Pri la uzo de cxi
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Kelkaj manieroj (ankoraux) plisubtiligi E-on

E-on ni rigardas sufiche subtila por povi trankvile proponi ghin por la
rolo de internacia helplingo. Parolante pri ghia plisubtiligo, mi volas ne
tiom forigi mian dubon pri ghia subtileco, ol nur atentigi pri kelkaj pluaj
manieroj, kiujn aplikante ni povus igi E-on ankore pli esprimpova.
La subtileco de lingvoj mezureblas ne sole law la egzisto/neegzisto,
resp. kvanto de vortoj, esprimoj (ech, law tio, chu ilin, se ili jam
egzistas, ni entute uzadas aw ne) por la plej diversaj nocioj, sed ankaw
law tio, chu lingvaj rimedoj (egzemple strukturoj) ebligantaj la reliefigon
de aktualaj gramatikaj trajtoj de verboj, frazelementoj en ghi egzistas
aw ne (chu ni ilin entute uzadas aw ne). Se konsideri nian E-on law chi
tiu vidpunkto, ni devas konstati, ke ghi estus ankore plievoluigenda. En
la ceteraj mi deziras prezenti kelkajn manierojn, rimedojn chi-rilate.

1. La uzo/neuzo de "chi"
En mia gepatra lingvo (la madjara - "hungara"), la ekvivalentoj de chiuj
niaj "ti-"-tabelvortoj havas kaj uzighas 2 formoj: unu egalvaloras al niaj
tabelvortoj kun, la alia al tiuj sen "chi". Tio chi signifas, ke en la madjara
egzistas la ekvivalentoj ne sole de nia (pli-malpli ofte uzata) "tiu chi -
tiu" ("ez - az"), sed anke de "tiam chi - tiam" ("ekkor - akkor"), "tiel chi -
tiel" ("így - úgy") k.t.p., kies formoj kun "chi" en E rigardeblas esence
mallegitimaj. Kutimighinte al la konsekvenca aplikado de la 2-forma
sistemo en mia gepatra lingvo, mi (kaj probable anke miaj samlingvanoj)
chiam sentas agacon de lingvosento, renkontante la formojn SEN "chi"
en E-aj textoj tie, kie mi (pro la lingva interfero) prefere uzus la formon
KUN "chi".

Se tio chi estus la afero nur de interfero, mi ne mencius ghin, sed la
parolo estas ankaw pri tio, ke legante/awdante frazojn/prop-ojn
komencighantajn per "tio", "tiu" k.s. mi chiam sentas ankaw
perplexighon, nesciante chu ili aludas al io/iu antawe menciITa aw
menciOTa, kaj chi tiam mi atendas la respondan "vortparulon"
("kio", "kiu" k.t.p.), sed ili pleje mankas.

Estas konata ke la difino pri la uzo de "chi" en la Fundamenta Egzercaro
(§19) atribuas la funkcion de proximigo che montroj al la vorteto,
subkomprenigante montron ne tiom abstraktan ol fizikan (per fingroj
k.t.p.). Kvankam ne explicite traktinta la abstraktan sencon de la vorto
en la Fundamento, Zamenhof kaj pluraj awtoroj uzis ankaw chi tiusence
la vorton tie, do tiel, ke la "ti-" vortoj kun "chi" aludas al io/iu jhus
menciITa, dum sen ghi - al io/iu menciOTa. La demonstrativo plej ofte
uzata kun "chi" tie estas "tio". Jen kelkaj egzemploj.

"... mi ja nenion vidas! TIO CHI estas ja terura!" (La novaj vestoj de la
regho),
"La fino de la mondo estis decidita por ..., pri TIO CHI restis ech
signo ..." (La fino de la mondo)
Jen un frazo kun uzmaniero de modela valoro por ambaw uzformoj:
"Sed TIO CHI montras nur, ke la naturo zorgis pri TIO, ke ..." (Kio estas
vegetarismo?)

Foje-foje tie renkonteblas ankaw "tiu", ech "tie" (kun la senco pli
abstrakta ol fizika) kun la vorteto:
"En TIU CHI okazo ne la ekbato estus ..." (La fino de la mondo),
"TIE CHI denove komencas montrighi ..." (Esploroj de la maro).
Estas mencienda, ke "tiu" estas vaste uzata ankaw por montri la
shanghon de priparolato (egz.: "Jakob alproximighis al Isaak, kaj tiu lin
palpis."). Kvankam la uzo de "tiu" anstataw "li/shi" k.s. estas sufiche
redundeca por chi tiu funkcio, la uzo de "chi" ankaw chi-kaze estus pli
esprimpova. En Fundamentaj textoj renkonteblas egzemploj ankaw pri
chi tio. Jen kelkaj el ili:
"Unu cigano venis al pastro peti lin, ke TIU CHI benu lian edzighon."
(Konfeso de cigano),
"Juna homo ... venis ...por serchi helpon che unu sia parenco. TIU CHI
lasta donis al li ..." (Malfelicha komercisto).

Estas bedawrinda, ke en modernaj textoj la uzo de "chi" tre
shrumpighis. Chi tio klarigeblas supozeble per la influo de niaj
okcidentaj ges-anoj, en kies E-aj textoj ghenerale trovighas apenaw chi
tiu vorteto (eble char la ofta uzo de ekvivalentoj de niaj "chi-vortoj" ne
karakterizas ankaw iliajn gepatrajn lingvojn).

Chu estus ne pli valora reveni al la Fundamentaj modeloj?

Johano Petik