|
Katarína
Bodnárová: Survoje
al Cseh-instruisteco aux
el Slovakio al Brazilo Fininte
B-seminarion, preparigxante al C-seminario kaj al diplomigxo pri Cseh-metoda
instruado, komence de cxi-jaro mi ekis grandan vojagxon. La “konkerota”
lando estis Brazilo, la celita “konkerajxo”: instru- kaj prelegspertoj. Post
pli ol duonjaro da preparoj mi atingis la sudamerikan kontinenton la 23-an de
februaro 1996. La E-aktivuloj de nord-orienta Brazilo atendis min kun preta
itinero kaj programdivido. Fortaleza
kaj Federacia Universitato de Ceará farigxis mia unua labortereno. Tie
mi prelegis pri E-o kaj pri lingvaj problemoj, parolis en la studenta
radio-elsendo, diskutis kun la partoprenantoj de E-kurso, kiuj promesplene
dis-volvadas sian agadon. Akompanante mian nelacigeblan gastiganton d-ron
Wandemberg R. Morais al kelkaj (jes, estas pliaj) de li gvidataj E-kursoj en
la periferiaj partoj de Fortaleza, okazis mia unua Cseh-leciono. Post
mallonga vizito de Natal jen la ebleco gvidi tutsemajnan Cseh-metodan
kurson en João Pessoa. La lokaj E-aktivuloj bone eluzis mian
“ekzotikecon” por akiri intervjuojn cxe jxurnaloj: O Norte, A
Uniao kaj Correio da Paraíba. Al gxenerala publiko mi prelegis pri
Slovakio kaj interesa estis la renkontigxo kun lokaj verduloj. Kompreneble, kio
ajn estis la temo, kiun mi pritraktis, mi uzis cxiam E-on kaj mia publiko mem
turnadis la parolon al E-o, demandante pri mia vojagxo kaj pri la lingvo, de mi
uzata. Al
studentoj de Sxtata kaj Federacia Universitatoj de Paraiba en Campipda Rande
mi parolis pri la naturprotektado en Slovakio kaj pri la lando mem kaj enkadre
de la temo “Interlingvistiko kaj planlingvoj” ankaux pri E-o. La jxurnaloj Diario
da Borborema kaj Jornal da Paraiba aperigis pri mia vizito
artikolojn, kelkaj scivolaj studentoj venis ecx al la renkontigxo en la loka
E-klubo. Mi konfesas, ke kun ili mi iom aligatoris, sed post kiam miaj
vizitantoj spertis la glatan funkciadon de E-o inter mi kaj la klubanoj, cxe la
adiauxo subite auxdigxis: “Mi lernos E-on.” “Ankaux mi.” “Ankaux
mi.” ... Post la legxera parolado kun reprezentantoj de Verda Partio, kaj min
kaj miajn akompanantojn sxvitigis la neatendite granda kaj interesigxema publiko
en urbeto Pocinhos, kie mi prelegis. Unu
el miaj planoj por Brazilo estis la uzado de filmo Mazi en Gondolando. Mi
scivolis pri la reago de gxiaj spektantoj kaj provis kolekti spertojn pri la uzo
de cxi-nova instruhelpilo. La plenkreska lernantaro en João Pessoa kun
atento kaj gxuo akceptis la kelkminutajn Mazi-lecionojn, kiujn mi cxiutage
enmetis en mian instruadon. Infanajn eksperiment-subjektojn mi ricevis en Campina
Grande. Ili, mi kaj Mazi pasigis agrablajn du horojn en la kunvenejo de la
loka spiritisma grupo. Ni kantis, desegnis, ludis. La roluloj de la vidbendo
evidente placxis al la etuloj. La
studentoj cxe Sxtata Universitato de Pernambuko kaj cxe Katolika
Universitato estis mia auxskultantaro en Recife. Pri E-movado mi
parolis en Spiritisma Federacio. La studentoj de Fakultato por Instruistoj en
urbo Nazare da Mata lernas po-vespere. Ilin mi vizitis kun
prelegoj du fojojn. Gxeneralan publikon celis miaj prelegoj en Caruaru
kaj en Cabo. En cxi-lasta mi krome gastis cxe s-ino Vera Rocha kaj sxiaj
3 gxis 7-jaraj E-lernantoj. La proksimume 15-opo de infanoj akceptis min kun
neforgeseble cxarma programeto. En
Maceió mi gvidis 2 nemultnombrajn kursojn. Mazi ankaux tie bone
akceptigxis. Same en la kristana infanhejmo, loka spiritisma grupo kaj Baz-lernejo
A. Einstein. En Sxtata Universitato de Alagoas mi neformale parolis
kun kelkaj profesoroj pri la ebleco enkonduki E-on en la universitatan
instru-programon. Bahia
E-Asocio havas sian sidejon en Salvador. La tieaj aktivuloj arangxis por
mi intervjuon cxe jxurnalo A Tarde, prelegon por gxenerala publiko kaj
viziton de E-kursoj en la asocia domo mem kaj en spiritisma kunvenejo. La
E-lernantoj de Muritiba renkontigxadis en la domo de mia gastiganto s-ro Manoel
Borges dos Santos, kiun mi dum kelkaj tagoj anstatauxis en la instruado. Kun
prelegoj mi vizitis la anojn de la loka Mesianisma komunumo kaj de Lions Club,
la Spiritisman societon en urbo Cachoeira, la studentojn de Universitato
de Sxtato Bahia en Santo Antonio de Jesus, la Rotary Club-anojn en Cruz
das Almas kaj la geknabojn en la loka bazlernejo. Kelkajn
tagojn mi pasigis ankaux en la cxefurbo de Brazilo, en Brasilia. Tre interese
estis viziti la apudan Sobrinho, en kies lernejo okazas ankaux
E-instruado. Mi kunportis tien Mazi-n. Bona
Espero. Estis
aparta sperto partopreni 1a vivon de cxi-unika komunumo. La 6 semajnoj tie
pasigitaj konvinkis min pri la granda laboro de gesinjoroj Grattapaglia
kaj de cxiuj, kiuj klopodas fari socian laboron pere de E. Eblecon
aktive partopreni la 32-an Brazilan Kongreson de E mi havis en Riberião
Preto. Ne nur ke gxi estis mia unua fremdlanda nacia kongreso, ankaux la
granda nombro de gxiaj partoprenantoj (500) elstarigis al mi tiun cxi eventon.
Mi kontribuis al la kongresa programo per prelego pri la slovakia E-movado kaj
pri miaj dum-volontuladaj spertoj, pri kiuj interesigxis la BEJO-anoj. Mia
lasta haltejo estis São Paulo. La tiea Esperanta Klubo Zamenhof
invitis min al lecionoj por siaj lernantoj kaj la aktivuloj afable helpis min
gxis mia forflugo la 18-an de julio. Jen
la fino de mia brazilumado, de mia unua ekster-euxropa vojagxo. Unuaj estis
ankaux miaj spertoj pri prelegado. Unuan fojon mi instruis Cseh-metode kaj unuan
fojon spertis, kiel gustas esti vojagxanta E-instruisto. Mia
duonjara “aventuro” kulminis en diplomigxo pri Cseh-metodo - baldaux post la
reveno. Tamen, la spertoj kaj travivajxoj dume kolektitaj influos certe ne nur
mian profesian vivon. Dankon
al miaj brazilaj amikoj, kies gastamo kaj kunlaboro akompanis mian tutan
vojagxon kaj apartan dankon al Eduka Fondajo “Carson” pro la subvencio, sen
kiu mia vojagxo ne efektivigxus.
Katarína
Bodnárová, |