|
Edward
Symoens: La
propedeuxtika valoro de Esperanto 1
En periodo, kiam la mondo vaste malfermigxas, komunikado ne estas superflua
lukso, sed nepra neceso. Lingvolernado sin trudas al cxiam pli da homoj, sed
gxis nun la rezultoj de tiu instruado, laux plej diversaj enketoj kaj atestoj,
tute ne estas evidenta nek kontentiga. Kial ne iri tute novan vojon, ecx se tiu
sxajnas al multaj homoj nekutima, ecx revolucia? Ni
bezonas lingvo-paradigmon, lingvo-modelon, kiu konsistigas enkondukon lauxgradan
al cxiuj esencaj gramatikaj, morfologiaj kaj semantikaj elementoj, al cxiuj t.n.
„universalia”, „esentialia” (latinaj vortoj por universalaj trajtoj,
ecoj, karakterizajxoj; la esencaj ecoj, elementoj) uzeblaj en plej multaj
lingvoj. Gxis
antaux nelonge, oni konsideris la latinan - prave - kiel enkondukon al precipe
la modernaj latinidaj lingvoj kaj al universala pensmaniero. Pro diversaj ecoj,
gxi helpas la gelernantojn kompari, dedukti, analizi, rezoni kaj liberigxi el la
pensmaniero de la gepatra lingvo. Bedauxrinde,
la latina estas tre malfacila lingvo, regebla nur de limigita grupo de intelekte
plentalentaj kaj motivitaj lernejanoj, kaj gxi ne alportas solvon al la praktika
komunika problemo. Pro tio kaj eble pro aliaj motivoj, gxi multlande malaperis
el la instruprogramoj, aux gxia instruado estis reduktita al nur kelkaj horoj
semajne, kiuj tute ne suficxas por ke gxi ludu sian antauxan edukan rolon. La
tuja lernado de modernaj lingvoj anstatauxas, sen alia preparo, tiun de la
latina. 2
Ni do bezonas alian paradigmo-lingvon, kiu kombinas la edukajn ecojn de la
latina kun la postuloj de la moderna socio, kiu pro sia simpleco kaj relativa
facileco (i.a. la foresto de senutilaj gramatikaj esceptoj) estu alirebla ankaux
al malpli talentaj lernejanoj kaj aldone posedu la saman esprimkapablon kiel
aliaj lingvoj. Tia
lingvo ekzistas: la internacia lingvo Esperanto, kiu dum sia pli ol centjara
ekzisto plene maturigxis en la sino de internacia diaspora komunumo kaj laux
natura, socia vojo evoluis de lingvoprojekto al auxtonome funkcianta, vivanta
kaj evoluanta lingvo, instrumento de supranacia komunumo. Ofte
gxi estas nomita „la moderna latina”, aux la „demokrata latina” kun
referenco al la duobla rolo kiun dum multaj jarcentoj ludis la latina lingvo
kiel neuxtrala translima „lingua franca” kaj KIEL ENKONDUKO AL LA LERNADO DE
ALIAJ LINGVOJ. („Demokrata” kompreneble ne aludas pri la tavolo de
intelektuloj, kiuj dum kelkaj jarcentoj uzis la latinan, sed pri la ebleco por
pli largxaj homgrupoj lerni kaj regi Esperanton nuntempe, laux niaj demokrataj
konceptoj). 3
La fakto ke antauxa lernado de Esperanto plifaciligas la postan lernadon de
aliaj lingvoj, kiel faris la lernado de la latina, konsistigas la
propedeuxtikan, t.e. la preparan, inican, enkondukan valoron de la Internacia
Lingvo por poste elekti kaj lerni pli facile aliajn lingvojn. Jam
de multaj jardekoj instruistoj intuicie malkovris cxi tiun kvaliton kaj
diversloke kaj diversmaniere organizigxis eksperimentoj por science pruvi tion. Esperanto
estas „travidebla” lingvo, kvazaux rentgeno-foto, en kiu cxiuj konsis-tigaj
kategorioj, elementoj videblas, konkretigxas: la tempo de la verboj, la
gramatikaj kategorioj, la rilatoj inter la vortoj, la funkcioj en la frazo. Tiu
„travidebleco” ne ekzistas en etnaj lingvoj, almenaux en la plej multaj. La
infano pere de Esperanto do senpene lernas kio estas substantivo, adjektivo,
adverbo, preterito, ktp., cxar gxi vidas ilin dank' al la karakterizaj kaj
senesceptaj finajxoj. Kiam la nocioj „substantivo”, „adjektivo” k.a.
estos klare gravuritaj en la memoro kaj komplete asimilitaj, la lernanto pli
facile povos ilin uzi en aliaj cirkonstancoj, en la studo de aliaj lingvoj, ecx
de la gepatra lingvo. Dank'
al la tekniko de kunmetado kaj derivado, kiujn la gelernantoj povas kaj devas
grandskale apliki en Esperanto, ili eklernas malkovri semantikajn rilatojn inter
la vortoj, ecx se en la propra gepatra lingvo neniu simila rilato ekzistas; ili
do akiras pli intiman komprenon pri la vortfarado kaj la vortsignifo. En multaj
lingvoj la sama tekniko ekzistas, sed gxi preskaux cxiam estas kasxita, ne tuj
videbla, rekonebla. Esperanto
estas bonega enkonduko ankaux en la „internacian” vortaron por la studo de
etnaj lingvoj pro la fakto ke la radikoj estas kiel eble plej internaciaj,
cxerpitaj el multaj kaj diversaj lingvogrupoj. Pro
la fakto, ke Esperanto estas lingvo kiu p e n s i g a s, gxia studado
disvolvigas aliajn, pli gxeneralajn kapablojn: la kapablon observi, pripensi,
rezoni, kompari, analizi, kunmeti, indukti, dedukti... Cxi tiuj rapide
disvolvigx-antaj kapabloj utilas ankaux dum lernado de aliaj lingvoj; ili do
estas trans-portataj ankaux al novaj lernsituacioj. 4
Ni tamen ne troigu! La propedeuxtika signifo de Esperanto estas reala, sed
ligita al la kompetenteco de la instruistoj, la kvalito de la uzitaj metodoj kaj
lerniloj, kaj precipe la pozitiva sinteno kaj diligenteco de la gelernantoj mem
kaj ilia motivado, lernvolo. Kia ajn estu la relativa facileco kaj la efektiva
propedeuxtika valoro de Esperanto, temas pri kompleta lingvo, kiun oni povas
komplete asimili kaj plene regi NUR per serioza studado, ekzercado kaj uzado. Rimarko: Kiu interesigxas pri cxi tiu temo, trovas pli da
informoj, i.a. bibliografion de 157 titoloj en la verko: Edward Symoens: Al nova lingvopolitiko: la propedeuxtika valoro de
Esperanto. Eldonita cxe Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1992., aux
en la franca versio: Apprendre des langues
étrangčres. Nouvelle approche ŕ la valeur propédeutique de 1' espéranto.
Eldonita cxe Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1994 Edward
Symoens
|