Urso-kurso
- ampleksa lern-kolekto
Nia brita sekcio,
ETA, faris solidan kontribuon al la instruado de Esperanto al junaj
angla-lingvanoj per aperigo de gxia Urso-Kurso. Tio konsistas el lauxdinda gamo
da lerniloj kuntenata en praktika plasta dosierujo. Ene trovigxas ses
grand-formataj lerno-kajeroj, instruista gvidilo, son-kasedo, glob-krajono,
puzlo kaj urso-familia lud-kartaro. Tiu lasta estis prezentita en Juna amiko
98/1, p. 12-13. La lerno-kajero inkluzivas koloran preson, kun tondeblaj
kartonaj kartoj, kolorigendaj bildoj, memor-fiksigiloj kaj ekzercetoj, kiuj
postulas fizikan plenumon.
La leksika kaj gramatika sxargxo estas malmulta kaj prezentita per
grandliteraj, simplaj ekzemploj. Instrukcioj aperas angle, kiel ankaux la
komenco de seria rakonto pri la vivo de Zamenhof. Aperas presite la tekstoj de
la sonbendaj dialogoj, kun anglaj tradukoj. La instruista gvidilo prezentas
(angle) ne nur teoriajn konsilojn, sed pli da labor-folioj kun kruc-enigmoj,
paper-faldajxoj, aktivec-kartoj, konstrueblaj ludiloj ktp.
Temoj de la unua kajero estas la koloroj, bestoj,
la numeroj kaj familiaj rilatoj. La kurso estas destinita por infanoj sub gvido
de gepatro aux instruisto, sed funkcias ankaux kiel koresponda kurso; eblas
sendi la faritajn ekzercojn por kontrolado, post kiu oni ricevas la sekvan
lern-kajeron. En la sekva numero de IPR aperos detala recenzo pri la kompleto
kaj specife pri enhavo de la unua kajero.
Stefan MacGilll