UEA-estrarkunsido
Hejmen ] Supren ]

 

Propedeuxtiko
Transitiveco en E-o
El la landoj 95/2
Postparolo 95/2
Stipendio por infanoj
ILEI-kunsido
Tigre aux pigre
UEA-estrarkunsido
UEA/ILEI-ekzamenoj
Tago de la Lernejo

UEA estrarkunsido                                            Raporto

La printempa UEA estrarkunsido okazis marte en la CO. Kiel kutime, gxin partoprenis kiel observanto ankaux la reprezentanto de ILEI.

Krom pluraj aktualajxoj la estraro dedicxis tempon ankaux al la instruado. La ILEI-reprezentanto prezentis koncizan raporton de ILEI por la jaro 1994 kun aparta pritrakto de la ekzamenoj, kiuj ja estas komuna agado de la du organi­zoj. Por doni pli da prestigxo al la ekzamenoj, la estraro proponas al siaj delegi­toj atingi almenaux la nivelon de la meza ekzameno. UEA helpos eldoni la elcxerpitan gvidlibron por la ekzamenoj. La estraro esprimis la esperon, ke dum la venonta jaro ekfunkcios la supera nivelo. Estis prezentitaj ankaux koncizaj raportoj de diversaj instru-projektoj, kiuj ekis dum la lasta jaro.         

M.B