Reagoj 95/4
Hejmen ] Supren ]

 

Eduksistemo en FI
Gimnazio de ILEI
Intervjuo kun Keefe
El niaj metiejoj 95/4
El la landoj 95/4
Reagoj 95/4
Recenzoj 95/4
Forumo 95/4
Notlibro 95/4

La Malfacila Esperanto.

En Internacia Pedagogia Revuo 1/95 Bernard Golden publikigis la unuan parton de sia artikol(eg)o pri la "Komplika Transitiveco en Esperanto" kaj pri tio, ke gxi estas fonto de eraroj, ecx por membroj de la Akademio kaj aliaj eminentuloj inter la esperantistoj. En tio Golden absolute pravas. Oni multe  fusxas, kaj nepre ne nur pri (ne)transitiveco de verboj. Eble multon ni gajnus, se la redaktoroj de esperantaj periodajxoj estus kaj pli kompetentaj kaj pli severaj, se la tekstoj kiujn la esperantistoj legadas vere estus modelaj, se la auxtoroj estus  pli kritikemaj rilate al siaj verkoj kaj antaux publikigo elsarkus kaj elsarkigus erarojn. Tro ofte tio restas "pia deziro".

Kaj nun pri la verboj kaj ties (ne)transitiveco. Mi opinias, ke ni devas distingi inter verboj nederivitaj kaj verboj derivitaj. Cxe verboj nederivitaj transitiveco aux netransitiveco estas parto de la signifo de la radiko mem; cxe verbaj derivitaj  (de adjektivoj, substantivoj, adverboj, ktp.) tiel ne estas. Cxe cxi tiaj verboj transitiveco aux netransitiveco estas demando de konvencio. Tio ha­vas konsekvencojn por aliaj derivajxoj. Jam Zamenhof kreis problemojn. En Universala Vortaro (FdE) ni trovas, ekz.,  enu'/ s'ennuyer/  annoy/ weary/ sich  langweilen  /скучáть /nudzic sie. La franca, germana, rusa kaj pola tradukoj respondas al netransitiva verbo "enui". La anglaj tradukoj ne estas samsignifaj, ne nur kun la aliaj, sed ankaux inter si: „to annoy” estas transitiva verbo, respondanta pli-malpli al la germana esprimo Überdrugx erregen, kiu aperas  kiel traduko de ted', radiko de transitiva verbo. La anglaj tradukoj de enu' kaj  ted', „weary" kaj „tedious”,  ne estas verboj, sed adjektivoj. Por mi la verbo "enui" cxiam estis netransitiva, sed laux PV gxi estas transitiva. Gxi difinas: "Malplezuri pro senintereso aux neokupiteco" kun jena ekzemplo: "mi enuis la tutan tagon, atendante vin." Cxi tiu frazo, miaopinie, ne demonstras transiti-vecon. En "Maja Idilio" de Kalocsay, en la versajxo "£afideto" trovigxas la verso: "Vi enuis la sxafaron", signifanta: "vi enuis estante inter la sxafoj aux en la sxafaro". Do, laux cxi tiu ekzemplo "enui" estus komparebla al la pli forta esprimo "abomeni" (vi abomenis la sxafaron). Laux UV abomen' estas substantiva radiko; laux PV, PIV, Waringhien kaj Wüster radiko de transitiva verbo.

Alia verbo cxi-tema, sed inversdirekta, estas la klare transitiva verbo "nauxzi", kiun  strangakiale  PV  indikas  per  (x).  Ekzempla  frazo: tio nauxzas min. Notinde estas, ke en neniu vortaro mi trovis la derivajon "nauxzigxi".

Estas alia grupeto de verboj iel similtemaj: farmi, lui, prunti. Laux UV: farm'/  affermer /  farm/  pachten/ арендовать/ dzierzawic;  lu'/ louer (location)/ rent/ mieten  /брать в наемь /wynajmowac; prunt' /en prênt /lent, borrowed /leihen, borgen /взаймы /pozyczacx. La unuaj du radikoj estas tiaj de transitivaj verboj: farmi bienon = farmpreni bienon; farmigi bienon = farmdoni bienon; lui logxejon = lupreni logxejon; luigi logxejon = ludoni logxejon; cxi tie ni trovas plenan paralelecan. Prunti  estas  laux  PV  radiko  de  transitiva  verbo  kun  la  signifo: pruntepreni, kio respondas al la germanaj tradukoj en UV; laux Waringhien kaj PIV prunt’ estas radiko de adverbo, kio respondas al la franca traduko en UV; la anglaj tradukoj en UV signifas respektive: "prunt(edon)ita" kaj "prunt(epren)ita". Laux PV kaj Waringhien "prunti" povas signifi kaj pruntepreni aux deprunti, kaj pruntedoni aux alprunti, kaj tio sxajnas al mi malbona afero. Kiom mi komprenas, la rusa (kaj la pola) tradukoj en UV signifas (unuavice) "pruntedoni". Estas klare, ke ni devas scii, kia estas la karaktero de cxiu radiko, kaj kio estas la preciza signifo de cxiu radiko, kaj ecx ni devas scii cxu rekte derivita verbo estas transitiva aux ne, cxar alie ni ne povas gxuste uzi Esperanton.  Se  vi  opinias,  ke  tio  estas  tro  malfacila  por  la uzantoj de la lingvo, vi devas konscii, ke rezigno pri tiu postulo signifas perdon de klareco kaj fusxan lingvuzon: Ni devas scii la signifojn (inklude la   transitivecon  aux netransitivecon) ekzemple de jenaj (transitiv-verbaj) radikoj: komenc',  fin',  komplik',  fals',  forges',  skrib',  verk',  far',  ig', ferm', fiks', mangx', trink', las', romp', ted', vek', demand', pet', envi',   don',   ricev',   akir',   tim'.   turment'   kaj   de   jenaj (netransitiv-verbaj) radikoj: cxes'; dauxr', est', igx', sid', star', ir', dorm', dron', viv', labor', fart', gxoj', aper', pregx', enu', kaj multaj aliaj. Laux PIV danc' estas kaj netransitiva kaj transitiva, laux PV nur netransitiva verboradiko. Ni notu, ke iuj netransitivaj verboj tamen povas havi kun si rektan komplementon:  Li  vivas  sian   propran  vivon.  £i  dormas  la  dormon  de justulo.  Image  li  mortis  jam  mil  mortojn,  kaj  tamen  li  vivas  ankoraux. Ili dancis valsojn, polkojn, fokstrotojn, kaj aliajn dancojn. Aliflanke transitiva  verbo  ofte  ne havas  objekton  kun  si:  Dume  mi  atendis, atendadis. — Ni kutime mangxas je la sesa.

Verboj  netransitivaj  derivitaj  de  neverbaj  radikoj: felicxi,  jxaluzi, lami, larmi, sani, ktp.; kaj verboj transitivaj derivitaj de neverbaj radikoj: brosi, dati, marteli, titoli, teruri. Kvankam laux PV teruro signifas "timego", terura signifas "timegiga". Se tiel, "teruriga" estas pleonasmo. Se terur' estus verba radiko, teruro ne signifus "timego", sed "timegigo". Preskaux cxiuj vortaroj instruas ke "komplika" (ofta vorto en la artikolo de Golden) estas egalsignifa kiel "complicated", "kompliziert". Wüster konsekvence  rifuzas  tiun  signifon  kaj  atribuas  al  tiu  adjektivo "aktivan" signifon. Enc. V. diras:

(komplik)a 1. verwickelnd, e. Komplikation bedeutend, umständlich, erschwerend. — [2. - (komplik)ita].  Simile: (komplik)ita - kompliziert, verzwickt, schwierig, s.a.-a. (fiks)a  l. befestigend, fixierend (fiksa stifto, fiksa ideo, fikse rigardi — [2.= (fiks)ita; esti (fiks)a  a. feststehen.] (Wüster indikas, ke tamen tiu lingvuzo estas zamenhofa.)  (fiks)ita  1. befestigt, festgesetzt,. fixiert —. 2. überhaupt: fest, fix,  d.i.   unbeweglich,  unverrückbar;  (fiks)ita  astro,  Fixstern;  s. akso, bloko, flango, kolumo.  (ferm)a. l. schliegxend, Verschlugx-, Schlugx (z.B. -Versammlung). — [2. mm. = (ferm)ita.]

E1 tio cxi ni  devas konkludi ke "-ita” povas signifi  „kvazaux  -ita” ; t.e.: la -iteco ne estas nepre la rezulto de ago -i.

Nu, la lingvistiko kaj gramatiko ne apartenas al mia profesio. Mi simple  apartenas al la diletantoj kaj amatoroj. Kaj kiel tia, mi opinias ke, por ke la esperantistoj povu iomete gxuste uzi sian lingvon, tiu lingvo almenaux havu klare difinitajn radikojn. Tio signifas, ke, se nia Akademio foje volus fari ion utilan, gxi forigu tiurilatajn malklarajxojn. Al la "fundamentaj strangajxoj" ankoraux apartenas, ke "flor" laux la Fundamento estas verba radiko, kio ankaux validas pri "plant". Dume nun laux (preskaux) cxiuj vortaroj (sed ne laux PIV) "flor" estas substantiva radiko. Tamen plant'  laux cxiuj konsultitaj vortaroj (kun la escepto de Waringhien) estas transitiva verba radiko. Tio signifus, ke la vorto "planto" ne estus uzebla por „vegetajxo”. Iom da ordo en la hxaoso estas dezirinda.

(Noto: "Waringhien" referencas al "Grand Dictionnaire E.-F”.)

Petro Rulofido , Vosseveldlaan 16,  NL-3768 GM  Soest, Nederlando.

Baza vort-provizo de Esperanto cele al instruado, Josef Dörr, IPR 1994/1-2, p. 21.

Cxiuj artikoloj pri cxi tiu temo koncentrigxas pri baza didaktika vort-provizo (aux minimumo). La auxtoro demonstris grandan va­rion inter lernolibraj auxtoroj en vort-uzo. Vere, sed tio okazas, cxar auxtoroj foje volas uzi ne nur la bazan vorto-stokon. En fremd-lingva instruado oni nun distingas inter baza kaj kroma stoko, foje nomataj interes-vortoj. Vortoj en la baza stoko kutimas esti la plej ofte uzataj, plej utilaj, plej rekoneblaj vortoj; tiujn oni prezentas, kun la celo, ke la lernanto majstru kaj povu aktive uzi ilin poste en aliaj kuntekstoj. Tamen, vortoj en baza stoko tendencas fosiliigxi el antauxaj generacioj kaj sekvi lernolibrajn klisxojn. Unuflanke, verkantoj devas aktualigi sian vorto-stokon, aliflanke oni devas agnoski la potencan avantagxon uzi klisxajn (sed prefere interesajn) situaciojn, cxar tio ne nur donas sekurecon, sed ankaux permesas pli tujan rekonon kaj komprenon de novaj vortoj, pure el ilia kunteksto (foje desegna, foje aktora/gesta), evitante la emon kompreni la vortojn per tradukado el la denaska lingvo.

Interes-vortoj en tekstoj permesas prezenti pli interesajn aux trafajn situaciojn. Foje la interes-vortoj estos relative internaciaj kaj facile rekoneblaj. Ili estas vortoj, kiujn la studento devas kompreni en la kunteksto, sed nek nepre memori, nek povi aktive uzi — almenaux en tiu nivelo. Vi tamen suprizigxos, kiom da interes-vortoj la studentoj lernos kaj re-uzos, dum bazajn vortojn ili forgesos (eble gxuste cxar interes-vortoj ja estas interesaj!).

Etaj infanoj lernas potence el auxskultado kaj reproduktado, ofte el ne-simpligitaj konversacioj. Ni subtaksas la kapablon de pli agxaj lernantoj mem lerni el auxskultado de ricxa lingva kunteksto. Oni ne timu foje auxdigi la instruatan lingvon je multe pli alta nivelo ol oni atendas aktive instrui.

Same en lernolibroj oni ne riprocxu la fojan uzon de ne-bazaj vortoj. Tamen, bona lernolibro ie (eble en instruista gvidilo) indikus, kiuj el la prezentitaj vortoj estu konsiderataj bazaj kaj kiuj ne, lasante al la instruisto la finan decidon kiom postuli.

Ecx je gramatika nivelo, oni ne timu foje uzi strukturojn, kiujn oni ne intencas ankoraux aktive instrui. Ekz. uzo de imperativo por doni ordonojn en Esperanto jam de la komenco de la kurso estos versxajne komprenata jam el la kuntekso (via ordona mieno kaj vocxtono kaj gesto). Tiel levigxas la ebleco indukte instrui tiun gramatikajxon.                                                            smg

 

La unua leciono, IPR 95/3, p.14

Géza Kurucz sendube pravas. La unua leciono estas ege grava. Li pravas krome, ke ni ne teoriumu tro — tuj al la celata lingvo: nov-lernantoj auxdu gxin, elprovu gxin. Simple, sed vere. Teorion de prononcado oni ne donu, nur bonan ekzemplon sekvatan de zorga kontrolado. Jes, provu elekti radikojn konatajn al la lernantoj (malfacile por Hungaroj, tamen ebla). Ecx instruu eventuale 50.

Sed unu terure esenca elemento tute mankas en tiu skemo — kie la verboj!? Ili estas la motoroj de la lingvo, kaj malsxlosas la fraz-funkciigajn strukturojn. Jes, malfacilas komuniki la signifon de verboj, ekzemple per bildoj. Sed per agoj aux gestoj eblas, se oni elektas plej trafajn verbojn. La lernantoj tiam ligas la novan vorton rekte kun la ago aux gesto, kaj cxerpos la prononcon el via ekzemplo. Prenante substantivojn skribe similan al la nacilingva ekvivalento, kaj prezentante ilin skribe, oni fortigas la ideon, ke ni komprenas Esperanton per tradukado el nacia lingvo, kaj tio fortigas la emon apliki la nacilingvan prononcon al la Esperanta vorto, ekz. eleganta cxe hungaro riskas havi la fortan silabon komence, la e tro malferma kaj la a preskaux o.

Pli valore ol kvindek substantivoj, instruu en la unua leciono dek zorge elektitajn verbojn en sia plej simpla sed adekvata kunteksto, kaj vi multon pli atingos. Instruu la verbojn, kaj la substantivoj nature sekvos. Substantivojn la lernantoj mem hejme poste povas lerni el vortaro, sed la verbojn kaj sekve la frazojn ili lernu sxofori sub zorga prezento kaj rekontrolo dum la leciono — kaj tio jam ekde la unua!                                                                               smg