|
Ronald
J. Glossop Pri
nova epoko
prelego
en la 35a ILEI-Konferenco 2001, Lovran, Kroatio La
komenco de la 21a jarcento estas nova epoko ne nur laux la kalendaro sed ankaux
rilate al la vivmaniero de la homaro. Ni povas retrorigardi al nia pasinteco,
sed ni devus ankaux antauxenrigardi al la estonteco. 1.
Historia Fono La
agrikultura revolucio, la unua granda transiro en la homa vivmaniero, okazis
antaux almenaux dekoj da jarmiloj.[1] Antaux
tiu sxangxo ni homoj logxis en malgrandaj nomadaj tribaj grupoj, kiel la
cximpanzoj. Sed post tiu revolucio ni komencis resti en unu loko, cxar la posedo
de suficxa kvanto da nutrajxo signifis, ke ni ne plu devis movigxi de loko al
loko. Male, niaj prauloj tiam devis resti en unu loko, cxar la semoj en la tero,
kiuj farigxis la grenoj en la kampoj, ne movigxas. Iom post iom komencigxis
novaj homaj agadoj kiel kalkulado, skribado, proprietado de la grundo, starigo
de urboj, kreo de formalaj registaroj, kaj milita batalado por gajni teritorion. Antaux
proksimume kvincent jaroj en Euxropo la homaro komencis sperti la duan grandan
transiron en nia vivmaniero, la industrian revolucion. Rerigardante, ni povas
vidi, ke cxi tiu dua granda transiro okazis cxefe pro tio, ke oni evoluigis
sciencan metodon por akiri scion pri la naturo.[2] Nova
scio kondukis al la invento de novaj instrumentoj, ekzemple teleskopoj por vidi
malproksimajn objektojn en la cxielo; fidindaj kompasoj por navigi sur la vasta
maro; la presmasxino kun movebla liter-tiparo por presi librojn; kaj armiloj,
kiuj uzas pulvon. Homoj uzis sian nove akiritan scion ankaux por fabriki
masxinojn, kiuj utiligas la fortojn de naturo por helpi en la homa laboro. Dum
kvin jarcentoj ni kreis lokomotivojn, auxtomobilojn, elektrajn motorojn,
telefonojn, radiofonojn, aviadilojn, televidajn aparatojn, komputilojn, novajn
specojn de medikamento, kaj tiel plu. La moderna erao de nia homara historio
komencigxis. La industriigado, kiu ekekzistis en Euxropo antaux kvin jarcentoj,
iom post iom disvastigxis al la resto de la mondo. Pro
la evoluo de industrio kaj gxiaj novaj inventoj, dum la lastaj kvin jarcentoj la
diversaj partoj de la mondo interkonatigxis. La potencaj industriigitaj
nacioj-sxtatoj uzis sian superan povon por venki aliajn landojn kaj krei
grandajn naciajn imperiojn. Naciismo igxis tre grava motivo por militoj inter
diversaj landoj. Pli malpotencaj etnaj grupoj kaj en Euxropo kaj en aliaj
mondpartoj maltrankviligxis pri la konservado de sia nacia heredajxo. Kelkfoje
tio estigis postulon havi la propran nacio-sxtaton. Alifoje tiuj etnaj grupoj
penis akiri almenaux la rajton uzi sian propran nacian lingvon, precipe en
lernejoj. Efektive oni povas priskribi la 19-an jarcenton kiel la eraon de
naciismo. Tamen
dum la 19-a jarcento evoluis ankaux nova tendenco krei inter-naciajn
organizajxojn, kaj registarajn kaj ne-registarajn, por trakti problemojn, kiuj
transiris landlimojn. La unuaj tiaj organizajxoj en Euxropo estis la Komisiono
pri Rejno (1815) kaj la Komisiono pri Danubo (1856). Dum la lasta parto de tiu
jarcento oni kreis plurajn internaciajn organizajxojn, kiel la ne-registaran
Internacian Rugxan Krucon (1864) kaj internaciajn registarajn organizajxojn kiel
la Internacian Telegrafan Union (1865), la Internacian Meterologian Organizon
(1873), kaj la Gxeneralan Posxtan Union (1874). Cxiuj Esperantistoj konscios, ke
gxuste dum cxi tiu periodo Doktoro Zamenhof eldonis sian libron, kiu prezentis
"la internacian lingvon" Esperanton al la mondo. Dum
la 20-a jarcento tiu inter-naciismo havis cxiam pli da influo, ecx se gxi estis
ankoraux konstante kontestata de naciismo. Post la Unua Mondmilito la landaj
registaroj kreis la Ligon de Nacioj (1919), la unuan gxeneralan inter-nacian
organizajxon kiu estas preta trakti cxiajn inter-naciajn problemojn. Antauxe la
inter-naciaj organizajxoj traktis nur apartajn limigitajn specojn de agado,
ekzemple la kunlaborado rilate al inter-naciaj telegramoj aux la transportado de
inter-nacia posxto. Dum la jaroj inter la du mondmilitoj ankaux pliaj
ne-registaraj organizajxoj estis starigitaj. Post la Dua Mondmilito oni kreis la
Unuigxintan Naciaron (1945) por anstatauxigi la malaperintan Ligon de Nacioj.
Oni starigis ankaux multajn novajn specialajn internaciajn organizajxojn kiel
UNESKOn (1945), la Organizon por Nutrajxo kaj Agrikulturo (1945), la Mondan
Bankan Grupon (1946), la Organizon por Internacia Civila Aviado (1947), kaj la
Mondan Sanan Organizon (1948). Krome, multaj novaj internaciaj ne-registaraj
organizajxoj estis kreitaj dum la lasta duono de la 20-a jarcento. Nun ekzistas
pli ol 23.000 tiaj organizajxoj.[3] 2.
De Inter-naciismo al Terglobismo Kiam
alvenas la 21-a jarcento, ni homoj spertas alian transiron en nia vivmaniero, de
la inter-naciismo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj al la terglobismo de la 21-a
jarcento. Cxu oni rigardas la mondon de komerco, la mondon de komunikado, la
mondon de sportoj, la mondon de distrado, la mondon de kulturo, la mondon de
turismo, aux iun ajn alian kampon oni povas vidi, ke ni komencas vivi en
tergloba komunumo. Ni movigxas preter tiu inter-naciismo, kie la landaj
registaroj cxiam estas perantoj inter la homoj en diversaj landoj. Pro la novaj
rimedoj de komunikado kaj transporto, evoluas nova speco de mondo, kie
individuaj homoj de malproksimaj lokoj interagas rekte unu kun la alia
senrigarde naciecon. Tamen, la naciismo, kiu estas la necesa bazo por
inter-naciismo, ofte estas ankoraux pli fervora ol la zorgo pri la tutmonda
komunumo. Rigardu, ekzemple, la Mond-Pokalajn futbalajn konkursojn aux la
Olimpiajn Ludojn kie la patriotismo tiom floras. Je la pli serioza flanko
konsideru la multajn etnajn militojn okazantajn en diversaj partoj de la mondo. Ne
cxiuj konscias pri la grava diferenco inter "inter-naciismo" kaj
"terglobismo". Fakte, multaj personoj ankoraux uzas tiujn terminojn
sendistinge. Por helpi klarigi cxi tiun distingon, mi kutime uzas du figurojn.
La unua estas mapo de la mondo, kie la diversaj landoj estas en diversaj koloroj
kaj kie cxiu nacio-sxtato havas difinitan linion cxirkaux si. Tio estas perfekta
figuro por inter-naciismo. La dua figuro estas foto de la Tero rigardata el la
spaco, kie oni vidas la planedon tute sen landlimoj. Cxi tio estas la gxusta
figuro por terglobismo. 3.
La Nova Situacio Kelkaj
grandaj sxangxoj devos okazi dum ni transiros de la inter-naciismo de la 20-a
jarcento al la terglobismo de la 21-a jarcento. Mi volas atentigi vin nur pri
tri el ili. Unue,
ni devos sxangxi la kadron, en kiu ni vidas nin mem. Kompreneble, ni ankoraux
vidos nin kiel membrojn de niaj familioj kaj de niaj etnaj grupoj. Ni ankoraux
vidos nin kiel membrojn de niaj landaj komunumoj –kiel franca aux angla aux
germana aux japana aux cxina aux brazila. Tamen ni devos samtempe vidi nin
ankaux kiel membrojn de la tergloba komunumo, kiel civitanojn de la planedo.[4]
Plue, nia ekzisto kiel parto de tiu tergloba komunumo devos havi prioritaton
super nia membreco en nia nacia komunumo. Gxis okazos en nia kompreno la sxangxo
pri tio kiu komunumo estas pli grava al ni, ni ankoraux estos en la 20-jarcenta
inter-naciismo, ne en la 21-a jarcenta terglobismo. Due,
oni devos sxangxi la politikan organizon de nia tergloba komunumo. La Unuigxinta
Naciaro estas bona ekzemplo de inter-nacia organizajxo. Gxi estas organizajxo de
la landaj registaroj, fare de la landaj registaroj, kaj por la landaj
registaroj. Tio estas konfederacio, ne federacio. Konfederacio ne estas tauxga
organizajxo por la interagado inter la individuaj civitanoj de Tero. La landaj
reprezentantoj cxe la U.N. ne estas vocxdonitaj de la popoloj. Male, ili estas
nomitaj de, kaj pagitaj de, la landaj registaroj, kiujn ili reprezentas. La
landaj registaroj celas cxefe antauxenigi tion, kio estas bona por sia propra
nacio-sxtato. La bonfarto de la tutmonda komunumo estas por ili nur duaranga
afero. En konfederacio kiel la U.N. cxi tiuj landaj reprezentantoj ankaux ne
povas krei legxojn kiujn individuoj devas obei. Ili povas nur adopti rezoluciojn
aux proponi traktatojn, kiuj poste validigxos nur por tiuj landaj registaroj,
kiuj subskribos kaj ratifikos tiun specifan traktaton. Tergloba
politika organizajxo por la tergloba komunumo devos esti ne konfederacio kiel
estas la Unuigxinta Naciaro sed demokrata monda federacio por la individuaj
homoj de la mondo, kie la elektitaj reprezentantoj kun salajroj pagataj de la
tutmonda registaro havas la taskon pritrakti la problemojn de la tutmonda
komunumo. La landaj registaroj ankoraux ekzistos, sed ili fokusos sian atenton
al tiuj problemoj, kiuj ekzistas interne de la landaj komunumoj. Pensu pri la
sistemo en Usono kie la diversaj sxtataj registaroj traktas problemojn interne
de tiuj sxtatoj dum la Usona federala registaro traktas problemojn de la tuta
lando. Tia federala sistemo cxe la tutmonda nivelo limigos ankaux la influon de
malmultaj potencaj landaj registaroj, kiuj povas superregi la ekzistantan
inter-nacian sistemon. Trie,
oni devos sxangxi la manieron, laux kiu lingvoj estas uzataj en la tergloba
komunumo. En inter-nacia komunikado, oni uzas naciajn lingvojn kune kun
tradukistoj kaj interpretistoj. Male, kiam oni sxangxos al tutmonda vidpunkto
kaj havos tergloban demokratan federacion, oni devos havi tergloban lingvon por
diskuti kaj argumenti pri la problemoj kaj politikoj de tiu tergloba komunumo.
La uzo de naciaj lingvoj estos limigita plejparte al komunikado interne de la
naciaj komunumoj. Tia sistemo limigos ankaux la influon de malmultaj "pli
gravaj" naciaj lingvoj, kiuj povas superregi la nuntempan inter-nacian
sistemon. En
la kunteksto de cxi tiu diskuto pri la transiro de inter-naciismo al terglobismo
mi opinias, ke vi komprenos kial mi oponas la ideon nomi Esperanton la
"inter-nacia lingvo," malgraux la fakto, ke Zamenhof mem uzis tiun
esprimon por gxi antaux multaj jaroj. La cxefa celo de Esperanto ne estas
provizi lingvon por uzo en inter-naciaj instancoj de oficialaj reprezentantoj de
landaj registaroj. La landaj registaroj kutime povas dungi interpretistojn kaj
tradukistojn, por ke ili povu uzi malmultajn naciajn lingvojn. (Tamen, Esperanto
povus esti tre utila kaj kostosxpara ilo ecx por ili.[5]) Sed
Esperanto estas cxefe por ordinaraj homoj kiam ili interagas kiel membroj de la
tergloba komunumo, sen mediacio fare de naciaj registaroj aux bezono de
tradukistoj kaj interpretistoj. Sekve, mi opinias, ke ni cxiam devus aludi al
Esperanto kiel "la tergloba lingvo" aux "la tutmonda
lingvo." La
dedicxeco de Esperantistoj uzi Esperanton helpos nin movigxi preter
inter-naciismo al terglobismo. Cxiu lingvo estas la lingvo de iu komunumo.
Esperanto estas la lingvo de komunumo de homoj unuigxintaj ne pro nia geografia
proksimeco sed pro nia dedicxo al idealoj. Cxi tiuj idealoj estas egalaj
lingvorajtoj, demokrata intersxangxo de ideoj, kaj la unueco de la homa
familio.[6] Esperanto estas la lingvo, kiu reprezentas la transiron preter kaj
naciismo kaj inter-naciismo al terglobismo. 4.
La Tutmonda Lingva Situacio Rilate
al la nuntempa stato de la tutmonda lingvodemando, estas grave konstati, ke la
ekzistantaj internaciaj organizajxoj estas inter-naciaj, ne terglobaj. Ili
konsistas el reprezentantoj de la landaj registaroj dedicxitaj precipe al tio,
kio estas bona por tiu landa registaro. La rezulto estas, ke la lingvaj
politikoj de cxi tiuj internaciaj organizajxoj reflektas tion, kio estas bona
por la landaj registaroj, aparte la registaroj de la pli potencaj
nacioj-sxtatoj. Cxar cxiu landa registaro volas antauxenigi la propran nacian
lingvon, la lingvoj uzataj en la internaciaj organizajxoj kutime estas la
lingvoj uzataj de la pli potencaj nacioj-sxtatoj. Post kiam oni starigis cxi
tiujn lingvojn kiel la oficialajn lingvojn de la internaciaj organizajxoj,
diplomatoj kiuj regas cxi tiujn lingvojn havas intereson dauxrigi ilian uzon,
ecx se ilia propra lando mem uzas aliajn lingvojn. Kelkfoje ilia dungado multe
dependas de ilia kapablo uzi tiujn naciajn lingvojn de la pli potencaj landoj. Dum
neniu tergloba instanco ekzistas por trakti la demandon, kiu lingva politiko
estas plej bona finfine por la tergloba komunumo, ni povas anticipi, ke
inter-naciaj organizajxoj dauxrigos sian politikon rajtigi la uzon de la lingvoj
de la plej potencaj nacioj-sxtatoj. Plue, cxar la uzo de unusola lingvo funkcias
multe pli efike ol ecx du aux tri lingvoj, ni povas anticipi, ke interne de
inter-naciaj organizajxoj, la angla pli kaj pli igxos la elektita lingvo. Cxi
tiu impeto de la angla signifas, ke gxi iomgrade igxos la lingvo de la monda
komunumo ecx ekster cxi tiuj inter-naciaj organizajxoj. Kelkaj el la pli
influhavaj landaj registaroj kies lingvo estas alia ol la angla ankoraux penas
antauxenigi sian nacian lingvon por uzo en inter-naciaj organizajxoj, sed tia
"mult-lingva" politiko ne povos finfine sukcesi. La multe pli granda
efikeco de la uzo de unusola lingvo plus la rapide kreskanta uzo de la angla ne
permesos tion. La sola realisma alternativo al la akcepto de la angla kiel la
monda lingvo estas la adopto de neuxtrala helplingvo kiel la tergloba lingvo.
Bedauxrinde ju pli longe la neanglaparolantaj landoj prokrastos la konsideron
kaj efektivigadon de cxi tiu ebleco, des malpli la sxanco, ke oni povos
efektivigi gxin.[7] Ni
devas denove emfazi, ke inter-naciismo ne estas la sama kiel terglobismo.
Inter-naciaj organizajxoj kreis situacion kie unu nacia lingvo, kiu estas la
denaska lingvo de malpli ol ses elcentoj de la monda logxantaro[8], estas la
cxefa lingvo por inter-nacia komunikado. Laux tergloba vidpunkto tio estas
maljusta. Inter-naciaj organizajxoj kreis ankaux situacion kie unu landa
registaro, kiu entenas malpli ol kvin elcentojn de la monda logxantaro, estas la
reganta potenco en la mondo. Laux tergloba vidpunkto ankaux tio estas maljusta.
Ni devas uzi cxiun influon, kiun ni havas, por persvadi niajn landajn
registarojn adopti pli tergloban vidpunkton kiam ili vocxdonas en inter-naciaj
organizajxoj, aparte rilate al la mondlingva demando. Cxiuj
devus konstati kiom grava estas la decido pri monda lingvo. La homaro nun
elektas la fundamentan lingvon, kiu iom post iom evoluos en la lingvon por la
tutmonda komunumo dum la cetero de la tempo. Konsidere la diversajn specojn de
skribataj kaj registrataj informoj, kiujn ni nun havas, oni multe pli malfacile
efektivigos lingvan sxangxon en la estonteco ol en la pasinteco. Sendube kelkaj
sxangxoj en la estonta monda lingvo okazos. Oni kompreneble aldonos novajn
vortojn kaj adoptos novajn esprimmanierojn, sed oni ne facile povos modifi la
centran kernon de iu ekzistanta lingvo. Tamen tio estas precize la loko kie
okazas la plej grandaj neregulajxoj en la naciaj lingvoj kiel la angla. 5.
Eduki la Novan Generacion Do
kiel oni devus eduki la novan generacion? Kio estas la situacio por individuoj
en la nuntempa monda komunumo? Infanoj kaj gejunuloj komencas hejme lerni sian
etnan lingvon, kiu igxas grava parto de ilia persona identeco. Preskaux cxiuj
devige lernos almenaux unu oficialan nacian lingvon. Kelkaj gejunuloj lernos
ankaux aliajn lingvojn. Por tiuj, kies unua lingvo estas ne la angla, la
registaro probable postulos, ke ili lernu gxin, cxar nuntempe gxi estas la
superrega lingvo en la internacia komunikado. Tamen samtempe ni devus peni
prepari niajn gelernantojn por vivi en la tergloba komunumo. Ni povas instrui
ilin vidi sin unue kiel membrojn de la tergloba Esperanta komunumo kaj nur due
kiel membrojn de nacia komunumo, en kiu ili hazarde naskigxis. Per instruado de
Esperanto ni povos helpi ilin igxi bonaj mondcivitanoj kaj komfortaj membroj en
nia evoluanta tergloba komunumo.[9] Esti
Esperantisto estas tre malsama afero ol esti parto de iu nacia komunumo. Cxiuj
naskigxis en iu nacia komunumo. Oni ne elektis naskigxi en cxi tiu aux tiu nacia
komunumo. Ni simple trovas nin en unu lando aux alia. Kiam ni direktas nian
atenton al nia nacia komunumo kaj nia deveno ni necese rigardas malantauxen al
tio, kio hazarde okazis cxe ni en la pasinteco. Tio estas io kion ni tute ne
povas sxangxi. Aliflanke, ni Esperantistoj rigardas antauxen al tio, kio devus
okazi kaj al tio, kion ni povas helpi okazigi kaj nun kaj en la estonteco. Ni
konscie elektis igxi kaj dauxre elektas resti parto de nia jam ekzistanta
evoluanta Esperanta tergloba komunumo. Ni intence kreas nian identecon. Gxi,
male al la nacia identeco, ne estas io ekster nia rego. Ni kaj niaj gelernantoj
jam estas membroj de disvolvigxanta progresema tergloba komunumo. Se aliuloj
elektus ne aligxi al nia felicxa bonintenca komunumo, ili estas la malgajnantoj. NOTOJ [1] Unu tre leginda anglalingva superrigardo de la grandaj sxangxoj
en la homara situacio estas Kenneth E. Boulding, THE MEANING OF THE TWENTIETH
CENTURY [LA SIGNIFO DE LA DUDEKA JARCENTO] (Novjorko: Harper & Row, 1964).
Vidu aparte la unuan cxapitron. [2] Vidu K. Boulding, THE MEANING OF THE TWENTIETH CENTURY [LA
SIGNIFO DE LA DUDEKA JARCENTO], cxapitroj 2 kaj 3. [3] Vidu Hilary French, "Coping with Ecological
Globalization" ["Trakti kun Ekologia Tutmondigxo"] en Lester R.
Brown, Christopher Flavin, Hilary French, kaj aliuloj, (red.), STATE OF THE
WORLD 2000 [STATO DE LA MONDO 2000] (New York NY: W.W. Norton & Company,
2000), pagxo 202. [4] Inter la multaj libroj lastatempe eldonitaj pri cxi tiu temo,
mi citu nur du. Unu estas PLANETHOOD [PLANEDECO] de Benjamin B. Ferencz kaj Ken
Keyes, Jr. (Coos Bay, Oregon 97420: Loveline Books, 1991). La alia estas WORLD
CITIZENSHIP AND GOVERNMENT: COSMOPOLITAN IDEAS IN THE HISTORY OF WESTERN
POLITICAL THOUGHT [MONDA CIVITANECO KAJ REGISTARO: KOSMOPOLITAJ IDEOJ EN LA
HISTORIO DE OKCIDENTA POLITIKA PENSO] de Derek Heater (Hampshire, England RG21
6XS: Macmillan, 1996). [5] Vidu Richard Selten (red.), LA KOSTOJ DE LA EºROPA LINGVA
(NE)KOMINIKADO (Rome: "EspERAnto Radikala Asocio, 1997). Cxi tiu libro
estas havebla ankaux en la itala kaj la angla lingvoj. [6] Pli kompletan deklaron pri cxi tiuj idealoj oni povas trovi en
"La Manifesto de Prago" adoptita cxe la 81a Universala Kongreso of
Esperanto en Prago en 1996 kaj eldonita en ESPERANTO, Septembro 1996 (N-ro
1084), pagxo 146. [7] Vidu Ronald J. Glossop, "Language Policy and a Just World
Order" [Lingva Politiko kaj Justa Monda Ordo"], ALTERNATIVES, XIII
(1988), 395-409, aparte pagxo 407. [8] THE WORLD ALMANAC AND BOOK OF FACTS, 2001, pagxo 301, indikas
ke en meza 2000 estis 341 milionoj da denaskaj parolantoj de la angla en la
mondo. Sur pagxo 862 oni povas legi, ke la logxantaro de la mondo en la jaro
2000 estis 6 080 milionoj da homoj. La necesa divido informas nin, ke la
proporcio de la monda logxantaro, kies unua lingvo estas la angla, estas 5.6%.
Cxi tiu libro, ankaux en pagxo 301, informas nin, ke estas aliaj lingvoj – la
cxina, la hinda, kaj eble la hispana – kiuj havas pli da denaskaj parolantoj
ol la angla. [9] Por libro-longa historia analizo en Esperanto, kiu reflektas
opiniojn similajn al tiuj esprimataj en cxi tiu prelego, vidu Giordano Moya
Escayola, SURVOJE AL UNIVERSALA CIVILIZACIO (Barcelona: Barcelona
Esperanto-Centro, 1995). Ronald J. Glossop, <rglosso@siue.edu>,
Profesoro Emerita de Filozofiaj Studoj, Sud-Ilinojsa Universitato en
Edwardsville, Edwardsville, IL 62026, Usono
|