|
Skribante
la postparolon mi jam konas la decidon de la internacia ILEI-estraro, oni
akceptis min kiel redaktoron de IPR. (La informo venis unu tagon post la
finredaktado: por rekapti la aperritmon de la revuo, mi frue eklaboris.) En
marto mi dissendis kelkajn leterojn, dekduon de auxtorekzempleroj el la lastaj
du jaroj petante kunlabori la iamajn kontribuantojn
de la revuo kaj kompletigis mian komputilan sistemon. Jam
alvenis la unuaj leteroj kaj materialoj. Kelkajn artikolojn mi ricevis de István Ertl kaj kelkajn aliajn mi rajtis represi el Eventoj dank’
al László Szilvási. Tamen
cxe la unua numero mi ankoraux ne havis eblon elekti inter multaj materialoj,
do la unua numero ne tute respegulas mian redaktan koncepton. Mi
volas, ke IPR estu pli praktika, pli varia kaj gxi neniam plu perdu la aperritmon.
Momente ne estus oportune starigi formalan redakcion. Mi proponis/as/os
kunlaboron al pluraj kolegoj. Post iom da tempo ni vidos, kiuj personoj volas
kaj kapablas dauxre kunredakti la revuon. Gxis ni ekhavos kompletan redakcion,
mi cxiam aparte listigos la nomojn de la „kunredaktintoj” de la aktuala
numero.
|