|
30-a
ILEI-Konferenco – en IPR 3/96 Dum
la ILEI-Konferenco post “C”-Seminario, kiun partoprenis 11 personoj el 10
landoj okazis diplomiga ekzameno por Cseh-metoda instruado. Sukcesis jenaj
personoj: Jennifer Bishop (Auxstralio), Katarina Bodanarová (Slovakio),
Lencxe Efremova (Makedonio), Ampomah Badu Frempong (Ganao), Henriel Fidilao
(Madagaskaro), Terezja Kapista (Jugoslavio), Kokou Sagabadjelou (Togolando),
Paulina Danute Vidrinskiene (Litovio), Arnold Viktor (Usono) kaj Hans ten Hagen
(Nederlando). Al
la diplomitaj Cseh-instruistoj - nome de IEI Instrua Fako - mi deziras
sukcesplenan uzon de la Cseh-metodo. Samtempe mi informas organizantojn de
diversaj internaciaj E-arangxoj, ke sur la listo de diplomitaj Cseh-instruistoj
estas 35 personoj el 22 landoj kaj 5 kontinentoj. La listo kun la adresoj estas
ricevebla cxe IEI, do bonvolu profiti gxin.
Mila van der Horst-Kolinska Macioszek,
MacGill, Nilsson – en IPR 3/96 [...]
Interese, vere interese, legi tiel diversajn reagojn (al Georgo Macioszek, IPR
96/2· 11). Placxas la pledo por tolero. Estas evidente ke kritiko estu
pozitiva. Cxiu ja parolas laux sia kapablo, laux sia klero aux malklero. Oni ne
volas kritiki la erarojn de komencantoj, sed korekti ilin. Oni ne emu malestimi
eternajn komencantojn; sendube ili havas siajn kialojn kaj kauxzojn. Sed
kontraux eternkomencanteco mi inklinas plendi, denunci gxin kiel misan
mensostaton, kiel indiferentecon. La
3-an reaginton mi atentigus pri tio, ke sekvanto estas persono; ke genro estas
gramatika termino kiu ne tauxgas por "homoj de ambaux seksoj"; ke
artikolo estas superflua en dum la jaroj; sed precipe mi deziras
trankviligi lin: li rajtas diri ne nur remi sur lago aux kanalo,
sed ankaux remi en boato; krome, li ja cxiam povas anstatauxigi la
prepozicion per eksprepozitiva finajxo, do jen: remi boaton. (Ne)transitiveco
estas afero de semantiko, kaj iafoje de stilo, pli ol de gramatiko. Komparu: li
batas sian edzinon, siajn infanojn; lia koro forte batas; la verbo estas jen
tr. jen ntr. Al
Stefan mi dirus: Jes, kompreneble oni iagrade allasu tiajn artikolojn. Cxi-kaze,
la enkonduka kaj praviga antauxparolo facile akceptigas la (esceptan) decidon de
la Redakcio. Oni ne cxiam konsentu pri la enhavo. Ankaux artikoleto pri merita
esperantisto (IPR 96/3· 5) estas bonvena, ecx por kiu ne volas alpreni sxulcajn
preferojn. Gxi neniun devigas imiti plumpan "estas gardanta" por diri
nenion pli ol "gardas". Permesu
tamen alarmi pri eraro, kiu ne estas rara. Mi renkontis gxin cxe pluraj bonaj
verkistoj. Mi trovis gxin ankaux en Monato, el la plumo de i.a. Simono Pejno
(kvankam li posedas Cxapelilon). La regulo pri "la akuzativo post kiel”
ne validas universale. KIEL estas plurfunkcia vorto. Iom da distingokapablo
estas do necesa. Oni elektis lin prezidanto / kiel prezidanton. Mi konsideras
lin amiko / kíel amikon. Li uzis tondilon kiel ponardon. Cxu
predikativo, cxu adjekto, la kielajxo koncernas la verbon: ekzistas firma rilato
inter la verbo kaj la fraz-elemento komencita per KIEL. Nun
mi stumblis pro la aludita eraro ankaux en la bonega kaj ege interesa kontribuo
de Bertil Nilsson (IPR 96/3· 33): Tiu komitato "enhavis sendube talentajn
homojn kaj ecx korifeojn kiel ekzemple la inteligentan, energian kaj respektatan
de Beaufront". Tio ne povas esti preseraro, cxar tiel malice insista la
preskoboldo ne estas. Cxi tie ni certe havas antaux ni "ekzemplodonan
KIEL", cxiam sen akuzativo! B.N. volas doni ekzemplon de korifeo: la
inteligenta, energia kaj respektata dB. Cxi tie ja temas ne pri predikativo,
frazparto kiu dependas de la verbo, sed pri simpla ekzemplo, nura ilustro. [...] Neniu
gramatiko povas antauxvidi cxion. La lingvo tamen devas priskribi realajn
situaciojn. Cxu do povus ekzisti reguloj sen escepto? E-o havas nominativon kaj
akuzativon. La predikativo (cxu subjekta, cxu objekta) trovigxas en nominativo
(krom post kiel, kiu postulas diferencigon). Imagu nigraharan virinon. Sen via
scio sxi farbas la harojn. Nun ili estas blondaj. Do: Mi konas virinon
nigraharan. - Sxi farbis la (nigrajn) harojn blondaj. - Mi preferis sxin nigra.
- Blonda mi ne rekonis sxin. En tiu lasta frazo blonda ne rilatas al mi
sed al sxin, tamen gxi ne prenas finajxon. [...]
Christian Declerck, Antverpeno Viglas
la movado en Katalunio – en IPR 3/96 Mi
gxuis legante la 3/96. Nenio estis neatentinda. Ekde la sekretariaj informoj
(M.B.); artikoloj pri Freinet kaj Sxulco; kaj aliaj pedagogiaj informoj gxis ...
El landoj kaj sekcioj... kaj la bonegaj reagoj trafegaj... subskribindaj!
Gratulojn kaj dankon. Tamen... pri la viglanta movado en Katalunio... mi devus
klarigi ion kaj ankaux pliampleksigi. Vere kiu unue planis la vojagxon de la
geinstruistoj el Brazilo estis la Kataluna Esperanto Asocio (KEA). Ne tro gravas
la miskomprenoj okazitaj, sed krome ili estis en urbo Mataró (kie mi povis dum
tagmangxo bone paroli kun la geparoj Aristóphio Alves Filho kaj Núbia Alves
ankaux pri IPR!). Sed precipe rimarkinda estis ilia instruado en urbo Sabadell.
La kurson en Centro de Esperanto Sabadell sekvis 10 infanoj. Kaj la afero,
ligita kun akceptado de infanoj el Bosnio, disvastigita, implikis najbarajn
vilagxojn kaj la novajxoj estis publikigitaj en multaj jxurnaloj kaj aperis en
Kataluna Televido. Fine KEA preparis la dauxrigon de la vojagxo al Euxskio por
la geinstruistoj. Ekde la 15-a gxis la 25-a de auxgusto okazis en Prades (Francio) la kutima (ekde 1968) Kataluna Somera Universitato - kun cxi-jara novajxo inkludi en la vasta programo “Enkonduko al E-o” gvidata de Doktorino pri kibernetiko Neus Moly kaj edza helpo de Ramón Perera[...] Entute 14 junaj kaj mezagxaj gelernantoj sekvis la kurson inter kiuj ne mankis du profesoroj el la sama universitato. La novajxo aperis ankaux en Kataluna Televido kaj kelkaj personoj estis intervjuataj en radio elsendoj. Lluís
Armadans i Marfá |