Proverbante
Hejmen ] Supren ]

 

Proverbante
Barcsay Zsuzsa forpasis
Lerni kaj instrui
Interkulturo en YU
El la landoj 00/4
Notlibro 00/4

Mauxro La Torre:

Proverbante, ... oni lernas 

Nin instruas eraro, kiun faras najbaro

1. Enkonduko

Cxu proverboj ankoraux uzatas kaj utilas? Cxu proverboj ankoraux helpas instruadon? Kion oni povas lerni el proverboj?

Proverbo estas sperto, proverbo estas averto

En la nuntempaj kulturoj la proverboj konsistigas literaturan gxenron relative malmodan. En multaj landoj (cxu en cxiuj?) videble la proverbo-kono de la homoj malpliigxas de generacio al generacio. Sed ankaux pro tio ili meritas apartan atenton, simile kiel oni emas protekti malaperriskajn bestojn kaj plantojn.

Cetere, en la transformigxo de socioj el kampara stadio al industria kaj postindustria, cxu la iaman lokon de proverboj ne prenas la komercaj sloganoj kaj la entreprenaj devizoj? Cxu do la cxiutaga refreneca ripetajxo de populara televida aktoro, cxu la devizo regule reproponata de partiestro aux de ideologia influulo, cxu la slogano sxose-rande legadata en reklam-afisxegoj ne estas modernaj versioj de iamaj proverbecaj dirajxoj? [Surbilde: parto de pentrajxo de Pieter Bruegel, "Nederlandaj proverboj", 1559 – la originalo entenas pli ol 100 proverbojn.

                Se placxus al vi esti regalata kiel Regxo... (Austrian Airlines, 1992)

Flugu pli proksimen al la vera Finnlando (Finnair, 1995)

Nacia lingvo en hejma rondo - Esperanto en tuta mondo

Por kulturo de paco kaj senperforto

Esperanto, la dua lingvo por cxiu

Simpla, facila, belsona, ......

2. Difino

La respondoj memkompreneble dependas de tio, kion ni vere celas per la vorto proverbo. Klara, malimplica difino de tiu termino estas defio ecx por plej famaj proverbistoj (1). Tamen ni povas provi jene listigi almenaux iujn ecojn plimalpli tipajn de la proverboj.

a) Proverboj estas fiksitaj dirajxoj, kies frazeroj kutime ne estas anstatauxigeblaj per aliaj formoj. Se oni en ili sxangxas vorton aux vorteron, la rezulta frazo gxenerale ne estas alia proverbo. Tial proverboj parencas je aliaj klisxaj dirajxoj, kiaj la sentencoj, la devizoj, la frapfrazoj, la aforismoj, la t.n. “idiomajxoj”.

                Libereco, egaleco, frateco

                Unu homaro, unu lingvo

                Negoco estas negoco (Seneko)

La praktiko, kiu instruas kaj amuzas

                Poltroneco estas scii, kion mi faru, kaj ne fari tion (Konfuceo)

b) Proverboj parencas ankaux je la auxtoraj citajxoj. Fakte en la parolo oni kvazaux “eliras” el sia dira rolo, por mencii aliulan (onian) diron, iam ecx sxangxante sian paroltonon, kiel oni kutimas en citoj.

Onidire infanoj, frenezuloj kaj filozofoj diras la veron: Tial la infanojn oni batas, la frenezulojn oni enfermas en institutojn kaj la filozofojn oni ne komprenas. (Paganini)

c) Tamen, dum citajxoj kaj aforismoj havas plimalpli konatan patrecon, la proverbojn oni konsideras “verkitaj fare de la popolo”. Memkompreneble cxiu proverba frazo iam kaj ie devis esti naskata de iu, sed tiu auxtoro estas ne plu konata.

                La loto estas jxetita (Cezaro)

                Unu hirundo ne faras printempon (Aristotelo?)

                Instruante, ni lernas (Seneko)

                Proletoj de cxiuj landoj, unuigxu (Marks/Engels)

                Komenco bona, laboro duona (–)

cx) Enhave la proverboj plej ofte esprimas verajxojn “gxenerale” akceptatajn en iu kultura komunumo. Pri tiu aspekto ili similas la sentencojn kaj la aforismojn.

                Laux mateno oni jugxas la tagon

                Du militas, tria profitas

                Plibono estas malamiko de bono

                Sana menso en sana korpo (Sokrato)

d) Sed dum sentencoj kaj aforismoj rekte esprimas sian signifon, la proverboj oblikve atingas sian celon per metaforoj. Alimaniere dirate, la situacion rekte esprimatan de la vortoj mem de la proverba frazo ni devas reinterpreti figure sur alia signif-ebeno.

                Cxiun auxdu, mem decidu                                 rekte

                Neniam prokrastu gxis morgaux tion,

                kion vi povas fari postmorgaux (Twain)         rekte

                La ludo kandelon ne valoras                            oblikve  

                Kiam la kato promenas, la musoj festenas     oblikve

e) Figureco estas tipa de ankaux aliaj literaturaj gxenroj: ni pensu ekzemple pri la fabloj.

                Cikado kaj formiko

                Vulpo kaj vinberoj

                Lupo kaj sxafido 

Tamen, kontraste je fabloj, proverboj estas treege koncizaj. Ili konsistas maksimume el dupropozicia frazo; ofte ili estas ecx pli mallongaj, rezignante je sintakse gravaj vortoj kiel la cxefverbo(j).

                Hundo bojas, pasanto vojas

                Kia la patro, tia la filo

Tempo estas mono

                Mano manon lavas

                Cxio havas finon

                Al cxiu la sia

                Hunda vivo

                Lupe malsati

f) Fine – sed ne malplej grave – la proverboj emas prezentigxi per poemeca formo, kun ritmo kaj ofte kun rimo. Cxi tiu eco evidente helpas placxon kaj parkeradon.

                Belaj rakontoj el trans la montoj

                Neniu estas profeto en sia urbeto

                Nuda kaj kruda, sen grosxo en posxo

                Ne prenis pastro la donon, rekasxu sako la monon.

Aldoneblus aliaj konsideroj, precipe pri la sociklasa popoleco de la uzado – Venas proverbo el popola la cerbo – kaj pri la ofta spriteco de la retorika figuro; sed suspekteble temas pri ecoj malpli esencaj kaj gxeneralaj, kaj krome malpli objektive takseblaj.

                Fliku truon dum gxi estas eta

                Se vi faros vin sxafo, la lupoj vin mangxos

                Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto

                Kie diablo ne povas, tien virinon li sxovas

Kiel ni vidis, cxiu el la supre menciitaj ecoj ne estas tipa de proverboj, sed gxi povas aparteni je aliaj specoj de dirajxoj. Tamen la kunajxo de la diritaj ecoj versxajne karakterizas la specon de ni konsiderata. Alivorte, kvankam ofte oni hezitas atribui iun frazon je iu dirajxo-speco aux je alia, nur proverboj kontentigas samtempe cxiujn tiujn ecojn:

                forma fikseco,

                citeco,

                senauxtoreco,

                akcepteco,

                figureco,

                koncizeco,

                poemeco.                               

3. Socia kaj eduka rolo

Cxiam la proverboj kondensigis la sciojn en formoj facile memoreblaj kaj transdoneblaj. Similan rolon ludas nun la frapfrazoj kaj sloganoj, kvankam cxi-lastaj estas intence kaj industrie planitaj, ekspluatante ankaux psikosciencajn kaj sociologiajn rimedojn.

Jam ekde la antikveco sentencoj kaj proverboj estis grava parto de instruado, aux almenaux ili estis maniero por longe memori la instruojn, iel ajn ricevitajn.

Iam ecx sciencajn principojn oni lernis sentenco-forme.

Proverbo estas restajxo de prafilozofio, konservigxinta inter multaj ruinoj pro sia mallongeco kaj oportuneco (Aristotelo)

                Via nutrajxo estos via kuracilo (Hipokrato)

Ekstremaj malbonoj, ekstremaj rimedoj (Hipokrato)

Por ke lingvo estu tutmonda, ne suficxas nomi gxin tia (Zamenhof)

Ankoraux en renesancaj lernejoj oni abunde lernadis latinlingvajn tradiciajn dirajxojn. Kaj, konsiderante, ke tiam la latina ne estis la gepatra lingvo de la lernantoj, oni povas facile imagi kiel tiuj parkeraj dirajxoj vole-nevole rolis ankaux kiel modelaj frazoj pri la lernata lingvo (2).

                Mano pekis, dorso pagas                  [O AS, O AS]

                Ofta festo, malplena kesto                               [A O, A O]

                Barbo potenca, sed kapo sensenca                               [O A, sed O A]

                Dirite, farite                          [E, E]

                For de l’okuloj, for de la koro

                Bovidon ni atendis, infanon dio sendis

                Edzigu filon kiam vi volas, edzinigu filinon kiam vi povas

Tial el la kleriga vidpunkto oni povas distingi du gravajn valorojn de proverbo-lernado:

                1) la eduka, t.e. la transdonado de kulturaj tradiciaj principoj;

                2) la lingvoinstrua, t.e. la alproprigo de lingvaj modeloj.

La duan valoron bone konas ankaux pluraj auxtoroj de Esperantaj lernolibroj, kiuj lauxdinde farcxis siajn lecionojn per Zamenhofaj proverboj (3). Tiel oni povas atingi samtempe du celojn: lernigi ekzemplajn frazmodelojn kaj liveri facile memoreblajn literatur-erojn.

Aliflanke neeuxropaj legantoj povus prave kontrauxdiri, ke la Zamenhofa internacieco estas tiu tipa de la deknauxa jarcento (4), spegulita tra la lingvoj rusa, pola, germana kaj franca, kaj revestita per dignaj Esperantaj vestoj, kio nun al ni aspektas unuflanka, ne tutmonda. Kredeble, se la du Zamenhofoj replanus sian kolekton nun, komence de la tria jarmilo, ili ne limigxus je la lingvoj kaj kulturoj cxirkaux Varsovio.

Fakte nun, kiam pasis preskaux unu jarcento de la unua eldono (1905a) estus bela defio por niaj  “tutmondemaj” verkistoj realigi ampleksigon de la Zamenhofa Proverbaro per ekzemplaj aldonajxoj el la ceteraj kontinentoj. Cxu komenci kompili ian Afrikan Aldonon al la Zamenhofa Esperanta Proverbaro, Azia Aldono al la Z.P., Mezorienta Proverbaro Esperantigita, ktp.

 

4. Interkultura komparado

Ofte okazas inter du malsamlandaj interparolantoj (A kaj B) ke la alparolanto A provas uzi iun sian proverbon, demandante la auxskultanton B, cxu li komprenas gxin, cxu li havas ion similan en sia lingvo, aux kiel oni esprimus la samon cxe li. La rezultoj povas esti diversaj, laux la kulturoj de la du interparolantoj kaj laux la konsiderata proverbo.

Povas okazi ke:

1. La auxskultanto B bone komprenas la proverbon, cxar en lia lingvo oni diras “same” (t.e. en la lingvo de B ekzistas proverbo, kiu estas la lauxvorta traduko de la proverbo en la lingvo de A).

2. La auxskultanto B ne trovas en sia lingvo proverbon, kiu estas lauxvorta traduko de la proverbo de A, sed post ioma cerbumo li trovas alian proverbon, kiu esprimas “la samon” per figuro iom alia (ekvivalento).

3. La auxskultanto B ne trovas en sia lingvo proverbon, kiu havas la saman valoron de tiu de A.

Versxajne cxiu el vi spertis similajn okazojn kaj estus interese kolekti tiajn. Ecx bele indus arangxi plurkulturan eksperimentan enketon pri tio.

Se ni interesigxas precipe pri la kulturaj diferencoj, la komparo povas okazi per iu ajn ponta lingvo, ekzemple per la Internacia Lingvo.

Supozeble se la homoj A kaj B apartenas al tre proksimaj kulturoj (kiel la itala kaj la hispana, la cxehxa kaj la pola), ripetante la saman “eksperimenton” kun  diversaj proverboj, imageble oni trovos multajn kazojn “1", kelkajn “2" kaj malmultajn “3". Inverse, se la kulturoj estas tre malsimilaj, kiel la franca kaj la japana, apenaux trovigxos kazoj je tipo “1", kaj versxajne ecx ne multos la tipo “2", dum abundos la kazoj 3-a-tipaj.

Evidentas do, ke tia komparado konsistigas fekundan grundon por malkovri la kulturajn diferencojn je pluraj niveloj: kion la homoj pensas pri iuj aspektoj de la vivo, per kiuj bestoj aux ajxoj ili simboligas la homajn (mal)virtojn kaj ecojn, kiel ili strukturigas la metaforojn, ktp.

Tial en nia diskutejo E-INS (“Esperanto-Instruado”)(5) antaux kelkaj monatoj ekestis la ideo kunlaborigi pri tiu temo kelkajn lernejajn klasojn de Projekto Interkulturo.

La ideo estis fokusigata kaj iom priplanata okaze de la pasintjulia Internacia Seminario “Interkulturo”, kiu okazis en Cxacxako (Jugoslavio), inter la diverslandaj instruistoj tie partoprenantaj.

Ni vidu pri kio temas, unue esenc-resume (par. 5), kaj poste detale (par. 6).

 

5. La gxeneralaj trajtoj de subprojekto PROVERBEJO

5.1 La “ludon” povas partopreni klasoj aux lernanto-grupoj. Ju pli da landoj partoprenos, des pli bone por la rezultoj. Kvankam la “ludo” estas elpensita por lernejanoj, versxajne allaseblas “serioz-intencaj” unuopuloj (ekzemple senklasaj instruistoj), kiuj akceptas la ludregulojn.

5.2 La praludiloj estas la diverslingvaj proverboj, sed la peranta labora lingvo estas Esperanto.

Por unuopa grupo A:

5.3 Partoprenanta klaso (aux grupo) komencu kolekti proverbojn de sia kulturo, prefere el vivaj fontoj (ekz-e de la geavoj); manke de tio oni cxerpu el sia memoro, el skribaj verkoj, ktp.

5.4 Prefere oni ne tro diskutu pri la difino de proverbo, sed elektu kriteriojn (ecx elastajn) laux kiu kolekti proverbojn.

5.5 Oni klopodu iel klasigi la kolektitajn proverbojn ecx plurmaniere (laux menciajxoj, laux celo, laux strukturo, ...).

5.6 Cele de komparo kun alilingvanoj, oni lauxvorte traduku sian proverbkolekton en la Internacian Lingvon, aldonante – se necese – lauxsencan tradukon kaj klarigojn pri fonaj konoj por kompreno.

5.7 Surbaze de tauxge elektita areto el la Esperanta Proverbaro la klaso provu trovi sialingvajn ekvivalentojn, se ili ekzistas. Eble ili trovos plurajn, sed kun diversa proksimeco.

5.8 Por la propra proverbkolekto (tiu menciita en 5.3 - 5.7), oni provu trovi ekvivalentojn en la Zamenhofa Proverbaro. Kompreneble por cxiu proverbo oni menciu, cxu la trovita ekvivalento estas lauxvorta traduko, similvorta traduko, alia metaforo, ktp.

Por duopo da klasoj A kaj B:

5.9 Cxiu klaso ordigas en tabelon sian proverbkolekton kun originaloj, lauxvortaj tradukoj, eventualaj kulturaj klarigoj, eventualaj ekvivalentoj en Esperanta Proverbaro (aux alia literatura fonto).

La du klasoj intersxangxas siajn tabelojn.

5.10 Cxiu klaso lauxeble klopodas kompletigi la tabelon ricevitan de la partnera klaso, sercxante sialingvajn ekvivalentojn, se ili iel ekzistas.

La klasoj reintersxangxas la rezultojn.

5.11 Se tio interesas kaj placxas, kromaj “matcxoj” (5.9 - 5.10) povas esti ludataj per aliaj proverbkolektoj.

5.12 La tiel kompletigitaj tabeloj estas sendataj al la kunordiga centro (la Kvazauxlernejo).

Por la tuta ludantaro kaj por la “publiko”:

5.13 En la Kvazauxa Lernejo Tibor Sekelj, kiu estas la interreta projekcio de Interkulturo-Projekto, oni konstruas apartan ejon, nomata PROVERBEJO. 

Tie oni prezentas la ludregulojn kaj aliajn utilajn informojn, ekzemple indikojn por trovo de PROVERBAROJ paperaj kaj komputilretaj.

5.14 En la Proverbejo oni aperigas cxiujn alvenantajn rezultojn, t.e. la kompar-tabelojn, kaj eventualajn aliajn materialojn.

5.15 Oni konstruas plurlingvan datumaron, nutrata iom post iom per la alvenantaj kompartabeloj. Pli precize temos pri datumbazo (rikordaro), en kies rikordoj (datumeroj) lokigxos proverboj kun diverskulturaj ekvivalentoj en Esperantlingva prezento.

 

6. Didaktika skiza laborplano  

Oni supozas ke la lernantoj almenaux intucie iom scias kio estas proverbo. Se komence ili ne bone distingas inter strikta proverbo kaj parencaj proverbecaj formoj, ne gravas, ili komprenos poste. Se ili tute ne scias, versxajne suficxas montri al ili kelkajn ekzemplojn plej konatajn ...

                                              

6.1. PROVERBA KOLEKTADO

La infanoj kolektas proverbojn auxdatajn en ilia medio. Prefera informfonto estas la geavoj, la vilagxaj maljunuloj, izolitaj kamparanoj aux pasxtistoj, ktp.

Povas esti ke la informonto - en malvarma situacio - ne tuj memoras la gxustajn dirajxojn. Tial por instigi lin/sxin oni pretigu ian enketan skemon: “kion vi diras pri ... avaruloj, pri vetero, pri malsagxaj kaj malprudentaj gejunuloj”, ktp. ...

La infanoj skribu la auxditajn proverbojn kaj tradiciajn dirajxojn, kaj poste kune klopodu iel ordigi kaj klasigi ilin, eventuale diskutante pri la plej oportunaj kriterioj.

Manke (aux malsuficxe) de lokaj “sagxuloj”, la lernantoj povas helpi sin per tauxgaj libroj: frazaroj, vortaroj, enciklopedioj, ktp.

 

6.2. LAUXTEMA KLASIGO

Oni disponas je listo de 20 proverboj en sia propra (aux bone konata) lingvo. Ofte la plej bona lingvo estas la loka (aux geava) dialekto. Prefere en la listoj trovigxu diroj diverstemaj kaj diversspecaj. La tasko estas klasigi la proverbojn (kaj eventuale similajxojn) laux temo kaj celo (ek-e: mono, sano, felicxo, naskigxo/morto, geedzeco, amikeco, laboro, religiemo, ktp.)

Versxajne malkovrigxos la distingo inter suprajxa temo (ekz-e oni parolas pri kato kaj muso), kaj esence celata temo (kion oni volas reale esprimi per tia diro: homaj virtoj, potenco-rilatoj, realo/sxajno, agmanieroj, ktp.)

                Kia la abato, tia la monahxo

 

6.3. RETORIKAJ ASPEKTOJ

Iuj proverboj (cxu pli gxuste “sentencoj”?) esprimigxas rekte kaj eventuale abstrakte:

                Tuso kaj amo ne estas kasxeblaj

                Sxajno trompas.

Aliaj esprimigxas per iaj tipaj figuroj:

                En put’ la rano ne scias pri la oceano

                Tajloro krimis, botisto pendas

Oni povas kompari la proverbajn formojn, selekti la figurajn dirojn, kaj klasigi la figur-specojn (metaforoj, analogioj, ......)

Tio plej bone funkcias, se oni trovas grupon da dirajxoj pri sama temo aux en sama temaro, kie cxiu grupano malsamas gxuste pro la literatura formo.

Memkompreneble cxi tiu estas agado por pli agxaj kaj motivitaj lernantoj ......

 

6.4. LAUXVORTA TRADUKO

Ni imagu ke la klaso jam kolektis liston da proverboj plimalpli tipaj de sia kulturo, kaj intencas iel konigi ilin al samagxuloj de alia lando kun alia lingvo. Kion fari?

Rekte traduki siajn dirajxojn en la lingvon de la aliuloj, ecx se oni iom konas gxin, estas malfacila tasko! Ni provu uzi la internacian lingvon Esperanto, kiel ponton, kiel pivoton.

La klasanoj tradukas cxiun elektitan proverbon, lauxvorte en Esperanton.

Se necesas, ili aparte aldonas klarigon pri kulturaj aspektoj, ne mem-evidentaj.

Se, ekz-e, mi tradukas lauxvorte italan proverbon tiel:

   Tiom da fojoj la katino iras al la lardo, gxis kiam gxi tie lasas sian piedeton.

Tio estas klara nur por homoj, kiuj kutimas havi hejme katojn kaj kaptilojn kun lardo, kiuj kaptas la “manon” de la lardoprenanto.

Konvenas fari tian laboron kaj pri proverboj supozeble internacie konataj, kaj pri aliaj pli loke karakterizaj, kiuj estas malfacile kompreneblaj de ali-kulturanoj.

(Pensu ekzemple pri azianoj aux afrikanoj.)

 

6.5. SERCxADO DE EKVIVALENTOJ EN SIA LINGVO (de alikulturaj proverboj)

La instruisto proponu areton da esperantaj proverboj (ekz-e el la Zamenhofa Proverbaro), prefere pri iu difinita temo (ekz. AMIKECO/MALAMIKECO).

La lernantoj legu tiujn proverbojn, komprenu ilin lauxvorte, interpretu ilin lauxcele;

se eblas, trovu ekvivalenton en sia lingvo.

Du militas - tria profitas.

Melki virkapron.

Gasto kiel fisxo baldaux farigxos malfresxa.

Rusto mangxas feron, kaj zorgo la homon.

Se brulas nenio, fumo ne iras.

Nedeviga aldona ago: ni trovis ekvivalenton, sed kiuspeca estas la ekvivalento?

(lauxvorta traduko, paralela esprimajxo samcela, similcela dirajxo, ktp.)

 

6.6. SERCxADO DE EKVIVALENTOJ EN LA CELLINGVO (por siaj proverboj)

Por proponita proverb-kolekto (eble tiu konstruita de la klasanoj mem en agado (6.1) aux tiu lauxvorte tradukita en (6.4)) la klasanoj sercxu internaciajn ekvivalentojn en la ESPERANTA PROVERBARO.

Tia laboro realigxas iom diverse, laux la formo kaj materieco de la E-a Proverbaro, je kiu oni disponas: papera/elektrona; kiel ordigita, kun kiaj sercx-rimedoj, ktp.

 

6.7. KLAS-DUOPA PROVERB-INTERSxANÏO

Du diverslingvaj klasoj (A, B) parigxis.

Cxiu klaso el la paro agas jene.

7a.  gxi kolektas almenaux 10 proverbojn de sia kulturo;

7b.  gxi tradukas la proverbojn lauxvorte al Esperanto;

7c.  gxi sercxas eventualajn ekvivalentojn en la Esperanta Proverbaro;

7cx.  se necese, gxi aldonas kulturajn klarigojn;

7d.  per la dirita materialo kompilas tabelon jenan:

N-ro

ORIGINALA PROVERBO

(nacilingva formo)

LAUXVORTA TRADUKO

(en Esperanto)

eventuala

LAUXSENCA TRADUKO

(en Esperanto)

eventuala

KULTURA KLARIGO

ESPERANTA PROVERBARO

(internacia ekvivalento)

1

 

 

 

 

 

2

 

 

 

 

 

...

 

 

 

 

 

10

 

 

 

 

 

 

7e.  La du klasoj intersxangxas la respektivajn tabelojn.

7f.  Klaso A, ricevinte la proverban tabelon de B, klopodas trovi A-lingvajn ekvivalentojn por tiu B-landaj proverboj;

7g.  Ïi metas la trovitajn ekvivalentojn (lauxvorte tradukitaj Esperanten) en nova kompara tabelo:

N-ro

LAUXVORTA TRADUKO

de A-proverbo

ESPERANTA PROVERBARO

(internacia ekvivalento)

LAUXVORTA TRADUKO

 de B-proverbo

1

 

 

 

2

 

 

 

...

 

 

 

10

 

 

 

 

7gx.  Fine la du klasoj reintersxangxas la novajn tabelojn tiel kompletigitaj;

7h.  Memkompreneble ili sendas kopion al la internacia KVAZAUXLERNEJO Tibor Sekelj, kiu publikigas cxiujn ricevitajn kopiojn.

 

 

6.8. MULTLINGVA KOMPARADO (multkultura) 

Per la tabeloj kolektitaj el la diversaj landoj en la Kvazauxlernejo Tibor Sekelj oni konstruas iom post iom grandan proverban datumaron, kiu havos la jenan aspekton (imageble en tiu tabelego restos multaj “truoj” – kaj en la ESP-a vertikalo, kaj en la etnaj vertikaloj):

N-ro

ESP

SRB

RUM

EVE

JAP

FIN

BRA

ITA

...

1

 

 

 

 

 

 

 

 

 

2

 

 

 

 

 

 

 

 

 

3

 

 

 

 

 

 

 

 

 

...

 

 

 

 

 

 

 

 

 

...

 

 

 

 

 

 

 

 

 

1000

 

 

 

 

 

 

 

 

Bela ludo estos klopodi sxtopi kelkajn truojn. Je tia ludo ni povos inviti ankaux eksterajn ... beletremulojn.

 

6.9  LUDO

Iu mimas per gestoj proverbon, la ceteraj devas diveni.

La diveninto mimos alian proverbon, ktp.

 

7. Referencoj kaj laborrimedoj

La gxenerala bibliografio pri proverboj kaj dirajxoj de la diversaj kulturoj estas praktike senfina. Cxiujare aperas centoj da novaj eseoj teoriaj kaj praktikaj (6).

Cxi tie mi menciu nur iujn Esperantlingvajn materialojn; ceterajn referencojn ni povos gastigi en la reta Kvazauxlerneja Proverbejo.

                                   

7.1 Esperantaj proverbaroj (krozeblaj TTT-pagxaroj)

bulletProverbaro Esperanta (LINDSTEDT Jouko, Helsinko) http://www.helsinki.fi/~jslindst/proverbaro.html
bulletZamenhofa Proverbaro (DÜRER Holger, Bremeno)(antauxparolo de H. Laine, 1983) http://www.pc-labor.uni-bremen.de/Esperanto/prov/prov.html
bulletProverbaro Esperanta (HIROTAKA Masaaki / YAMASAKI Motohiro, cxe MIJOSxI Cutomu) http://mylab.ike.tottori-u.ac.jp/~mijosxi/eo-/dokumentoj.html
bulletProverbaro Esperanta (PEJNO Simono) http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_prov.htm

7.2 Esperantaj proverbaroj (dosieroj elsxuteblaj el Interreto)                

bulletArkivejo de Esperanto (HIROTAKA Masaaki) http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html
bulletHistoriaj Esperanto-dokumentoj (WEICHERT Martin,Virtuala Esperanto-Biblioteko) http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/veb/doku.html
bulletEsperanta proverbaro (LUIN Franko, por Makintoþuloj)  http://www.esperanto.se/html/espro.html
bulletKonsiloj por la kursfinintoj (JEFO)  http://rafale.worldnet.net/~mjb/gerda/u/konsiloj.htm
bulletProverbaro Esperanta-Portugala (BEL, br) http://www.esperanto.org.br/arquivos.htm
bulletTekstara arkivo ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/esperanto-texts.dir/proverbo.txt.gz
bulletTekstara arkivo skynet.stack.nl/pub/esperanto/essperanto-textes.dir/

7.3 Esperantaj proverbaroj (libre eldonitaj)

bullet1910, Zamenhof L.L., Proverbaro Esperanta, Parizo, 82 p.
bullet1922 (1983), Minor, Karl, Deutsche Redensarten in Esperanto, Germana-Esperanta esprimaro laux la proverbaro esperanta de d-ro L.L. Zamenhof, Berlino 1922 (reeld. Saarbrucken 1983)
bullet1961, Zamenhof L.L., Proverbaro Esperanta, red. Rogister C., ENK. Waringhien, Stafeto
bullet1964, Zamenhof – Fernandes, Esperanta-portugala proverbaro, Amo per proverboj, Rio de Janeiro, 170 p.
bullet1974, Zamenhof, L.L., Proverbaro Esperanta, Gutenberg, 2a eld., 167 p.
bullet1976, Zamenhof, k.a. (laux), Proverbaro, Tesaloniko, Tamtama eld.
bullet1976, Zamenhof, Ludwik Lazar, Proverbaro, Goteburgo
bullet1980, Zamenhof, Marko, Proverboj de Marko Zamenhof kaj de Lazaro Zamenhof, red. Adolf Holzhaus,  Goteburgo
bullet1987?, Mitrovicx, Slobodan, Ocxi su prozor srca - Okuloj estas fenestro de l’ koro, (100 proverboj), Sxid?
bullet1991, Bourgois, Lucien, Proverbaro franca-esperanta - Esprimoj sankciitaj de l’uzado, Beauville
bullet1991?, Bourgois, Lucien, Esprimaro franca-esperanta, Beauville,
bullet1992, Tvarojxek, Eduard, Aforismoj, Esprima, Bratislavo
bullet1995 (1996), Wiersch, Hans + Wiersch, Kerstin, Parolturnaro germana – Esperanto (Internacie kompreneblaj tradukoj de  21 000 germanaj frazoj, frazeroj, sintagmoj, dirmanieroj, idiotismoj, proverboj), Leuven, Esperanto 2000, ISBN 90-71205-59-2, 414 p .
bullet1999, Röntynen, Erkki, Proverbaro – Nia Komuna Heredajxo, Oulu, 1999 (Pli ol 3700 proverboj el la tuta mondo kolektitaj kaj tradukitaj)
bullet2000, Kalcxicx, Sergije, Popolaj proverboj (el la regiono Timocxka Krajina), Zajecxaro, 2000 (enestas 657 prov.)

7.4 Eseoj en Interreto

Jxerom Vasxe, “Proverbaro de Zamenhof: vort-provizo pri korpo en komparo kun franca frazaro”

Jxerom Vasxe, “Proverbaro de Zamenhof: bestoj”

Jxerom Vasxe, “Proverbaro de Zamenhof: paralelaj frazoj” (TTT-ejo Frazeologio kaj vortstatistiko [http://fraze01.free.fr/]

7.5 Presitaj artikoloj

Ricxigota listo da interesaj esperantlingvaj eseoj pro proverboj kaj frazeologio ekaperos en la kvazauxlerneja Proverbejo.

(Venis fino de mia latino)

Rimarkoj

(1) Vidu ekz-e Taylor A., The Proverb, 1931, Cambridge, Mass.

(2) Interesan statistikan esploron pri proverbaj frazstrukturoj vidu en: Jxerom Vasxe, “Proverbaro de Zamenhof: paralelaj frazoj”, en cxi-supra bibliografio (7.4).

(3) Vidu, ekzemple:

- KOLKER Boris., Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso http//www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/UTF8/index.html

- POPOVICx Bojxidar + TRIFUNJAGICx Radmila, Udjxbenik medjunarodnog jezika esperanto u 40 lekcija, 1982, Beogrado

- GBEGLO Koffi, Prenu plu, 1995, Beauxville, SAT/Lauxte

- VAN DAMME Emile, Gramatika ABC-mempraktikilo, FEL, 1993

(4) La bazan kolekton faris Marko Fabianovicx Zamenhof (patro de Ludoviko Lazaro), naskita en 1837a

(5) Vidu en la Interreta pagxo je adreso [http://lps.uniroma3.it/eins]

(6) Vidu ekzemple la bibliografiojn aperantajn en la reta periodajxo De Proverbio [http://www.deproverbio.com/]

   

La interesatoj je kunlaborado en projekto Proverbejo bonvolu kontakti la auxtoron

Mauxro La Torre: latorre.mauro@uniroma3.it