Relancxi
|
Mauro La Torre: Relanĉi la instruadon
Ĉi-jare ni ne internacie konferen-cis, sed ni intense partoprenis la Universalan Kongreson en Forta-lezo (Brazilo, 2002.08.03-10), aranĝante kaj kontribuante mul-tajn programerojn, kiel la ILEI-Budon, la internaciajn ILEI/ UEA-Ekzamenojn, la ILEI-Kun-sidon, la UEA-Subkomitaton pri Instruado/Edukado, kaj plej gra-ve la seshoran TAGO DE LA LERNEJO, kiu vekis rimark-indan atenton ĉe la kongresanoj, grandparte el la amerika konti-nento, kie porinstruaj organizaĵoj ankoraŭ adoleskas aŭ eĉ nask-otas. En la "Tago" oni prezentis sper-tojn pri lerneja instruado de Esperanto, cele al interkultura edukado, porpaca edukado, "sin-teza" lernado, partopreno en la Eŭroskola tago de la Eŭropa Parlamento. Tagmeze estis pre-zentataj tradiciaj kaj novspecaj lerniloj, ekde libraj, lumdiskaj, radiaj, kaj televidaj kursoj, ĝis kvar diverstipaj interretaj medioj por lerni la internacian lingvon. Kiel eksterlernejaj spertoj oni raportis pri Projekto "Lingvo de Espero" instrue al Afganaj kaj Palestinaj militrifuĝintoj. Apartan atenton oni dediĉis al la Brazila instru-sistemo kaj al la ILEI/ UEA-sistemo de Internaciaj Ekzamenoj. Fine rondtable oni revuis la situacion de E-instruado en Ameriko, fare de reprezen-tantoj el Brazilo, Venezuelo, Paragvajo, Kubo, Haitio, Nika-ragvo, Meksikujo kaj Usono. Bedaŭrinde, manke de nia kutima konferenco, ni ne povis tradicie kunvoki nian Komitaton, nek nia estraro povis plenkunsidi.
Kiuj estu niaj prioritatoj?
1. LANDA REORGANIZIĜO Nia plej urĝa ena bezono estas reorganizi niajn strukturojn je landa skalo. Alivorte ni devas en ĉiu lando kunordigi (kaj laŭeble integri) la laboron de nia Landa Sekcio, kun tiu de la Landa Asocio de UEA, kaj eventuale kun aliaj organizoj (institutoj, kursejoj, kulturejoj, ktp.). En iuj landoj jam troviĝas diversaj kun-laborigindaj organizoj, en kelkaj landoj estas nur parto da ili (ekzemple nur Landa Asocio), en multaj aliaj ankoraŭ nenio aŭ nur bonvolaj uloj. Ne temas nur pri bonintencaj dezirdeklaroj inter la ekzistantaj organoj kaj estroj, sed pri tre konkreta kolektado de adresoj, kontaktado kun la agemuloj, kaj publikigo de la utilaj informoj kaj dokumentoj, en retpaĝoj kaj paperaj broŝuroj. Bela atingo estus se – post kelkaj jaroj – por instruisto sufiĉus membriĝi en sia Landa Asocio, por aŭtomate esti ano de la Landa Sekcio de ILEI (kio ie jam delonge okazas). Por tia kunordiga agado, necesos la strikta kunlaborado ne nur de la respektivaj estraroj de ILEI kaj UEA, sed ankaŭ de la landaraj komisionoj (afrika, amerika, azia, araba, balkana, ...), kie ni devas trovi specifajn respondeculojn pri instruado.
2. LERNEJA INSTRUADO
2.1 Unue ni bezonas (ree) "popolnombri" la lernejajn kla-sojn en la mondo, kie oni instruas Esperanton. Temas pri popol-nombrado, kiu ĉiujare bezonas aktualigon kaj kompletigon, ĉar la infanoj (kaj la instruistoj) nature ĉiam ŝanĝiĝas. Ĝi ne estas nur objektive scienca statis-tikumado, sed samtempe ĝi estu varbado de novaj klas-inst-ruontoj, kun laŭbezona kuraĝigo kaj helpo al ili, fare de la ĝenerala E-movado.
2.2 Due ni evoluigu taŭgajn kunlaborigajn mediojn por la E-instruantoj kaj la E-lernantoj, kadre de interkultur-edukaj celaroj. Memkompreneble temas unua-vice (sed ne ekskluzive) pri: – la papera revueto JUNA AMIKO, 2.3 Trie ni konsideru ke inter-kulture eduki la infanojn (kaj ĝenerale la homojn) per E-o signifas ne nur instrui la lingvon, sed apliki ĝin en konkretaj kampoj. Alivorte temas ne nur pri instruado de E-o, sed ankaŭ pri instruado PER Esperanto.
2.4 Kvare ni eksteren dis-konigu niajn atingojn ankaŭ en la nacilingvaj lernejaraj kaj instru-sciencaj medioj (fakkonferencoj, periodaĵoj, retejoj), kun aparta atento je medioj, kies celoj jam konverĝas kun la niaj. Mi pensas pri la multaj lernejaj projektoj, kiuj havas inter-kulturajn kaj porpacajn celojn, ofte kadre de Unesko-ligitaj lernejaroj, Unesko-Kluboj, k.s.
3. UNIVERSITATA INSTRUADO
3.1 Unue temas pri popol-nombrado kaj detala priskribado de la kondiĉoj de Esperanto-instruado kaj pri-Esperanta esplorado je universitata nivelo. Jam ni havas ĉi-kampe kelkajn glorajn ekzemplojn, kiel tiuj de G. Pirlot kaj E. Symoens, kiuj meritas almenaŭ aktualigon kaj re-publikigon.
3.2 Due indas kunordigi la multajn spertojn pri uzado de Esperanto por universitat-nivela studado (vidu ekzemple la iniciatojn de AIS, sed ankaŭ de pluraj kulturcentroj kaj semi-narioj). La supre skribitaj tri kampoj (landa reorganiziĝo, lerneja inst-ruado, universitata instruado) estu niaj antaŭecoj! Tio ne signifas ke ni ne havu aliajn agadojn (recenzado de lerniloj, aranĝado de konferencoj, eldonado de periodaĵoj, disku-tado pri profesiaj problemoj kaj trejnado de instruantoj, ekstera rilatado). Tamen ĉi-lastaj jam iom farataj agadoj estus senutilaj sen la plisupre menciitaj antaŭ-aĵoj. Jam ekde la aŭgustaj semajnoj ni en la estraro ekpriplanas la suprajn agadojn. Tiu planado evidente koncernas la laboron ne nur estraran, sed la kunlaboron kun (espereble) multaj aliaj komisiitoj kaj helpantoj pri la diversaj kampoj. Se vi aŭ konato via volos kunlabori kun ni en la planado kaj plenumado de io el la diri-taĵoj, vi/ŝi/li TRE BONVENOS. Anoncu vin!! |