|
Sabine
Trenner: Vojoj
al pli paca lernejo
Cxiam denove pedagogoj kaj lernantoj havas problemojn pro mankanta
konflikta kompetenteco. Necesas pedagogiaj konceptoj kaj personoj, kiuj kaze de
konflikto kapablas krei pozitivajn konflikto-solvojn. La nuna kontribuo traktas
la gxeneralajn antauxkondicxojn kaj necesajn flankajn agadojn, por enkonduki la
tielnomitan PEER-MEDIATION (grupana mediaciado aux interperado) en lernejojn. La
artikolo ne proponas kompletan koncepton (kiel antauxe planite). Pli detalan
priskribon, kiel instali mediaciadon, mi liveros nur en la sekva numero de IPR. Mediaciado
en lernejoj
Kiu
tion ne konas: kverelado inter gelernantoj estas interrompita pere de
instruisto, tiel evitante plian dangxeron. La kvereluloj – por la momento –
ne plu kverelas, pardonpetas duonkore aux punigxas la evidente kulpa persono
eble pere de gvidaro de la lernejo. Per tio la incidento lauxforme estas
pacigita, sed la baza konflikto, kiu kauxzis la malpacigxon, ofte restas
nesolvata. Jen povus helpi mediaciado. Tiu
metodo celas trovi justan kaj realigeblan solvon por la estonteco, dum oni
prilaboras la ekzistantan problemon. Cxar la konfliktuloj helpe de mediaciisto
ellaboras mem siajn solvojn, ili traktos estonte versxajne serioze la
inter-konsentojn. Ekde la fruaj okdekaj jaroj ekzistas en USONO klopodoj
enkonduki mediaciadon en lernejoj. Intertempe evoluis largxa pedagogia movado
sur tiu kampo kaj miloj da lernejoj enkondukis "peer mediation
programs" [Cohen 1995, p. 44]. Intertempe la movado instali tiajn
programojn en lernejoj plivastigxis ankaux eksterusone. Gravege
por la lerneja mediaciado estas, ke gxi povas esti uzata kaj de gelernantoj kaj
de geinstruistoj. Por instruistoj la perado en konfliktoj ja nepre apartenu al
la pedagogia taskaro, sed ofte malpli gravas la lernado de socialaj kompetencoj
ol la lernado de (lernej-)faka kompetenco dum ilia kvalifiko. La
rolo de mediaciisto grave diferencas de la tradicia rolo de instruisto, cxar la
mediaciisto rajtas nek prijugxi, nek taksi, nek doni solvproponojn. Cxe
"peer mediation" la gelernantoj mem funkcias kiel perantoj.
Kungeler-nantoj, kiuj kune havas problemon, povas uzi la servojn de la junaj
mediaciistoj. Tiamaniere lernas reguli inter si konfliktojn gejunuloj, kiuj pro
sia agxo kaj siaj pli fruaj spertoj kapablas pli bone kompreni siajn
samklasanojn ol tion kapablas fari plenkreskuloj. Krome, ili lernas de la
"peer mediator" aux "konflikto-piloto" (rekte tradukita el
la germana: Konfliktlotse) novajn kompetecojn rilate al konflikta traktado.
Celo: kreo de kuna agado estonte, ne pritraktado de la estinteco Enkonduko
de "Peer Mediaton Program"
Aliaj,
flankaj akompanantaj agadoj en la lernejo necesas, por stabiligi la enkondukon
de ia tia programo.
La
pedagogia heksagono [laux Faller, 1998] Tiuj
ses elementoj estas memstaraj, do ilin oni unuope prilaboru, sed samtempe ili
reciproke influas unu la alian kaj la tutan sistemon lernejan. Celo
estas krei sistemon de konflikta prilaborado, kiu plej atentas la interesojn de
cxiuj koncernuloj kaj kiu bazigxas sur metodo de mediaciado. Krome la pozitiva
traktado de konfliktoj speciale al gejunuloj kaj infanoj donas potencon, kiun
eblas pedagogie uzi. Kial
gelernantoj kiel mediaciistoj?
La
aliro de "Peer Mediation" ne nur traktas la efikon de la mediacia
metodo, sed opinias, ke gelernantoj kiel perantoj havas pli da sukceso cxe siaj
samagxanoj, ol ekz. plenkreskuloj. Kial do?
Akompanantaj
programoj por la socia procezo en klasoj kaj grupoj
La
atento de la socia procezo en klasoj kaj lerngrupoj estas la dua elemento de la
pedagogia heksagono. Ne suficxas konstati obstaklojn kaj problemojn kaj reagi en
unuopaj situacioj. Necesas sisteme kaj prevente prilabori la sociajn procezojn.
Per metodoj, ekzercoj, trejnado, kiuj celas la kunan pritakson de socia procezo
en la klaso aux grupo. Kiel formi klasan kolektivon? Kiel interagadi? Kion fari
kaze de konfliktaj situacioj? Tiuj
demandoj prilaborendas kaj kun la geinstruistaro kaj kun la gelernantoj. Multaj
problemoj estas kauxzitaj ne nur pro infanoj kaj gejunuloj; ilin povas same
generi la „sistemo lernejo”. Ni nur pensu pri la kunmetado de novaj klasoj
post la baza lernejo, kiam trapasendas por la lernantoj la sojlo al la meza
lernejo. Novaj edukaj stiloj, novaj studfakoj, novaj grupoj, novaj roloj en la
klaso ... cxio tio sterkas la grundon por postaj konfliktoj en la klasoj. Cxu
jen ne indus pripensi, kiel regule kun la gejunuloj kaj infanoj trejni socialajn
kompetencojn? Tio ja sxangxus la atmosferon en la klaso. Kaj fojfoje eble
ekaperas cxe la gelernantoj la imago, ke io povus esti alia. Konfliktaj,
kverelaj kaj interparolaj kulturoj ne falas de sur la cxielo, cxion tion la
koncernaj klasoj mem kreas. Ia tia programo helpu al sin nove formantaj klasoj
trovi la propran manieron interrilati. Gxi subtenu la kunkreskadon de la unuopaj
klasanoj kreante kunlaboran, konstruivan interagadon. Kondicxo por tio estas, ke
kaj la gelernantoj kaj la geinstruistoj konsciigxu pri la specifajxoj en la
propra klasa kosmo. Rekomendendas
por instruistoj antauxa partopreno en seminario(j) pri konstruiva
konflikto-prilaboro, por ke ili kapablu analizi la problemojn en la klasoj kaj
krei la trejnadan programon por la sekva lernojaro. Elementoj
povus esti:
Sociaj
lernceloj en la instruado: lerni kvereli
Memoru
la bazan tezon por konstruiva konflikta prilaboro: Konflikto estas pozitivajxo,
signo, ke io ne plu estas en ordo, ke io devas esti sxangxita. Konstruive trakti
konfliktojn signifas pozitive plifortigi la konfliktulojn kaj tiamaniere helpi
al ili sin mem ekkoni, do, per atento kaj postulo pedagogie labori. Aktive
auxskulti, sen ataki la alian, pledi por la propraj interesoj sen damagxi al
aliulo, havi komprenemon por aliaj pozicioj kaj personoj estas bazaj sociaj
kompetencoj, kiujn oni povas eklerni kaj kiuj lernendas. Ili
ne estas unuajxoj en la eduka procedo, sed ili staras en la centro de aktuala
lerneja debato. Komuniki, labori en teamoj, toleremo kaj kontaktemo nomigxas la
kapabloj, kiujn postulas hodiaux kaj estonte la profesia vivo. Kiel
bazaj formoj de lernado staru:
Trejnado
de instruistoj
Estas
konate, ke dum konfliktoj ne nur la koncernuloj envolvigxas, sed same la
spektantoj kaj perantoj. Tio speciale validas por pedagogoj. Problemoj kaj
intervenoj en klasoj aux grupoj kauxzigxas pro la plej diversaj kialoj. Cxu tiuj
malfacilajxoj facile solvigxas aux cxu ili restas eternaj gxenajxoj, dependas de
la konduto de la instruisto. La "klason gvida kompetenteco" de la
unuopa instruisto estas gravega faktoro por sxangxo de la konflikta kulturo en
la lernejo kaj briko por krei sistemon de konstruiva konflikto-prilaboro. Konfliktojn
frue ekkoni, ilin por lerni uzi, la konfliktulojn envolvi en la solvprocezon,
interkonsenti pri reguloj kun la klaso, kaj helpi ilin realigi, la socian
procezon de la klaso konscie stiri, trejnadojn kaj instruadojn pri bazaj
komunikaj kapabloj kaj socia kompetenco gvidi, en tiu tuta procezo bone
kunlabori kun gekolegoj: cxiujn tiujn kapablojn kaj teknikojn necesas lerni.
Gxis nun ili tro malofte rolas en la "instruista bredado". Kiuj unuopaj perendaj scioj jen bezonendas dependas de la antauxaj
spertoj kaj konoj de la unuopaj pedagogoj, cxu oni trejnas instruistojn nur de
unu lernejo aux el diversaj lernejoj, kiujn programojn ili volas instali en la
lernejo, kiom da tempo oni havas ktp. Perataj enhavoj en tiaj trejnadoj povus
esti:
Ne
konvenas al mi jen doni kompletan superrigardon pri la prilaborenda kaj studenda
temaro, mi nur volas atentigi, ke ne funkcias instali ion, kio estas komprenita
nur per la kapo. Ke necesas por cxiu mem ekkoni siajn limojn, timojn kaj dubojn
pri la diversaj roloj kaj postuloj por poste peri scion en konfliktoj. Malfermi
la lernejon
Kreu
pontojn por ke la vivo povu eniri la lernejon! Multaj konfliktoj havas sian
devenon en la socia, loka, familia cxirkauxo. Sed ili montras siajn efikojn en
lernejo kaj tie devas esti prilaboritaj. Ofte montrigxas, ke la institucio,
lernejo tiujn postulojn ne povas plenumi. Necesas tiam kunlabori kun aliaj
institucioj kiel urba oficejo pri junularaj aferoj, psikologia servo por
lernejoj, polico ... Nu,
bedauxrinde en akrigitaj konfliktoj ne estas tempo longe "diplomate"
diskuti pri sferoj de kompetenteco inter la unuopaj institucioj. Agendas rapide
kaj tuj. Tial havas sencon en "pli trankvilaj tempoj" kontinue krei
kunlaborajn strukturojn. Kaze de krizo klaras tiam, kies sferon koncernas la
konflikto kaj de kiu (institucio) oni povas atendi rapidan helpon kaj subtenon. Ne
nur dum akutaj intervenoj konvenas tiu kunlaboro, sed ankaux por preventaj
agadoj kadre kaj eksterkadre de la lernejo. Nomita jen estu nur la ilo de
"ronda tablo" kie kunvenas institucioj, kiuj iel laboras kun gejunuloj
kaj infanoj. Per tio eblas ekkoni aperontajn problemojn frue, intersxangxi
spertojn kaj oni povas survojigi kunajn, preventajn agadojn en la urbdistrikto,
en la urbo, en la regiono. Preventado
kaj lerneja programo
Ligi
la diversajn elementojn de konstruiva konfliktprilaboro al sistemo kaj gxin
firme ankri en la lerneja kulturo estas cxefa tenoro de la sesa elemento de la
heksagono por pacigita lernejo. Longtempecon
kaj kontinuecon en la konflikta kulturo oni atingas nur se tiuj elementoj estos
realigitaj en la lerneja organizado. Kompreneble ne suficxas havi nur la bonan
ideon fari tian projekton. Por kontinueco kaj dauxreco gravas envolvi cxiujn
kolegojn, personojn kaj grupojn de la lernejo. Tiuj procezoj postulas tempon kaj
ne malofte estas penaj. Kelkaj
bariloj aperas, kiuj naskigxas el la lerneja konstelacio de diversaj roloj de
unuopaj iniciantoj de tiaj programoj. Povas malhelpi malnovaj konfliktoj en la
kolegaro, ne klara disdivido de kompetentecoj, necertaj opinioj de la lerneja
estraro ktp. ... Kontinueco
signifas, dauxre flegi la projekton, gxin plifirmigi per pluaj flankaj agadoj.
Jen povus stari ekzemple regulaj kursoj (dum pluraj jaroj) por instruistoj por
trejni socialan lernadon; eduko de lernantoj por esti mediaciisto, dum la sekvaj
jaroj regule novajn eduki; iniciati projektojn kiuj pritraktas interkulturan
lernadon (ekz. kun intersxangxoj dum la sekvaj jaroj); enkonduko de grupigaj
semajnfinoj por nove kunmetitaj grupoj ... Prilaborado
de konfliktoj estas tasko, kiu postulas de la lernejoj pli kaj pli da atento.
Temas pri la evoluo de nova konflikta kulturo – ankaux inter la instruistaro.
Tial havas sencon, konsideri ankaux pri tiu fakto kaj tiun dauxre prilabori.
Kiaforme kaj kiomgrade tio okazas, dependas de la unika situacio de la lernejo. Suficxas
la seka teorio! La skribota kontribuo por la sekva IPR traktos unu el la
konceptoj por eduki konfliktajn perantojn. Por doni al vi jam antauxe la guston,
mi invitas vin elprovi jam nun la proponitajn ekzercojn. Ek, ni praktiku! Grupo
estas grupo, se gxi kiel grupo kunlaboras
Tiu
cxi ekzerco tauxgas por montri kiom malfacilas kunlabori, se oni ne atentas la
aliajn. Gxi same povas tauxgi kiel varmigilo (en la komenco de seminario,
instruhoro) aux kiel vekilo: –
partoprenantoj: almenaux du; –
agxo: ekde dek jaroj; –
tempo: 5 – 20 minutoj. Kreu
unue parojn. Tiuj sidu dorson cxe dorso sur planko. Ili interkrucigu la brakojn
kaj provu kune levi sin. Post iom da klopodoj tio versxajne funkcias. Post la
unua sukceso la grupo pligrandigxas al tri personoj. Sama tasko, sama proceduro.
Cxiam aldonu kroman personon. Cxu sukcesos, ke la tuta grupo kune ekstaru? §
Kiom
bone la korpajn signalojn kaj movojn de la aliaj vi kaptis kaj uzis por via
planita movigo? §
Cxu
malfacilis por vi esti en harmonio kun aliaj kaj integri novajn personojn? §
Pro
kio vi finfine sukcesis solvi la taskon? §
Kio
helpis? §
Kion
vi devis fari por ne malhelpi al aliaj? §
Kion
vi povis akcepti, kion faris aliaj kun vi? §
Kiom
da forto vi devis uzi? §
Kiel
vi pritaksas vian grupan kunagadon? Kroma ekzerco, kiu trejnas la sentemon por aliaj personoj, estas
jena: –
partoprenantoj: almenaux du –
agxo: ekde ok jaroj –
tempo: 10 – 15 minutoj La
partoprenantoj staru pare (lauxeble la paroj estu samaltaj), vid-al-vide je
distanco de braka longeco. La gamboj estu iom disigitaj. Ambaux levu la manojn
je alteco de sxultroj kaj metu la manplatojn kontraux la manplatoj de la
partnero (dekstran manon kontraux la maldekstra de la partnero kaj inverse). Eku
atenta ludo, kies evidenta celo estas, la partneron elekvilibrigi per pusxado,
sxovado, cedado, rezistado, ... Dume spertigxas multaj diversaj perceptoj de la
korpaj movoj. Se la partnero perdas la ekvilibron, sxangxas la staron de la
gamboj aux se aliaj korpaj partoj krom la manoj pusxigxas/tusxigxas, intervenu
la ludon. Reiru al la baza pozicio kaj rekomencu! Ofte
komence oni uzas premon kaj forton. Tial post la unua provo konsilendas, ke ili
kun malpli da forto kaj pli da sentemo por si mem kaj por la partnero denove
provu.
Literaturo
Cohen,
Richard: Students Resolving Conflict. Peer Mediation in Schools. Glenview, Good
Year Books, 1995 Faller, F./Kerntke,
W./Wackermann, M.: Konflikte selber lösen. Mediation für Schule und
Jugendarbeit. Mühlheim/Ruhr, Verlag an der Ruhr, 1996 Faller, K.: Mediation in
der pädagi-gischen Arbeit. Ein Handbuch für Kindergarten, Schule und
Jugend-arbeit. Mühlheim/Ruhr, Verlag an der Ruhr, 1998 Hagedorn, O.:
Konfliktlotsen. Lehrer und Schüler lernen die Vermittlung im Konflikt.
Stuttgart, Klett, 1995 Walker, J.: Gewaltfreier
Umgang mit Konflikten in der Grundschule. Frankfurt/M., Cornelsen Scriptor, 1995 Walker, J.: Gewaltfreier
Umgang mit Konflikten in der Sekundarstufe I. Frankfurt/M., Cornelsen Scriptor,
1995 |