Reguleco de scimemoro
Hejmen ] Supren ]

 

Instruinda somero
Freinet
Sxulco
Reguleco de scimemoro
E-o en la lernejo
Euxropa Kalendaro
El la landoj 96/3
Recenzoj 96/3
Reagoj 96/3
Forumo 96/3
Leterkesto 96/3

Li Yusheng:

Kiel apliki regulecon de scimemoro en instruado?

 

Scimemoro estas procezo de la kono far homoj pri objektoj. En instruado la procezo de kompreno kaj posedo de la enhavoj instruataj de instruistoj al lernantoj estas unu el la esprimaj formoj de scimemoro. Tio havas plenutilan valoron en la instrua praktiko.

Por atingi sukcesojn en instruado indas atenti, kiel instruistoj povas influi siajn lernantojn per apliko de scimemora reguleco. Estas do tre bezone studi la regulecon de scimemoro en la instruado. Inter scimemora efiko kaj klareco de celo kaj tasko de la homaj aktivadoj ekzistas intima rilato. Tial oni devas konsideri jenajn vidpunktojn por fortikigi la memorkapablon de la lernantoj dum instruado.

Unue: oni devas intensigi la arangxon kaj kontrolon de la anticipa preparado de lecionoj antauxklase. Tio estas bona metodo solvi malfacilajn punktojn en la instruado. Kompreneble la prepara laboro ne okazas antaux cxiu leciono, nur antaux tiuj lecionoj, en kiuj trovigxas multaj malfacilaj kaj gravaj punktoj. Kelkfoje necesas sugesto por kompreni la celon de la anticipa preparo; sugesto, kiu intime rilatas a1 malfacilaj punktoj solvotaj en la sekva leciono. Eksplikante novajn sciojn, instruistoj povas jam ne nur facile klarigi malfacilajn punktojn, sed ankaux helpi ke la lernantoj profunde memoru ilin.

Due: dum eksplikado instruistoj devas ripetadi multfoje la gravajn kaj malfacilajn materialojn per tauxga rapideco kaj iomete alta tono por profundigi la scimemorigan efikon.

Trie: instruante gravajn kaj malfacilajn sciojn, instruistoj povas uzi interesan tropon kaj humuran lingvon, apliki tauxgajn gestojn kaj movojn por intensigi la scimemoron.

Cxar la scimemora efiko havas intiman rilaton kun la komprena grado, oni instruu laux la principo facile komprenebla por la lernantoj kaj en metodo, kaj en lingvo, kaj en movo. Ekzemple, por memorigi la vortojn oni devas klarigi la vort-strukturon - prefikso, sufikso, radiko -; por komprenigi kaj memorigi prononcan sxangxon de la vortoj oni devas klarigi la sxangx-regularon de la prononco. Oni povas simpligi komprenon de la scioj al la lernantoj ankaux per tropo tauxga por komprenigi la signifon de la interna senco kaj ekstera dauxro en forma logiko.

Cetere, oni devas aparte atenti la uzadon de la tri flankoj: nombro, karaktero kaj pozicio de la materialoj, al kiuj rilatas la scimemora efiko. Jen kelkaj ekzemploj: estas pli bone memorigi samtempe nur trionon aux kvaronon de novaj vortoj ol en unu tago enkapigi cxiujn vortojn de la tuta leciono. Novajn vortojn prefere instruu laux diversaj grupoj kun la sama aux proksima signifo, kun simila skribo, kun mala signifo, kun komuna temo, kun komuna radiko ... tiel oni povas ellerni ilin pli firme, pli rapide.

Grupo l: aviadilo, aeroplano, aerveturilo, flugmasxino, avio...,

Grupo 2: domo, nomo, pomo, homo, komo, Romo, Tomo...,

Grupo 3: ridi - plori, nigra - blanka, komenco - fino, iri - veni al - de...,

Grupo 4: kapo, vizagxo, okulo, orelo, nazo...,

Grupo 5: lerni, lernejo, lernilo, lernebla, lernanto, lernigi, eklerni, ellerni...

En unu leciono estas kvardek aux kvindek vortoj. La antauxaj kaj la lastaj el ili estas facile memoreblaj, sed la mezaj estas malpli facile lerneblaj. Pro tio oni povas komenci la lernadon ekde la meza parto, aux enkapigi la vortojn grupon post grupo.

La scimemora efiko havas intiman rilaton al diversaj sensoj: vidado, auxdado, tusxado... tial la instruistoj aparte aktivigu la sensojn de la lernantoj. La efiko certe estos pli bona. Ekz. praktika leciono pri metallaboro, elektrotehxniko, torntehxniko en la tehxnika laborejo okazas ordinare en la praktikejo; la instruistoj devas kombini eksplikadon kun ekzercado: unue ili prezentas la gxeneralan postulon de tiu cxi leciono kaj montras koncernan televidan instrufilmon, due ili klarigas la necesajn sciojn, poste ili demonstras al siaj lernantoj la laboron, fine la lernantoj mem laboras konkrete, por ke ili bone memoru la sciojn. La praktika instruado estas la plej bona praktiko, plej eble mobilizanta la lernantojn en sia uzado de sensoj. Tio estas same ankaux en teoria instruado.

En la verka instruado de la cxinlingvaj kaj literaturaj lecionoj trovigxas la menciita okazo. La verka ekzercado de la lecionoj estas spertado de la lernantoj en la scioj kaj povo. En verk-ekzercado la lernantoj faras pensan proceson de la decido gxis la skribado. En la verkado - de la komenco gxis la fino - ili ne nur kombinas sian vivon, konon pri la socio, fidon kaj mondkoncepton, sed ili ankaux fandas siajn sentojn kaj impresojn en la verkajxojn per retorikaj metodoj de komparo, memorigo, fantazio, hiperbolo, kontrasto, ktp.; kaj samtempe esprimas siajn sentojn kaj impresojn uzante racian sintakson per forta volo kaj alta atento. Pro tio verkado estas praktikado de sinteza kapablo. Tio ne povus esti plenumita nur per agado de la sensoj. Se la instruisto estas lerta gvidanto, uzanta la rimedojn de elektraj instru-instalajxoj, de objekt-elmontroj, de vizito kaj aliaj, li/sxi povas pligrandigi la vidkampon de la lernantoj, fortigi ilian psikologian eksciton, por ke ili ne restu ne-koncernatoj, sed travivu sian rolon dum la verkado. La instrua efiko certe estos tute malsama.

Estas klare: kaj en la teoria, kaj en la praktika instruado oni pligrandigas la kapablojn kaj talentojn de la lernantoj per mobilizado de harmonia aktivado de auxskulto, rigardo kaj skribo; per analizo, indukto, sintezo far iliaj cerboj, por ke restu profunda signo de la scioj en ilia kapo. Tiel oni ricevas bonan scimemoran efikon. Konkreta esprimigxo de la scimemora reguleco en la instruado estas absoluta. Tio devus esti la cxefa enhavo de porinstruistaj studoj. Gxi havus netakseblan signifon en la altigo de la instrua kvalito.