|
Katalin
Smidéliusz:
La
propedeuxtika valoro konkrete La fakto, ke Esperanto rolas bone kiel enkonduka lingvo, jam
estas agnoskita ankaux de pluraj ekstermovadaj fakuloj. Laux miaj spertoj estas
tre utile, se la gxeneralajn asertojn ni esperantistoj povas rekte pruvi per
konkretaj analizoj kaj komparaj studoj ankaux eksterkomunume. Kiel metodikisto
en pedagogia altlernejo, mia tasko estas eduki fremdlingvajn instruistojn,
instrui al ili cxiujn trukojn por plifaciligi la akirigon de la unua ne-nacia
lingvo al infanoj inter 7- kaj 10-jaraj. Miaj studentoj ofte estas sxokitaj pro
la kvanto de diversaj elementoj pri kiuj ili devas atenti planante kion, kiam,
laux kiu sinsekvo prezenti dum la instruprocezo. La enlingvajn interferojn en nia kazo signife superas dum la
unua periodo la interlingvaj diferencoj. La malsimileco de la lingva strukturo
de nia nacia lingvo de cxiuj aliaj instruataj lingvoj en Hungario donas la
unuajn plej gravajn taskojn por niaj lingvoinstruistoj. Juna lernanto de fremda lingvo - en kies gepatra lingvo
mankas la prepozici-sistemo (gxian funkcion transprenas postpozicioj kaj
gramatikaj finajxoj ofte kun 2-3 alomorfaj variantoj por akordigxi ankaux kun la
vokala sistemo de la vorto); en kies lingvo ne ekzistas genra distingo, nek tia
nek lauxnumera akordigo ene de la nominativa sistemo; kie unu nomvorto krom
kazo (el kio ni havas minimume 17 kun cx. 900 kazofinajxoj) kaj numero povas
indiki ankaux la posedanton; en lingvo kiu jxonglas per pli ol 1500 afiksoj;
kiu forte markas akuzativon kaj pro tio estas libera se temas pri vortordo;
kies vortprovizo estas tute fremda al la euxropa kulturo - devas alfronti amason
da strangajxoj kiam faras siajn unuajn pasxojn en iu ajn lingvo de la indoeuxropa
lingvofamilio. La bezono havi lingvon, kies strukturoj ja necese estas
diversaj de la gepatralingvaj kutimaj strukturoj, sed kiu almenaux ne estu
"superflue" komplikita (ekzemple per intergenra distingo, malfacile
memoreblaj konjugacioj kaj deklinacioj) kreigxas en cxiu lingvolernanto, sed
multe pli forte en la konsciaj lingvoinstruistoj. La revon pri iu tia lingvo mi cxiam sukcesas veki cxe la
studentoj dum miaj lekcioj kaj seminarioj. Por esti konvinka ne suficxas suprajxaj ekzemploj, oni
bezonas - kaj ni havu! - science prilaboritan materialon. En
la jaro 1994 mi verkis diplomlaborajxon en la itala lingvo pri la propedeuxtika
valoro de Esperanto1,
favora al la instruado de la itala lingvo al hungaraj infanoj. En la nuna jaro
la laborajxo estas kompletigita kaj la hungarlingva doktoriga disertajxo pri
la sama temo jarfine defendota cxe la katedro pri la itala lingvo kaj literaturo
en budapesxta universitato. Krom la graveco de la temo mi opiniis tre necese
okupigxi pri tiu studo ankaux ekster nia movado kaj ankaux tiel agnoskigi la -
de ni esperantistoj bone konatajn - valorojn de la internacia lingvo. La
disertajxo post la enkonduko pritraktas la gravecon de enkonduka pontolingvo, la
psikologiajn kaj lingvajn valorojn de propedeuxtika lingvo kaj aludas al kelkaj
jam konataj internaciaj eksperimentoj. Por science pruvi, ke Esperanto vere
antaux-preparas la vojon por la itala lingvo unue mi devis difini tiun itallingvan
materialon, kiun mi deziras alproprigi al la infanoj gxis la 12a jaragxo.
Estas listigitaj la lernendajxoj laux la parolintencoj kaj komunikbezonoj,
necesaj gramatikaj niveloj kaj lingvaj strukturoj, leksikaj temoj kaj
instruendaj parolturnoj. La
vera cxefparto komencigxas per detala lingvistika analizo de Esperanto. Laux la
hipotezo Esperanto estas la unua fremda lingvo (L2) por la infanoj,
do gxi estas analizata tra la lenso de la gepatra hungara lingvo (L1)
kaj la itala, la dua fremda (cel-) lingvo (L3).
La komparaj studoj disvolvigxas nur je tiu lingva nivelo, kiu necesas por
alproprigi la antauxprogramitan instrumaterialon gxis la menciita jaragxo. La
studo aparte atentas pri la objektive ekzistantaj lingvaj interferoj kaj ties
transformo je pozitivaj transferoj. Surbaze de tiu kompara analizo estas
difinebla la esperantlingva materialo kiu efike povas prepari la gramatikan kaj
leksikan grundon por la postaj studoj de la itala lingvo. Krom la gramatikaj kaj
lingvaj strukturoj necesis elekti ankaux la vortostokon, aplikendan dum la
propedeuxtika fazo kaj dum la posta itallingva komenca periodo. Surbaze
de la leksika analizo kaj lingva komparo mi kompilis itallingvan teston,
bazigxantan sur identaj kaj similaj elementoj de la itala lingvo kaj Esperanto
kaj solvigis gxin cxe pli ol cent hungaroj, lernantaj minimume de duonjaro la
internacian lingvon kaj nekonantaj la italan. La rezultoj de tiu enketo pruvis multajn punktojn de la hipotezo. La
gravecon de la tuta studo mi vidas en tio, ke gxi ne gxenerale deklaras, ke Esperanto
havas propedeuxtikan valoron en la alproprigo de fremdaj lingvoj, sed konkrete
analizas pri kiuj elir- kaj cellingvoj temas. La
grado de la propedeuxtika valoro de Esperanto unuavice dependas de la koncernaj
lingvoj. Kompreneble
sen tia distingo inter la lingvoj ekzistas ankoraux alia pozitiva valoro de
"enkonduka lingvo", ja pro la simpleco, logikeco kaj reguleco de Esperanto
infano, eklernanta sian unuan fremdan lingvon - sen renkonti gxenajn obstaklojn
- en Esperanto trovas bone uzeblajn skemojn, kiuj suficxe rapide ebligas al li
esprimi siajn bezonojn en iu nova kodsistemo. La intelekta malkovro pri la
funkcio de lingvosistemoj - kaj konsciigxo pri la propra, gxis tiam senkonscie
uzita - havas sian psikolingvistikan valoron, absolute sendependan de la
lingvaj strukturoj kaj leksikoj. Tiu pozitivajxo konstateblas kaj sendube
pruveblas en cxiu kazo, rilate iun ajn lingvon. Ne tiel en la alia, lingvistika tereno. La gxeneraligo, ke
Esperanto multe povas helpi la lernadon de alia fremda lingvo, jam postulas
konkretigojn kaj pruvojn. La grado de tiu helpo malsamas: se ekzemple hungaro volas lerni unu el la
itala, germana, japana aux rusa lingvoj, aux italo volas lerni la francan,
anglan aux hungaran lingvon. Ju pli malsamas la gepatra lingvo (L1)
kaj la cellingvo (L3), kaj ju pli similas Esperanto al la
cellingvo, des pli granda estas la propedeuxtika valoro. (Ekzemplo al tiu cxi
kazo: kiam hungaro volas lerni la italan lingvon). Lingvistike
ne tiom utilas, se la gepatra lingvo tre similas al la cellingvo kaj Esperanto
fremdas al ambaux (kiam ruso volas lerni la polan lingvon). Cxiu
kazo bezonas apartan analizon, dononta diversajn rezultojn, -kaj cxu estas
dolorige? - la profito ne cxiam altas, ne cxiam konvinkas pri la valoro de
investoj (tempaj kaj financaj). Al
pedagogoj, kiuj instruas Esperanton (ankaux) propedeuxtikcele utilus konsciigxi
pri la konkretaj valoroj, pri pozitivaj kaj negativaj transferoj, renkonteblaj
dum la instru- kaj lernoprocezo. Tiucele
en la jena artikolo mi prezentas la resumon de du partoj el mia disertajxo, kun
la espero doni ideojn por la programigo de la instrumaterialo kaj kompara
analizo de lingvajxoj. Gutoj el la leksika analizo Por science elekti la vortprovizon oni nepre atentas kelkajn
principojn, el kiuj mi prezentas nur la du plej gravajn: la oftecon de la
koncernaj vortoj kaj la lauxcirkonstancajn bezonojn de la lingvouzontoj. La lauxcirkonstance kompilita vortprovizo dependas de multaj
faktoroj de la instruprocezo, interalie de la agxo kaj intereso de la lernantoj,
de la (geografia) loko de la instruado, de ties celoj, ktp. Por akiri tiun cxi
materialon ni enketis cxe pli ol cent infanoj de la koncerna agxo kaj skribigis
al ili 8-10 vortojn laux diversaj temoj. Fakte la tuto bazigxis sur asociado pri
la menciitaj temoj, t.e. ili surpaperigis vortojn, pri kiuj ili unue pensis
auxdinte la temojn: personoj, bestoj, hejme, en la lernejo, sur la strato,
mangxajxoj-trinkajxoj, agoj, kvalitoj, sxatokupoj, ktp. El la tiel ricevita
listo la plej oftaj eniras la studmaterialon gxuste por kontentigi la bezonojn
de la lernantoj, ja la lingvoinstruado celu evidentigi iliajn komunikbezonojn.
Kompreneble ankaux cxi-kampe eblas iom da manipulado, ja por la samaj nocioj en
la lingvoj ofte trovigxas sinonimoj, do la instruisto rajtas elekti la pli oftan
version, la pli simplan gramatike aux fonetike, aux tiun kiu el aliaj vidpunktoj
pli tauxgas, ekz. similas al la nacia lingvo aux al alia, jam lernita. La vortprovizon de iu studoprogramo devas konsistigi vortoj, elektitaj laux
objektivaj kriterioj, kiel estas ekzemple la ofteco de la vortoj en la
cellingvo. Por kompari kun la Esperantaj variantoj la unuajn mil plej oftajn
vortojn de la itala lingvo mi cxerpis tiujn el la frekvencolisto de Sciarone2
kaj laux memelektitaj vidpunktoj por trovi la identajn, similajn kaj
malsimilajn vortojn mi grupigis la komparitajn vortolistojn. La
ricevita rezulto estas tre interesa kaj konvinke favora al mia hipotezo. La
analizo liveras ne nur leksikon por plani la studmaterialon, sed samtempe helpas
elekti kiujn vortojn enigi en la Esperantan programon kaj kiujn eviti pro la
interlingvaj interferoj. Ankaux alian utilon povas havi la preparita analizo,
ja gxi estas kolekto ankaux de falsaj amikoj, utila al instruistoj pri Esperanto
al italoj kaj inverse. 1.Identeco Grupigante
la unuajn mil vortojn sub la unua cxefgrupo mi kolektis la vortojn kiuj montras
identecon inter si en la du fremdaj lingvoj. Tiu cxi identeco povas esti absoluta
kaj parta kiel videblas el la sube donitaj kelkaj ekzemploj. El metodika vidpunkto la identeco kauxzas pozitivan transferon en la
lingvolerna procezo. 1.1.
Identas la skribaj formoj, la prononco, akcento kaj signifokampo.
Itala
Esperanto
Hungara 113*
mano
mano
kéz 127
momento
momento
pillanat 133
mondo
mondo
világ 258
senso
senso
érzék 1.1.1.
La formo, prononco kaj akcento de cxiuj vortoj estas identaj, nur la
18
fare
fari
csinálni
25
dire
diri
mondani
34
vol/ere
vol/i
akarni
37
stare
star/i
állni
43
ven/ire
ven/i
jönni 58
grande
granda
nagy
85
parte
parto
rész 1.1.2. La
identaj vortoj formas falsajn amikojn se en la signifokampo estas diferenco
inter la formoj, kiel cxe la subaj ekzemploj. 12
da
de
-tól, tõl
di
da
-nyi, részelõ
91
tempo
tempo
idõ
tempo
vetero
idõjárás 153
stato (situazione) stato
állapot
stato (comunità)
sxtato
állam 269
posto (luogo)
posto
hely
posto (impegno)
posteno
poszt 323
studio (televisivo) studio
stúdió
studio
studo
tanulmány 171
strada
strato
utca
strato
tavolo
réteg 826
tavola
tablo
asztal
tavolo
tablo
asztal
lavagna
tabulo
tábla 1.2.
Identas la skribitaj formoj de la Esperantaj kaj italaj vortoj, sed estas *
La antauxvorta cifero indikas la pozicion de la koncerna itala vorto en la
frekvencolisto 1.2.1.
La prononc-diferencon kauxzas la malsamaj ortografiaj kaj fonologiaj
reguloj de la koncernaj lingvoj. 106
certo [cxerto]
certa
biztos 376
decid/ere [decxidere]
decid/i
elhatározni 393
ricev/ere [ricxevere]
ricev/i
kapni 375
centro [cxentro]
centro
központ 775
gesto [gxesto]
gesto
gesztus 1.2.2.
La prononc-diferencon kauxzas la malsamaj akcentoj. 295
numero
numero
szám 320
popolo
popolo nép 385
vario
varia
változatos 412
libero
libera
szabad 471
spirito
spirito
szellem 1.2.3.
La prononco identas, sed la skribita formo malsamas pro la malsamaj
ortografiaj reguloj. En tiu cxi kazo la pozitiva transfero estas rimarkebla dum
la kompreno de auxdita teksto. 109
cred/ere
kred/i
hinni 155
caso
kazo
eset 181
voce
vocxo
hang 187
acqua
akvo
víz 195
amico
amiko
barát 287
caro
kara
drága,
kedves 1.2.4.
La prononco kaj akcento de la subaj vortoj identas, sed ne ilia skriba
formo, nek la signifo. 224
testa
kapo
fej 234
capo
cxefo
fõnök 726
carne (vivente) karno
élõ hús
carne
(cibo)
viando
hús (étel) 679
lingua (parlata) lingvo
nyelv (beszélt)
lingua (organo)
lango
nyelv (testrész) 774
viso
vizagxo
arc
visto
vizo
vízum 1.2.3.1. La
prononcitaj formoj identas, nur la akcento kauxzas diferencon kaj samtempe
fortan negativan transferon. 329
politico
politika
politikai 345
unico
unika
egyedüli 461
economico
ekonomika
gazdaságos 789
pubblico publiko
közönség 974
chilometro
kilometro
kilométer 2. Simileco La
duan subgrupon formas la vortoj cxe kiuj rimarkeblas simileco en la radikoj, sed
intervenas mutacio, sxangxigxo(j). Tiuj vortoj pro la rekonebleco helpas la
komprenon, sed postulas grandan atenton kaj zorgadon en la aktiva lingvouzo. Sen
la intenco pritrakti cxiujn trovitajn kazojn staru cxi tie kelkaj karakterizaj
fenomenoj. 2.1.
La Esperantaj vortoj suferis fonologian mutacion.
11
si
sin
(si+n)
magát 26
mi
min
(mi+n)
engem
29
anche
ankaux
is
49
due
du
kettõ
60
uomo
homo
ember
62
molto
multe
sok
74
parl/are
parol/i
beszélni 101
nuovo
nova
új 116
buono
bona
jó 2.1.2.
Vortoj, suferintaj fonetikajn sxangxojn kauxzas negativajn interferojn.
2
di
de
-nak a, nek a,
da
de
- által
15
per
por
- val, -vel
16
con(strumento)
per
con
kun 108
passare
pasi
(el)telni
passare
pasigi
eltölteni 2.2.
Ofte rimarkeblas, ke unu el la vortoj ricevis afikson. 2.2.1. Sufikson
havas la itala vorto. 139
italiano
italo (itali-an-o)
olasz 268
ordine
ordo rend 304
pensiero penso gondolat 343
condizione
kondicxo
feltétel 2.2.2.
Sufikson havas la Esperanta vorto. 252
signora
sinjor/in/o
asszony 328
figlia
fil/in/o
lánya vkinek 548
unire
unu/ig/i
egyesíteni 570
libertà
liber/ec/o
szabadság 2.3.
La simileco originas en etimologia parenceco, plej ofte la komunaj fontoj
estas latindevenaj.
3
essere
esti
lenni
28
potere
povi
képesnek lenni
38
dovere
devi
kelleni
88
vita
vivo
élet 1
46
padre
patro
apa 211
amore
amo
szerelem 2.4.
La duoblaj konsonantoj malaperas en la Esperantaj versioj. 2.4.1. Unu el la
du malaperas. 24
tutto
tute
teljesen 95
bello
bela
szép 102
mettere
meti
rakni 337
accordo
akordo
egyetértés 2.4.2.
Unu el la du malaperas, la alia sxangxigxas. 175
notte
nokto
éjszaka 203
fatto
fakto
tény 241
trattare
trakti
bánni vkivel 2.4.3. La longa itala konsonanto
transformigxas je unu alia en la Esperanta 301
braccio
brako
kar 396
permettere
permesi
megengedni 400
passo
pasxo
lépés 405
ricco
ricxa gazdag 2.4.4. Vortoj kiuj suferas du sxangxojn. 117
occhio
okulo
szem 231
correre
kuri
futni 249
appena
apenaux
alig 285
letto
lito
ágy 286
apparire
aperi
megjelenni 2.4.5.
Vortoj, kie falas la duobla konsonanto, sekve la Esperanta versio cxu
mallongigxas, cxu ricevas alia(j)n konsonanto(j)n,
aux suferas modifojn. 161
troppo
tro
túlságosan 911
otto
ok
nyolc 922
sette
sep
hét 806
espressione
esprimo
kifejezés 2.4.7.
Interesan grupon formas tiuj vortoj, cxe kiuj sxajne estas neniu komuna
inter la Esperantaj versioj kaj tiuj, kiuj aperas en la frekvencolisto. Tamen
post atenta analizo, troveblas itala sinonimo kies parenceco kun la Esperanta
vorto estas okulfrapa. Kelkfoje temas pri derivitaj vortoj
en Esperanto.
48
cosa
afero
(¬ affare)
dolog
71
primo
unu/a
(¬ uno)
elsõ 134
tornare
re/ven/i
(¬ venire)
visszatérni 138
capire
kompren/i (¬comprendere)
érteni 154
piccolo
mal/grand/a (¬ grande)
kicsi 3. Malsimileco La
trian grupon formas la vortoj, inter kiuj mi ne trovis similecon. Ties Esperanta
versio devenas ekzemple el aliaj lingvo(familio)j. El metodika vidpunkto ili
ne helpas la komprenon, sed ne malhelpas la aktivan lingvouzon. Ofte estas pli
bone uzi tiajn vortojn ol facile mikseblajn, similajn vortojn.
56
anno
jaro
év
64
giorno
tago
nap
73
volta
fojo
alkalom
81
casa
domo
ház 110
donna
virino
nõ 126
paese
lando
ország Konkludo Post
la komparo de la 1000 plej oftaj italaj vortoj kun ties esperantlingvaj
ekvivalentoj mi konstatis, ke 22 % montras identecon (kompletan 13 %, partan
9%), inter la vortoj de la du lingvoj 48 % montras similecon kaj 30 % havas
nenion komunan.
Neforgesante,
ke inter la similaj vortoj parto nur skribe similas, parto nur prononcite, ni
tamen povas konkludi, ke el la vidpunkto de vortprovizo la itala lingvo kaj
Esperanto signife helpas la komprenon unu de la alia. La
grandprocenta simileco atentigu la lingvoinstruistojn pri la fakto, ke la efiko
de la simileco estas subjektiva afero, kelkaj kauxzas cxe la lernanto pozitivan,
aliaj negativan transferon, dum cxe alia lernanto ili efikas alimaniere. Precipe
en la produktiva lingvouzo (skribo, parolo) ni kalkulu je la negativa, bremsa
transfero de similaj vortoj. Kio krom la leksiko? Por
pruvi, ke ne nur la leksika simileco havas grandan rolon, estis kompilita de mi
testo, kiu - helpe de identaj kaj similaj vortoj en Esperanto kaj itala lingvoj
- enhavis lauxgrade malfaciligitajn itallingvajn frazojn. La celo estis pruvi,
ke la kono de Esperanto ebligas kompreni frazojn de tute nekonata lingvo.
Hungaraj esperantistoj, pretaj partopreni en la eksperimento ricevis interalie
la sube troveblajn italajn frazojn kun la tasko traduki ilin al la gepatra
lingvo. La
enketado liveris interesajn rezultojn, pruvis la elirhipotezon, sed aldone
starigis interesajn demandojn, metodike neneglektendajn. La analizon de tiu cxi ekzameno vi povos legi en la sekva
numero de nia revuo. Ïis tiam, se vi mem deziras provi kiomgrade vi estas
helpata de Esperanto por kompreni la italan lingvon, vidu la duan pagxon de mia
esplorenketo, kiun vi povas traduki aux al Esperanto aux al via nacia lingvo. Provu traduki la
sekvajn itallingvajn frazojn! a) Il libro è interessante.
.................................................................................... b) Il mio amico è italiano.
................................................................................. c) Il poeta riposa. ................................................................................. cx)
La mia mamma sabato non lavora.
................................................................ d)
Il ministro saluta il pubblico. ........................................................................ e)
Maria non ha tempo libero.
............................................................................ f)
Paola frequenta la sesta classe.
....................................................................... g)
Il mio papà lavora in una fabbrica. ................................................................ gx)
Marianna parla bene la lingua italiana? ......................................................... h)
Il fratello di Paolo dorme. .............................................................................. §)
La grammatica di Esperanto è facile. ............................................................. i)
I turisti visitano i famosi musei di Roma. ....................................................... j)
Il signore si lava con sapone. ......................................................................... k)
Luigi preferisce l'insalata al
formaggio........................................................... l)
Il direttore deve pagare molto al suo dottore. .................................................. m)
Il professore non vuole finire la lezione. ....................................................... n)
La signorina Verdi desidera vendere la villa contro un prezzo
alto................. o)
Chi ama Carlo? ............................................................................................. p)
Con chi parla
Maria?...................................................................................... El la sekvaj vortoj
konstruu frazojn en la itala lingvo! casa,
Marco, la, è, di, moderna : ....................................................................... lunga,
scrive, Paolo, lettera, una: ....................................................................... ragazza,
si, la, veste, semplicemente: ................................................................. professoressa,
non, la, ministro, invitare, vuole,
il:............................................. Viaj reagoj, solvoj kaj alilingvaj
similcelaj fraz-aroj estas bonvenaj en la redakcio. Notoj: 1.
Smidéliusz K.: L'Esperanto come strumento propedeutico nell'insegnamento
dell'italiano per gli ungheresi. Instituto Superiore di Magistero Berzsenyi Dániel,
Dipartimento di Italianistica, Szombathely, 1994. 2.
Listo de frekvenco de A.G. Sciarone, kompilita cxe la Katedro de Aplikata
Lingvistiko de la Universitato de Delft, Nederlando. (Sciarone: Vocabolario
Fondamentale della lingua italiana, Minerva Italica, 1977. p. 167-196) |