|
Esperanto,
pasporto al la tuta mondo Jam
dum kvin jaroj ELNA (la Usona nacia E-organizo, Esperanto League for North
America, Inc.) planis fari E-instrukurson por televido. Lastatempe la
planado firmigxis, la teksto estis verkita, reverkita, re-reverkita, lingve
kontrolita kaj polurita; kaj cxio nun pretas (krom financado) antauxenigi la
projekton.
Ni
celas ke la lecionoj havu ian ...pretertempan econ...
tiel ke ili povuesti uzataj sensxangxe dum multaj jaroj. Ni celas ke la
lecionoj havu dauxran historion, kiu tenos la intereson de la studantoj. Kaj, ni
celas ke la lecionoj estu amuzaj. La
cxefaj rolantoj estas la ses anoj de Familio Bonvolo: Georgo, greka filozofo,
Filiso, klasika baletistino, Roberto, profesia longdistanca kuristo,
Jolando, hipodroma jxokeo,
Heleno, avangardskola skulptistino, kaj Donaldo, adoleskagxa sed genia
britmoda jugxisto. La familianoj surportas nekutimajn kos-tumojn, kaj agas
malordinare. Ili ja estas roluloj kiujn ni inventis, roluloj kun universala
allogo. Tiel la kurso malfacile eksmodigxos. Familio
Bonvolo tre interesigxas pri internaciaj kulturaj rilatoj kaj dum la evoluo de
la lecionoj spertas multajn kontaktojn - leterajn, telefonajn,
hejm-vizitajn, eksterlandvizitajn kaj ecx pretersensajn - kun alilandanoj
samnivele fantaziaspektaj kaj idiosinkrazie kondutaj. Post multaj amuzaj
kunigxoj kaj diskunigxoj, la rolantoj tutgxoje rekunigxas okaze de lastaleciona
internacia kongreso. Krom
la uzo de la rekta metodo, la lecionaro estas strukturita sur kelkaj aliaj
gravaj instrumetodoj, kiaj dialogaj subtitoloj, formulfrazoj, vorto-kata-logoj,
fotajxoj, mapoj, desegnajxoj, kaj komputorestigitaj lumefikoj. La video estos
farita ciferece, por ke gxi poste estu adaptebla al kodoromo kaj interagada
instruado. Laborkajeroj en E-o kaj naciaj lingvoj akompanos la videobendojn. Niaj
kunlaborantoj jam produktis “reklam-videon” 15-minutan, kiu prezen-tas la
projekton kaj celas faciligi la kolektadon de mono por nia auxdaca projekto. Ni
invitas la kunlaboradon de diversnaciaj
E-organizoj kaj/aux individuoj
por la eventuala adapto de laborkajeroj por la kursaro en diversaj naciaj lingvoj. La celo
estas ke ili mem
povu presigi
la laborkajerojn kaj senpage kopii (aux ni kopios je kosto) la
videobendojn por loka uzado en tiuj nacioj. Cxi
tiu projekto estas vere internacia, kaj Familio Bonvolo esperas helpi krei
e-istojn mondvaste. Pri
financado: cxiu leciono kostos 20mil USD. Ni celas kolekti almenaux 80mil USD
antaux printempo 1997. Tiam ni filmos la kvar unuajn lecionojn kaj dissendos la
ekzemplerojn al cxiuj, kiuj antauxmendis ilin. Antauxmendoj estas acxeteblaj je
prezo de 75 USD por la 4, aux je 250 USD por la 15 lecionoj. Tiam ni startigos
novan kampanjon kolekti aldonan monsubtenon por filmi la sekvantajn lecionojn.
Nia celo estas finprodukti la tuton ene de tri jaroj. La
mono kiun ni kolektos per antauxmendoj certe multe helpos, tamen antauxmendoj ne
suficxos. Tial por plenfinanci la tutan projekton ni devas peti helpon de
malavaraj mecenatoj, cxu individuaj cxu grupaj. Kaj tion ni kuragxe, ecx
auxdace, faras. Ni hastas certigi ke nek ELNA nek la esperantista kunlaborantaro
ricevas monan profiton. Nia laboro estas tute volontula kaj senpaga. Nia cxefa
deziro estas doni al la movado profesinivelajn videobendajn instrumaterialojn. Cxiun
demandon por informo sendu rekte al la produktanto, Lusi C. Harmon, cxe ELNA,
P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530 Usono. Tel.
[510] 653-0998. Fakso: [510] 653-1468. Reto: elna@netcom.com. Donacojn
al la projekto vi povas sendi ankaux al UEA (konto nmvm-n), Nieuwe Binnenweg
176, NL-3015-BJ Rotterdam, Nederlando. |