|
Raporto
de la Estraro pri la jaro 1998 1.
Estraro Gxis
la ILEI-Konferenco en Montpellier la Estraro konsistis el D-ro Duncan Charters,
(Prezidanto), S-ro Brunetto Cassini (Vic-prezidanto), S-ino Marija Belosxevicx
(Sekretario), S-ro Bertil Andreasson (Kasisto), Prof. Zhang Danchen
(Vic-sekretario), S-roj Atilio Orellana Rojas kaj Raymond Wylleman (Membroj).
Okaze de la elektoj restis en la Estraro S-roj Andreasson (Kasisto) kaj Orellana
Rojas (Sekretario) kaj eniris S-ro Mauxro La Torre (Prezidanto), S-ro Stefan
MacGill (Vic-prezidanto), S-inoj Jennifer Bishop (Vic-sekretario), Carla De
Lorenzi (Membro) kaj S-ro Antonio Leoni de Leon (Membro). [En IPR 4/98 aperis
iliaj biografioj.] 2.
Membroj En
1998 ILEI havis 753 membrojn. Dum la Konferenco en Montpellier estis akceptitaj
du novaj sekcioj: Irana kaj Pola. Per tio la nombro de Sekcioj kreskis gxis 25.
Nova Honora Membro igxis S-ino Nora Moerbeek-Bartels, samjare forpasinta. Sekvas
resumaj raportoj nur de la Sekcioj, kiuj liveris tion gxis la pretigo de cxi tiu
dokumento: Auxstralio:
La Sekcio raportas pri sukcesaj kursoj en diversaj regionoj de la lando,
interalie en elementaj lernejoj. La projekto “Ekparoli” atingis sian
lastan fazon. La Sekcio konservis la rubrikon ‘Instruista Angulo’ en
la revuo Esperanto sub la Suda Kruco. Okazis simpozioj en la diversaj
provincoj cxe kiuj estas proponitaj kursetoj kaj la novaj ekzamenoj de AEA, je
la baza kaj meza niveloj. La Esperanto-Somerlernejo okazis por la 14-a fojo en
Ipswich januare de 1998 kun cxeesto de 50 partoprenintoj. Brazilo:
Dum
la jaro la sekcia estraro kunsidis 4-foje. La Sekcia Bulteno “Milde”
kalkulas je proksimume 100 abonantoj. Estis registritaj 2.373 gelernantoj en
diversgradaj kursoj (baza, mezgrada, supera kaj instruista). Finnlando:
ELFI raportis pri diversaj E-kursoj en la lando, krome okazis Eduka
Semajnfino en Jyväskylä en junio kun cxeesto de 14 instruantoj. Ilia
informilo, Interligilo, aperis 5-foje en la jaro. La Sekcio helpis en la
ILEI-enketo pri uzata lernomaterialo. En ekstera informado la sekcio prizorgis
prezentadon de Esperanto en la Universitato de Tampere, en Kuopio kaj Länsi-Orimattilan
Laulajat. La Sekcio kunsidis en Rauhalahti, Kuopio. Hungario:
Februare de 1998 okazis la tradiciaj Pedagogiaj Tagoj en Budapesxto. Italio:
Malgraux la momenta krizo la sekcio flegis rilatojn kun la membroj kaj planis
strategion por eliri la stagnadon. Kroatio:
Pli ol 100 perkorespondaj kaj 50 cxeestaj kursanoj partoprenis kursojn tra la
lando. Somere okazis porinfana kurso kun la cxeesto de 100 infanoj el diversaj
regionoj de Kroatio kaj Bosnio-Hercegovino. La Sekcio prizorgas la rubrikon “Eduka
angulo” en la revuo Kroata Esperantisto. La Sekcio estis
reprezentita dum la Internacia Infana Foiro. Nederlando:
En oktobro okazis la tradicia Studotago, kunlabore kun la Internacia
Esperanto-Instituto en Den Haag. La temoj estis “La rolo de la instruisto
kaj la varbado de kursanoj”, “La gxusta kono de radikoj” kaj
“Nederlandismoj kaj anglismoj”. La Sekcia Bulteno NGGE Sciigas aperis
tri fojojn en la jaro. 3.
Financoj kaj Libroservo Vidu apartajn financajn raportojn. La libroservo de ILEI pretas eniri konsenton kun elektitaj sekcioj kaj komisiitoj de ILEI pri komisia livero de siaj eldonajxoj, tiel ke multigxu la nombro de vendopunktoj. Kiu interesigxas, bv. kontakti la estraranon pri aldona agado. Post konsento, nia lauxeble liveru stokojn kadre de la UK en Berlino aux nia posta konferenco. 4.
Konferencoj La
32-a ILEI-Konferenco okazis en Montpellier (Francio) inter la 8-a kaj la 14-a de
auxgusto 1998 kaj aligxis al gxi 64 personoj en 24 landoj. La Konferenca
Rezolucio estis tradukita al 6 lingvoj kaj sendita al UNESKO. [Raporto pri la
Konferenco aperis en IPR 3/98.] Dum la Konferenco estis akceptita nova
teksto por la Statuto kaj Interna Regularo. 5.
Eldonajxoj ILEI kuneldonis kun ELNA la 64-pagxan verkon Ekzercoj al la Tuta Pasporto de Stefan MacGill kaj gxi estis lancxita dum la Universala Kongreso apoge al la similnoma vidbenda kurso. La financa engagxigxo de la Ligo por tio estis minimuma. Dum la jaro akurate aperis 4 numeroj de la oficiala organo de ILEI, Internacia Pedagogia Revuo (IPR). La aspekto de la kovrilpagxo estis sxangxita de la numero 2/98 dank’ al la kontribuo de S-ino Dalen. Juna amiko aperis 4-foje en la jaro kaj n-ro 98/3 en septembro havis plenkoloran kovrilon por varbaj celoj. 6.
Informado ILEI
kontribuadis al la eduka rubriko en Eventoj, interalie per serio de ses
artikoloj de Stefan MacGill. De julio 1998 ILEI havas sian elektronikan bultenon
cxe <http://esperanto.nu/ileibulteno/index.html>, kiun la Sekretario
administras kaj de post la Konferenco en Montpellier sian hejmpagxon sub la
gvidado de Mauxro La Torre cxe <http://www.uniroma3.it/lps/esp/ilei/>. Dum
la Universala Kongreso ILEI havis sian Budon por informi pri sia agado kaj varbi
novajn membrojn. 7.
Ekzamenoj La
Internacia Rajtigita Ekzamenantaro kreskis kaj nun entenas 57 membrojn. UEA
represis la verkon Gvidilo al la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA sub la
revizia laboro de Atilio Orellana Rojas. Okazis en 1998 ses sesioj en Italio,
Francio (2), Usono, Madagaskaro kaj Togolando. 72 kandidatoj prezentigxis (49
elemente, 23 meze) 48 sukcesis en la antauxtesto (27, 21), kaj fine 34 sukcesis
(16, 18). La plej granda sesio, tiu dum la UK, registris 18 sukcesintojn. 8.
Rilato kun UEA Gxis
la Konferenco la A-Komitatano kaj Observanto de ILEI cxe UEA estis S-ino Marija
Belosxevicx. Poste la A-komitatanecon transprenis S-ino Jennifer Bishop kaj la
Observantecon S-ro Atilio Orellana Rojas. La Prezidanto starigis kaj flegis
konkretajn rilatojn kun UEA, Linguapax kaj Unesko pro ilia komuna projekto
Interkulturo. [vidu IPR 3/98]. Atilio
Orellana Rojas |