Reago
Hejmen ] Supren ]

 

Kio estas ILEI?
La cxefa mesagxo
Re-saluto
Tago de Lernejo
E@I
Intervjuo kun Fettes
IIK 2003
Kial oni devus?
Nova Estraro
Sud-afrikanoj
Interkulturo+konferencoj
El la landoj...
Reago

Responde al la artikolo de M. La Torre en IPR "Cxu ni malaperu?"…  

Gejunuloj al ILEI!

Mi povus tuj membrigi en ILEI 100 valorajn kaj kapablajn gejunulojn el inter tiuj, kiujn dum la lastaj jaroj mi esperantistigis en mia Universitato.

La lernintoj de E-o, 21-32-jaruloj (studentoj aux universitataj diplomitoj), plejparte logxas dise tra la lando kaj komencas forgesi la lingvon... Regula kontakto kun IPR kaj agado de bone funkcianta internacia organizo ILEI, kaj ties landa sekcio

– certigus al ili kontakton kun la lingvo,

– familiarigus ilin kun div. aspektoj de E-instruado, kio - espereble -donus al iuj la ideon kaj kuragxon instrui la lingvon.

La gejunuloj ne povas (aux komence ne havus intereson) mem pagi la ILEI-membrokotizon. Estus inde trovi sponsorojn, kiuj – eble mem ne havante tempon agi por E-o (aux kapablon/emon instrui) – volus pagi unu aux kelkajn kotizojn. Indus – miaopinie – krei fondajxon (nomota ekz. Fondajxo "E-instruado", gxi helpus ankaux kelkajn membrojn eksigxintajn pro financaj problemoj, reveni al ILEI) kaj sengxene kolekti monon dum E-arangxoj. Cxiuj esperantistoj ja konscias pri la esenca rolo de E-instruado por ekzisto de la lingvo.

Maria Majerczak

sekciestro de ILEI en Pollando