|
Magali
von Blottnitz: Sudafrikanoj
prezentis E-on dum mondkonferenco de lingvoinstruistoj La unua semajno de julio
estis grava semajno por lingvorilataj profesiuloj en Sudafriko. La monda
kongreso de FIPLV (Fédération Internationale des Professuers de Langues
Vivantes, aux Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) okazis en
Johanesburgo, kaj samtempe jarkongresis la sudafrika asocio de lingvistoj, SAALT. Sudafrikaj esperantistoj
povis partopreni tiujn eventojn. Danke al la frua atentigo de Jennifer Bishop ni
povis uzi la okazon por multflanka varbagado, en kunlaboro kun aliaj
organizajxoj de la E-movado, cxefe ILEI kaj Indigxenaj Dialogoj. La agadon
kunfinancis EASA (Esperanto Asocio de Suda Afriko), ILEI/Interkulturo kaj kelkaj
subtenantoj el Auxstralio. 1. Tre bonaj rilatoj kun FIPLV Axel von Blottnitz, komitatano de EASA kaj eksa prezidanto
de la (nun mortinta) sudafrika sekcio de ILEI, partoprenis en la monda asembleo
de FIPLV, la 1-an de julio. Li estis tre impresita pri la bona statuso de ILEI
cxe FIPLV kaj la favora sinteno cxefe de ties prezidanto Denis Cunningham (kiu
jam partoprenis iun UK en Auxstralio). 2. Prelegoj Du
prelegoj estis prezentitaj kun rilato al Esperanto, ambaux dum la unua mateno de
la konferenco. Magali von Blottnitz prelegis pri Esperanto kiel vojo al
multlingveco, kaj Jan vd Strydom legis artikolon de Radojica Petrovicx: "On
a web based project of language learning and intercultural education" (Pri
retprojekto de lingvolernado kaj interkultura edukado). Temas pri la projekto de
ILEI: Interkulturo, kiu uzas ankaux servojn de la projektoj de ESF: "lernu!"
kaj "Edukado.net". Bedauxrinde pro granda kvanto da samtempaj
prelegoj cxeestis
nur 22 homoj, kiuj cxe la fino ricevis kopiojn de la teksto. Ni disdonis kelkdek kopiojn de la prelegoj
ankaux al kongresanoj, kiuj ne auxdis la prelegon. Cetere,
kvankam entute la prelegoj rekte tusxis malmultajn homojn, la resumoj estis
disdonitaj al cxiuj konferencanoj kaj la organizantoj planas produkti
konferencan KD-on kun cxiuj prelegoj, tiel ke ecx la detalaj tekstoj disdonigxos
al cxiuj. 3. Ekspozicio Ni prezentis afisxan ekspozicion pri la projekto "Indigxenaj
Dialogoj"[1]
kaj ni table ekspoziciis kelkajn montrajxojn pri esperanto, cxefe librojn kaj
vortarojn, revuojn, komiksojn, KDjn. Kvin esperantistoj (el diversaj agx-, seks-
kaj rasoj) dejxoris lauxtempe cxe la ekspozicio – aldonendas okmonata bebo Maïwenn
von Blottnitz kiu ricevis multajn komplimentojn de la kongresanoj J… Bedauxrinde, venis malmultaj reagoj/komentoj
pri la ekspozicio. La cxefa rezulto de la ekspozicio certe estis montrado, ke
Esperanto ekzistas, kaj disdono de informiloj. Iu viro (sudafrika artisto/ poeto)
mendis Angla-Esperantan vortaron. Surprizige, iu persono (mi ne havis tempon
noti la nomon) venis saluti min nome de Humphrey Tonkin (!). Kelkaj pliaj homoj lasis siajn adresojn en nia
kontaktolibro. 4. Interago kun aliaj cxeestantoj /
profesiuloj pri lingvoj La tri tagoj donis al ni iom da tempo por intermiksigxi
kun aliaj profesiuloj pri lingvoj, kaj fari interesajn renkontojn. (Bedauxrinde pro kostoj, distancoj kaj
familiaj devoj, ni ne povis partopreni la vesperajn arangxojn). Cxefe interesaj estis la jenaj kontaktoj: Politikaj deciduloj: Plej sukcesaj estis kontaktoj kun "Okcidentkaba
lingva komitato" (Western Cape Language Committee), parto de la provinca
registaro de la okcidenta Kabo. La Lingvokomitato agas por multlingveco en la
Provinco (cxefe rilatite al la 3 oficialaj lingvoj de la provinco, nome angla,
afrikansa kaj ksosa). Ili volas krei agadgrupon por multlingveco kaj ni provos
aligxi al tiu agadgrupo. Lingvistoj kaj akademiuloj: Kelkaj akademiuloj montris sin suficxe
malfermataj al Esperanto – unuavice la organizantoj cxe la Rand Afrikansa
Universitato, kaj la estro de la sesio dum kiu prelegis Magali, S-ro Viljoen cxe
Pretoria teknika universitato. Ambaux institutoj akceptis disdoni stoketon da
niaj novaj faldfolioj al studentoj post fino de la ferioj. Ni faris kontaktojn
ankaux cxe aliaj universitatoj. Tiuj kontaktoj espereble estos utilaj se ni iam
volos kaj povos starigi kursojn aux varb-agadojn cxe studentoj. 5. Reklamo en konferenclibro Ni aperigis tutpagxan reklamon pri Esperanto en la
konferenclibro, kiun ricevis cxiuj delegitoj. Ni por la okazo urgxe produktis
kvinlingvan reklamon (angla-afrikansa-franca-zulua-rusa). Bedauxrinde la kirilaj literoj de la rusa
teksto ne printigxis, sed anstatauxe aperis nigra linio en la libro. Tamen,
bonsxance la reklamo aperis sur la lasta pagxo de la libro, do supozeble estis
videbla de preskaux cxiuj. Konklude, tiu kongreso
donis al ni bonan okazon por montri la ekziston de Esperanto. Ecx se malmultaj
konferencanoj vere profitis de la detala kaj multa laboro farita, almenaux ni
faris suficxe profesiecan impreson kaj oni povas esperi ke neniu foriris de la
konferenco sen esti leginta almenaux 3-4 foje la vorton «Esperanto». Nun
restas la tasko prizorgi la faritajn kontaktojn! Ni ankorauxfoje dankas al cxiuj
kiuj ebligis tiun agadon. Magali von Blottnitz, Sekretario de Esperanto Asocio de Suda Afriko, 6, Dulwich Green Boundary Road Newlands 7700 South Africa, <hvb@mweb.co.za> [1]
Temas
pri projekto kiu kunigas homojn el endanĝeritaj minoritatoj de diversaj
kontinentoj kaj uzas esperanton kaj interreton por krei dialogon inter la
popoloj. |