|
Redaktante
la unuan numeron estis mia plej granda problemo la manko de materialoj. Cxe la
dua inverse, kelkaj materialoj devas transiri al la tria numero. Mi petas
paciencon de la auxtoroj (B. Vaha, M. Belosxevicx, L. Szilvási, Cs. Németh
k.a.). Post
la apero de la unua numero mi ricevis dekon da gratuloj, kiuj donas al mi pli da
(sed ne tro da) memfido. Alvenis ankaux du kritikoj, unu pro la ofta sxangxado
de litertipoj, la alia proponis, ke mi ne transprenu artikolojn el aliaj revuoj.
La unuan mi akceptas, la duan nur parte. La cxefa tasko de IPR estas la
dokumentado de la pedagogia laboro kaj la informado de la ILEI-anoj. Kompreneble
estus bone, se la informojn ni povus cxerpi nur el propraj fontoj, tio estas nia
strategia celo. Al
tiu celo mi petas la helpon de la kolegoj. Jozefo
Németh |