sed laux mia deduktado,
bazita
sur la skribaj gvidlinioj kaj la trastudado de la malnovaj specimenaj
ekzamenoj--estas jenaj.

Por la elementa nivelo: Necesas kapabli praktike uzi la lingvon minimume
je la
nivelo de sukcesa vojagxanto per Pasporta servo aux de unuafoja
partoprenanto
cxe UK aux IJK. Do cxu oni povas senprobleme arangxi la tranoktadon,
interparoli kaj interrilatigxi kun la gastigantoj, rakonti pri siaj
hejmo,
vivo, interesoj, ktp? Cxu oni kapablas prelegi al loka klubo kaj verki
artikolon pri la vojagxo por E-gazeteto? Cxu oni povas kompreni
diversajn
aludojn de la pli spertaj kunparolantoj pri E-kulturo (ekz. UK, interna
ideo,
verda lingvo, Kontakto, unua libro, Auld, finvenkisto, k.a.)?

Por la meza nivelo: Necesas kapabli praktike uzi la lingvo je la nivelo
de
kompetenta UEA-delegito aux de gxenerala respondeculo en malgranda
E-asocio.
Tiuj devas pritrakti diversajn aferojn kun diverspecaj homoj, parole,
skribe,
lege, kaj auxde. Ties devoj inkluzivas respondi leterojn kaj
telefonalvokojn,
mendi, kundiskuti multajn temojn, plani projektojn, kaj fari decidojn.
Krome,
kutime ili ankaux gxuas la E-kulturon. Ekzamene, mezniveluloj devas
preti tiri
konkludojn el lega teksto, klare prezenti opinion kaj defendi gxin,
resumi
prelegon pri iom pensiga aux faka temo, bone koni la E-kulturon, kaj
interparoli pri ne tiom cxiutagaj temoj.

Unu el la farendaj taskoj de IEK en la venonta jaro estos priskribi la
nivelojn
pli klare. Dume (kaj eble ecx poste) la plej bona maniero konatigxi kun
la
aktualaj postuloj estas studi la "novajn" specimenajn ekzamenojn cxe
http://www.edukado.net. (Provizore ili trovigxas en la tiea
lerniloteko.) Temas
pri ekzamenoj kiuj estis efektive lastatempe uzataj. Tiuj kiuj kapablas
sukcesi
je la specimenaj ekzamenoj sendube povos sukcesi je la "realaj".

La ekzamena strukturo estas pli malpli fiksita. Tiuj kiuj kreas cxiun
novan
ekzamenon do klopodas elekti tre tauxgajn tekstojn, temojn, kaj
demandojn por
cxiu parto. La tekstoj estas tute ordinaraj, el konataj fontoj, kaj
estas zorge
elektitaj pro siaj lingva kaj signifa enhavo. La demandoj rilatas al la
plej
gravaj punktoj kaj ne al negravaj detaloj. La celo estas doni al cxiu
ekzamenato bonan sxancon klare montri siajn kapablojn en cxiu kunteksto.
Depende de lingvokapablo, la ekzamenoj estos facilaj por iuj kaj iom
defiaj por
aliaj. Sed tute ne ekzistas ia deziro iel trompi la ekzamenatojn aux
intence
enkonduki malfacilajxojn.

Kaj cxar la ekzamenoj pritraktas praktikan kapablon, ankaux la taksado
spegulas
tion. La ekzamenantoj prijugxas la kvaliton de cxiu parto laux specifaj
kriterioj kaj ne ekz. deprenas duonpoenton por cxiu eraro rilate
mankantan
komon aux akuzitivan -n. La cxefa kriterio cxiam estas la klareco. Tio
kion oni
povas facile kompreni sen neceso relegi aux peti parolan klarigon estas
la plej
bona.

La kriterioj jam delonge estis anoncitaj, ne nur en la Gvidlibro sed
ankaux en
la ekzamenaj instrukcioj mem. Nenio estas sekreta.

Necesas, kompreneble, ke la kandidato komprenu la taskon kaj plenumu
gxin, ekz.
gravas ke la eseo rekte rilatu al la temo elektita. Se li/sxi sukcese
kaptas la
"spiriton de la lingvo" kaj bele montras sian propran personecon en la
eseo aux
la parolaj partoj, des pli bone. Sed cxiam la baza afero estas kohereco
kaj
klareco.

Konkludoj kaj propono

Espereble, tiu cxi eseo provizos la instruistojn kaj lernantojn en la
tutmonda
E-komunumo per la informoj necesaj por kompreni la strukturon kaj celon
de la
internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA.

Tre gravas ke la komunumo komprenu ke la "nova" ekzamena sistemo,
starigita per
fakuloj antaux 12 jaroj,  bonege funkcias. La ekzamenoj bone taksas tion
kion
ili celas, kaj malofte venas plendoj, cxu de ekzamenantoj cxu de
ekzamenitoj.
IEK do dauxre celos konservi la kvaliton de la ekzamenoj, samtempe
klopodante
plibonigi kiel eble la unuopajn elementojn. Krome gxi esploros manierojn
faciligi la procezon, speciale la plej modernajn, ecx elektronikajn. IEK
vere
ne havas intereson, tamen, pri fundamentaj sxangxoj en la sistemo, kiun
gxi
heredis kaj kiu bone funkcias.

Ekzamenoj kiuj taksas la kapablon praktike uzi lingvon okupas gravan
nicxon, ne
nur en E-lingva edukado sed ankaux en la tuta E-komunumo. Ni cxiuj devas
konatigxi kun la ekzamenoj, kompreni iliajn celojn kaj postulojn, kaj
profiti
ilin kiel eble. Tio estas multe pli fruktodona vojo ol sencxese diskuti
pri
tauxgaj listoj de lernendaj vortoj aux kritiki ekzamenojn kiuj ne havas
"programon".

Malgraux tio, tamen, estas evidente ke multaj homoj sentas fortan
bezonon
havigi tiun priparolitan liston de specifaj libroj, vortoj, legajxoj,
gramatikeroj ktp. Certe estus eble kunmeti mallongan liston de
materialoj kiuj
kredeble helpus dum ekzamenpreparado. Cxefe, kompreneble, oni avidas la
plej
bonajn informfontojn pri E-historio, literaturo, kaj kulturo. Kun la
helpo de
spertaj instruistoj, IEK provos kunmet(ig)i tian liston. Alie, tamen, la
plej
tauxga kaj utila preparado restos praktika sperto en la E-komunumo.
Multe
skribi, multe legi, ofte auxskulti kaj ofte interparoli: nenio povas
anstatauxi
tiujn por plibonigi kaj evoluigi la kapablon uzi Esperanton.

Finfine, mi proponas ke tre utila projekto por ILEI estus (1) persvadi
cxiun
E-instruiston ke zorga atento ne nur al gramatiko, leksiko, kaj
historio, sed
ankaux al legado, auxdkompreno, kaj verkado estas grava parto de
lingvoinstruado kaj (2) klopodi provizi al instruistoj materialojn kaj
teknikojn por efike enplekti tiujn elementojn en iliajn kursojn.

Tiel ni povos pli bone kongruigi nian E-edukadon kun la plej gravaj
bezonoj de
nia komunumo, inter kiuj la cxefa estas la produktado de kompetentaj
uzantoj de
la lingvo.


Bill Maxey
Sekretario, Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA

Powhatan, Virginio
USONO