UEA/ILEI-ekzamenoj
Hejmen ] Supren ]

 

Propedeuxtiko
Transitiveco en E-o
El la landoj 95/2
Postparolo 95/2
Stipendio por infanoj
ILEI-kunsido
Tigre aux pigre
UEA-estrarkunsido
UEA/ILEI-ekzamenoj
Tago de la Lernejo

Ekzamena raporto ‘94                              UEA/ILEI        

En 1994 ekfunkciis nova sekretario pri elementa kaj meza niveloj, prof. Ivan Bekavac-Basicx en Zagrebo. La ekzamenoj de UEA kaj ILEI sesiis rekord-kvante en la pasinta jaro: 12 fojojn, en 9 landoj de 4 kontinentoj. Aparte elstaris la 16 sukcesintoj - plejparte aziaj - dum la ILEI-konferenco en Kangnam, kaj la 8 junaj albanoj, ricevintaj elementan diplomon en Zagrebo. Entute 87 homoj kandidatis (48 por la elementa kaj 39 por la meza ekzamenoj) kaj 74 sukcesis (po 37 je elementa kaj meza niveloj). Per tio la nombro de cxiuj sukcesintoj de la UEA/ILEI-ekzamenoj ekde la komenco en 1989 altigxis al 409.

Pasintjare ofte montrigxis ke la movadaj kaj literaturaj konoj de la kandidatoj ne atingas la nivelon de iliaj lingvokonoj. Pri tio oni povas iom helpi per aparta prepar-seminario, kaj antaux tri sesioj efektive okazis tia. Alia problemo, ke dauxre mankis novaj testoj. Malgraux promesoj, neniu verkis por ILEI novan materialon. Pro tio, kombinoj de malnovaj testoj estis uzataj. Ni do direktas inviton al cxiuj kapabluloj verki, precipe antauxtestojn. Tiujn du gravajn elemen­tojn ni esperas plenumi dum la sekva jaro.

Urbo, lando, monato de la sesio              Kandidatoj                   Sukcesis         

 

elementa

meza

elementa

meza

1. Zagrebo, Kroatio: majo

9

-

8

-

2. Jyväskylä, Finnlando: julio

7

6

7

6

3. San Francisko, Usono: julio

2

3

1

3

4. KCE, Svislando: julio

1

6

1

6

5. UK, Seulo, Koreio: julio

6

5

5

5

6. Ch’onan, Koreio: auxgusto

1

1

1

1

7. Kangnam, Koreio: auxgusto

4

14

4

12

8. Barlaston, Britio: auxgusto

1

3

1

3

9. Sete, Francio: septembro

2

1

1

1

10.Togolando: septembro

7

-

3

-

11. Zagrebo, Kroatio: decembro

2

-

2

-

12. Wimeba, Ganao: decembro

6

-

3

-

 

48

39

37

37

Sume                                                             87                                74            

Kompilis Marija Belosxevicx kaj Ivan Bekavac-Basicx 

Ekzamena kalendaro 1995

18-22.07 61-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, Onnela, Finnlando

22-29.07 Universala Kongreso de Esperanto, Tampereo, Finnlando

29.07-04.08 Konferenco de ILEI, Övik, Finnlando

15-17.08 Esperanto somerlernejo, Barlaston, Britio

02-09.09 21-a Internacia semajno de Esperanto, Sete, Francio

komence de sept.  Tutlanda E-Kongreso, Yangzhou, Cxinio.

Ni petas cxiujn kandidatojn nepre kontakti la sekretarion de la Internacia Espe­ranto-Komisiono, cxe kiu oni povos ricevi detalajn informojn pri la ekzamenoj: prof. Ivan Bekavac-Basicx, Kuslanova 59, HR-41000 Zagreb, Kroatio.