|
Ilona
Koutny
Universitata
instruado kaj instruista trejnado*
Instruado
de esperanto havas gravan rolon por la pluvivo de la lingvo kaj por gxia uzo en
adekvata nivelo, tamen gxi preskaux ne aperas en oficialaj lernejaj kadroj. Ekzistas
streboj enkonduki gxin en diversajn nivelojn de la instrusistemoj. La motivoj
kaj celoj diversas de propedeuxtika valoro (cxefe en elementa lernejo) tra
helpado en interkultura komunikado (en cxiuj niveloj) gxis lingvistika modeligo
(en universitatoj). Ni analizos la universitatan instruadon de e-o kaj gxian
rilaton kun instruista trejnado surbaze de plurjaraj spertoj en hungara kaj pola
universitatoj. Ni diskutos la neceson kaj enhavon de universitata agado. 1.
Esperanto kaj esperantologio en la supera instruado
Por
prezenti la altlernejan kaj universitatan instruadon de e-o kaj esperantologio
ni uzos tri kriteriojn, kiuj plurflanke interplektigxas. Laux
statuso ni povas paroli pri: ·
studrondo,
okazanta en universitato, sed ekster la stud-programoj aux liberaj
prelegoj, kiuj ne kalkuligxas en la rezultoj de la gestudentoj; ·
oficiala
kurso kun
poentoj, kreditoj aux iuspeca enkalkulado en la rezultoj de gestudentoj; ·
memstara
studprogramo kun
diplomo en iu organiza kadro. Laux
tipo temas pri: ·
lingvokursoj
en
baza aux meza niveloj, tre malofte en supera nivelo. Tiuj cxi estas ne vere
universitatnivelaj kursoj, sed lingvokursoj similaj al tiuj en mezlernejoj aux
por plenkreskuloj en iu klubo; ·
sciencaj
prelegoj aux kursoj pri
esperantologio kaj interlingvistiko, kiuj prezentas internacian komunikadon aux
lingvopolitikon, artefaritajn lingvojn kaj nur bazajn trajtojn de kaj informojn
pri esperanto en naciaj lingvoj (vd. la programon de Blanke (2000) en Berlino); ·
faka
kurso en e-o,
kiel kutime AIS faras dum siaj universitataj sesioj; ·
kompleksa
studprogramo,
simila al filologio de diversaj lingvoj, startante de nulo aux de iu baza scio
de la lingvo, ofertante prelegojn pri e-aj lingvistiko, literaturo kaj kulturo,
eventuale pri metodiko. La
celoj varias inter: ·
informi
pri
esperanto, pri la lingvo, movado, pri gxia ebla rolo en la internacia
komunikado, tiel elformi pozitivan aliron al gxi cxe homoj, kiuj eventuale estos
“intelektaj aktivuloj” (vd. Blanke), aux ecx en decida rolo (cxefe dum
sciencaj kursoj); ·
baki
esperantistojn (cxefe
dum e-kursoj); ·
formi
profesiulojn pri
esperantologio (celo de memstara kaj kompleksa studprogramo). Tamen
estas malfacile prezenti la mapon de universitata instruado laux tiuj kriterioj,
cxar mankas fidindaj kaj detalaj informoj pri la supera instruado de esperanto.
Danke al la senlaca laboro de G. Pirlot aperis regule kajeroj pri universitata
instruado cxefe en la 80-aj jaroj. Nuntempe evidentas la reta registrado de tiuj
kursoj, kaj tio efektive okazas danke al Mauxro La Torre (vd. http://lps.uniroma3.it/eler),
sed ne estas gxisdata (Blanke (2000) mencias 9 germanajn universitatojn, kie
okazas de tempo al tempo lingvokursoj aux sciencaj kursoj kaj la reta fonto 18,
versxajne kelkaj cxesis funkcii). La
listo de superaj institutoj, kiuj proponas e-kursojn estas suficxe impona (laux
la reta fonto 143), se kredi al gxi. Estas malfacile doni precizan bildon pri la
diversaj lingvaj kaj sciencaj kursoj, cxar ili ne funkcias konstante, multe
dependas de la pozicio de la instruanto, krome mankas informoj pri la
oficialeco, ktp. Sen tio ni povas mencii nur kelkajn ekzemplojn. Esperantologiaj
kaj interlingvistikaj kursoj okazadas en pluraj euxropaj universitatoj: en
Berlino, Frankfurto, Hamburg, Leipzig, Rostock, Paderborn (Germanio laux Blanke
2000), Amsterdam (Nederlando), Torino, Romo (Italio), Stockholm (Svedio),
Szombathely (Hungario). Lingvokursoj
okazadas en Moskvo (Rusio), Krakovo, Lublin, Poznań, Torun (Pollando), Sárospatak,
Debrecen, Szombathely
(Hungario). Plej
ofte lingvokursoj dauxras 1-2 semestrojn kaj havas po 2 horojn semajne. Enkadre
de tio malmulte eniras krom la lingvo mem. Oni devas disponi pri almenaux 4
horoj semajne dum 4 semestroj por ke kurso pri literaturo, movado aux metodiko
povu okazi (ekz. en Krakovo). Memstara
studprogramo, kiu en si mem bezonas plurajn jarojn, kaj kutime iun oficialan
kadron, funkcias pli stabile. La Esperanto-fako de la Budapesxta Eötvös
Universitato
ekzistas jam ekde 1966, la internacia varianto ekde la fino de la 80-aj jaroj,
kvankam la lasta stagnas. Bedauxrinde, la studoj ricevos altlernejan rangon ekde
la sekva studjaro. En Poznań
fondigxis internacia Interlingvistika fako en 1997. Ankaux universitataj lingvaj
aux sciencaj kursoj havas pli ofte oficialan kadron ol lingvokursoj en baz- kaj
mezlernejoj, kie la nuraj studrondoj pli oftas. La
projekto Interkulturo donas novan elanon al la bazlerneja instruado en oficialaj
kadroj. La
oficialeco donas pli da prestigxo al la kurso, tiel pli da partoprenantoj. Ne
nur la instruado de e-o, sed ankaux la akcepto de e-ekzamenoj kontribuas al la
pli forta pozicio de la lingvo. En hungaraj universitatoj, nur tiam studento
povas akiri sian diplomon nuntempe, se li/sxi havas ekzamenon pri du fremdaj
lingvoj (unu mezgradan kaj unu bazgradan). Pluraj universitatoj kaj altlernejoj
akceptas la sxtatan lingvoekzamenon pri esperanto por tiu celo. Tio kontribuas
al tio, ke dum la lastaj jaroj inter 1000-2000 homoj trapasas la sxtatan
lingvoekzamenon pri e-o. 2.
Instruista
trejnado kaj supera instruado
Por
bona instruado necesas bona instruisto. Cxu iu naskigxas por esti instruisto aux
per trejnado estigxas tio? Por povi respondi al tiu cxi demando, ni vidu, kion
bezonas bona esperanto-instruisto! ·
superagradan
lingvoscion; ·
metodikajn
konojn pri lingvoinstruado; ·
vastajn
kulturajn konojn pri e-aj literaturo, movado, teatro, kantoj, ktp.; ·
bazajn
nociojn de gxenerala lingvistiko kaj interkultura komunikado. Kompreneble
gravas, ke iu havu denature iujn trajtojn, kiuj ebligas, ke li aux sxi estu bona
pedagogo, instruisto: ekzemple paciencon, kapablon klarigi, komprenigi aferojn,
kunordigi la agadon de pluraj homoj kaj nepre entuziasmon por tio, kion li
instruas. Sed la aliajn menciitajn konojn oni devas alproprigi. En
Esperantio ofte okazas, ke iu finis bazan kurson aux memlerne atingis iun bazan
nivelon kaj tuj komencas instrui, ja „esperanto estas facila lingvo” kaj
entuziasmo felicxe ne mankas. Tiel li aux sxi transigas siajn erarojn
prononcajn, gramatikajn (ekz. lia/sia, participoj) aux leksikajn (eventuala uzo
de naciismoj). Eblas komuniki per malmultaj vortoj kaj gramatikaj eraroj, tamen
instruisto devus havi multe pli vastan vortprovizon kaj gxustan lingvouzon! Iu
povas havi bonajn ideojn por instruado, ecx devas havi siajn proprajn por esti
originala kaj auxtentika instruisto, tamen indas cxerpi el la sperto de aliaj
instruistoj kaj de la metodologio de aliaj lingvoj. Tio
sxparas tempon kaj erarojn, kies suferantoj estas la gelernantoj. Aligxante al
e-kurso lernantoj ne celas kutime konkretan profiton (kiel aplikon en la
(estonta) laborloko), ili restos gxis la fino, se gxi estas interesa, alloga, do
gxi devas esti ecx pli bona ol la kurso pri la angla. Tion
oni malofte povas atingi per eksmodaj metodoj! Se
temas pri instruado, sxtelado estas permesita, ecx bonvenigata. Instruisto ekuzu
la bonajn ideojn, metodojn, kiujn li/sxi renkontis ie ajn, cxar la gelernantoj
gajnas per tio. Metodiko disponigas ilaron, el kiu la instruisto povas elekti
laux bezono (laux celgrupo, instruata materialo, evoluigata kapablo). Kvankam
e-o estas interesa lingvo pro sia travidebla strukturo, suficxe regula kaj
produktiva derivsistemo, tamen utilas doni cxiuspecajn informojn al la
studemuloj por kontentigi iliajn aliajn interesojn (de historio gxis rokmuziko). Ofte
ni renkontas la vidpunkton, ke e-o estas tute alia ol la etnaj lingvoj, ni ne
traktu gxin en similaj kadroj. Tio estas ne konvena aliro, kvazaux ni mem
forprenus e-on el la kategorio de lingvoj! Esperanto funkcias, kiel la aliaj
lingvoj, ni devas analizi gxin laux samaj kriterioj kaj surbaze de ili montri,
en kio e-o similas kaj en kio malsamas al (certaj) etnaj lingvoj, kiujn
specifajxojn gxi havas. Almenaux instruisto devas koni la bazajn nociojn de
lingvistiko kaj la lingvistikajn aspektojn de e-o por povi dialogi kun
lingvisto. La
cxefa rolo de esperanto realigxas en interkultura komunikado. Konoj en cxi tiu
tereno estas same utilaj, por pretigi la gelernantojn por la renkontigxo kun
alikulturanoj kaj por povi enmeti esperanton en konvenan kadron (ekz. en la kazo
de la projekto Interkulturo). Se
iu volas igxi instruisto de la angla aux germana, devas studi kaj diplomigxi. Cxu
por esperanto suficxas memlernado kaj ne necesas diplomo? La
mankon de profesieco en Esperantio ankaux aliaj kritikas (vd. Smidéliusz 1997).
Kompreneble oni povas mem lerni multe, kaj iu diplomo en si mem ne garantias la
altan nivelon de cxiuj necesaj konoj kaj kapabloj. Tamen la studoj por akiri
diplomon igas la kandidaton okupigxi pri diversaj kampoj, kiujn oni parte
ellasus sen iu planita programo kaj ekzamendevigo. Ni
menciis la kompatindan statuson de e-o instruado en lernejoj. Kiel ni volas havi
la saman statuson, se niaj instruistoj ne havas diplomon? Se la streboj por
enkonduki e-on en la Euxropan Union, kaj tiel en la euxropan lernejan sistemon
atingus sian celon – ecx se nur por iu provperiodo nur en kelkaj landoj aux
institucioj –, kie estus la rajtigitaj instruistoj, tradukistoj, kaj aliaj
alte kvalifikitaj profesiuloj por tion plenumi? ILEI
povas organizi unusemajnan instruistan trejnadon kaj ekzamenon por
instrukapablo, kvankam la gxisnuna agado montras gxian malfortecon. IEI
koncentrigxas pri la tradicia Cseh-metodo. La profesian formadon por akiri la
supre menciitajn konojn certigas kutime altlernejaj kaj universitataj fakoj kun
plurjara programo, samtempe universitata diplomo havas sian prestigxon. 3.
Spertoj en ELTE kaj UAM
3.1.
La hungara Eötvös
Loránd Universitato
(ELTE) en
Budapesxto havas la plej longan tradicion de Esperanto-fako. Ekde
sia fondigxo en 1966, gxi proponas kompleksan instruprogramon por la gestudentoj
de la universitato, kiu krom la 3-jara lingvokurso entenas kursojn pri
e-gramatiko, literaturo, kulturo, movadhistorio, interlingvistiko. Povas
aldonigxi metodiko kun instrupraktiko kaj aliaj studobjektoj. La studoj startas
de la nulo kaj finigxas per universitata diplomo. La tuta studado dauxras
nuntempe 4 jarojn (apud iu cxefa fako). Dum
la okdekaj jaroj okazis enlandaj korespondaj postdiplomaj studoj 3-jaraj por
e-istaj insruistoj (praktike cxiumonate okazis renkontigxo surloka). La programo
ebligis pli detalan traktadon de diversaj terenoj de e-kulturo kaj lingvistiko,
cxar la partoprenantoj jam havis bazajn konojn. Tiuj kolegoj povis poste labori
en elementaj aux mezlernejoj, kie e-o estis oficiale aux en studrondo instruata.
Pro la transformoj en la universitata instrusistemo, tiu cxi studformo estis
cxesigita. Fine
de la 80-aj jaroj estis lancxitaj la internaciaj korespondaj postdiplomaj studoj
3-jaraj por e-istoj (praktike cxiusemestre unufoje okazis renkontigxo surloka). Gxia
programo estis simila al la enlandaj postdiplomaj studoj kaj post la sukcesa
finekzameno kaj defendo de diplomlaborajxo la finstudintoj akiris magistran
diplomon. Du
grupetoj diplomigxis. Tiuj cxi studoj nun stagnas pro manko de gestudentoj. Prof.
Szerdahelyi multe kontribuis al la elformigxo kaj evoluigo de la E-fako (ekz.
verko de lernolibroj) gxis sia morto en 1987. Mi mem – diplomito de la fako
– dum jardeko (1986-1995) prizorgis la esperantologiajn studojn, instruante la
lingvon en 3 sxtupoj kaj lingvistikon. Regule kontribuis eksteraj lekciistoj,
kiel la karmemora Zsuzsa Barcsay pri metodiko, Árpád
Rátkai pri movadhistorio, d-ro Balázs Wacha pri lingvistiko.
Nuntempe tri personoj instruas en la fako: d-ino Zsuzsa Varga-Haszonits
(kunlaborantino ekde 25 jaroj, nun gvidanto de la E-fako) kaj Iván
Bujdosó plentempe kaj d-ro Árpád Máthé. Naskigxis
pli ol 150 diplomlaborajxoj kaj kelkaj doktoraj disertajxoj. Parto de la
diplomitoj serioze agadas en esperantologia kampo. 3.2.
La
eksteraj postdiplomaj
Interlingvistikaj
Studoj de la
Universitato de Adam Mickiewicz (UAM
en Poznań,
Pollando,
kie mi nun laboras por la Hungara fako) startis la unuan fojon en la studjaro
1998/99 kaj cxi-jare okazos la diplomiga, lasta jaro (surloka intensa semajna
sesio okazas unufoje dum la semestro). La 3-jara internacia studumo konsistas el
enkonduko al gxenerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura
komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupigxas pri gramatiko, literaturo,
kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi ankaux pri
metodiko. Inter
la prelegantoj estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj Detlev Blanke,
Humphrey Tonkin kaj John Wells, d-roj Vera Barandovska-Frank, Zbigniew Galor,
Katalin Smidéliusz
kaj Blazio Wacha, same Lidia Ligęza kaj István
Ertl. Por
la gestudentoj de la Lingvistika Instituto (enkadre de kiu funkcias la
Interlingvistikaj Studoj) mi anoncas de tempo al tempo e-kurson, kiun lastatempe
mi realigis kun kolego Bradio Mauxro. 4.
Universitata agado
El
la gxis nun diritaj sekvus, ke la supera instruado de e-o estus nia evidenta
strebo pro internaj kaj eksteraj bezonoj (por plialtigi la fakan nivelon kaj por
prezentigxi dece ekstere). La aktualecon kaj urgxajn taskojn de universitata
agado ankaux ILEI rekonas (vd. la novjaran enkondukon de la prezidanto Mauxro La
Torre en IPR 2001/1). Kvankam ekzistas malmultaj universitatoj, kiuj ofertas
kompleksan studprogramon por esperanto kun diplomo, ecx tiuj ne estas
eluzataj!! … Kaj cxi tie la alcelita grupo estas esperantistoj! Cxu
Esperantio entute bezonas superan instruadon,
profesiecon, aux kontentigxas per porokazaj kursoj por komencantoj kaj per
hobiismo? £ajne, esperantistoj batalas por ke la neesperantistoj rekonu la
rolon de esperanto, ke ili enkonduku e-on en la lernejan sistemon, sed ili ne
tro emas mem persiste labori pri la pliperfektigxo, ja tion ili devas fari por
sia civila profesio. Kompreneble, ankaux la financa flanko kontribuas al la
problemo kaze de instruistaj studoj, kaj la manko de reala posteno per la
akirita diplomo (la EU-apliko nur sxvebas, kontribui al la projekto Interkulturo
estus pri reala, sed oni devas fortostrecxi por gxi!). Se
ni superas la antauxan pesimisman aliron, tiam ni povas koncentrigxi al la
demando, kiel enkonduki esperanton en universitatojn. La tasko estas
multe pli reala, se tio okazas de interne, do iu e-isto – okupigxanta pri
filologio, pedagogio aux psikologio – jam havas postenon en la universitato,
kaj povas proponi kurson pri esperanto aux esperantologio. Estas multaj kolegoj,
kiuj ne eluzas tiun eblecon! De ekstere proponita kurso bezonas internan
subtenon por ke gxi estus stabila, ne nur lauxokaze tolerata, senpaga kurso. Estas
konsilinde trovi ligojn al ekzistantaj studprogramoj (ekzemple en la budapesxta
Eötvös
Universitato, E-fako funkcias kadre de la Lingvistika Katedro kaj ofertas kurson
pri interlingvistiko ankaux
por gxiaj gestudentoj). Nuntempe la tereno de interkultura komunikado estas
populara. Ni devas trovi lokon por e-o en gxi. Tiel gxi nature enkalkuligxos en
la studoj. Estas pli reala kurso pri interlingvistiko aux interkultura
komunikado, kiu traktas ankaux e-on. Gxin povas sekvi lingvokurso por
interesigxantoj. Laux miaj gxisnunaj spertoj, ne necesas multaj memstaraj
kompleksaj programoj pri esperantologio, cxar Esperantujo ne havas bezonon por
tio. Neglektata
problemo, sed reala estas la konservo de la jam ekzistantaj esperantologiaj
studoj. Ili, kiel la plej altaj instruinstancoj meritus la subtenon flanke
de e-movado per informado pri, varbado por la studoj kaj per stipendioj por
kelkaj partoprenantoj. La edukado devas esti kaj estas “investo por cxiu”
– emfazas ankaux Stefan MacGill (2001). Necesas
difini ankaux la rilaton inter tiuj instruinstancoj kaj ILEI. Universitata
esperantologia fako kun kompleksa programo kaj diplomo (kiel en UAM) povus
plenumi la rolon por formi kvalifikitajn instruistojn por ILEI kaj tiel por la
e-movado, kunlaboranta kun gxi. La landaj sekcioj de ILEI aux la landaj asocioj
mem, ecx TEJO povus delegi partoprenanton por la studoj kun ia subteno. Estus
dezirinde harmoniigi la metodikan programon de la universitataj fakoj kaj
de instruistaj seminarioj de ILEI. Tiel ILEI povus organizi instruistajn
seminariojn kun simila programo kiel la universitata, parte kun samaj
instruistoj, en diversaj landoj por tiuj, kiuj ne povas veturi al eksterlandaj
studoj, aux kontentigxas per metodika trejnado sen kompleksa formado. Aliflanke
oni povus pensi pri la akcepto de tiuj seminarioj enkadre de la universitataj
studoj. En ambaux kazoj oni povus fari instru-rajtigan ekzamenon fine. Koncerne
cxiuspecan superan instruadon de esperanto aux esperantologio, necesus reciproka
informado kaj kunlaboro., t.e.: ·
la
kolegoj instruantaj e-on aux esperantologion, interlingvistikon devus sendi
informojn pri la kurso kun programo al la centra TTT-ejo (vd. supre) kaj same
enmeti tiujn informojn en la TTT-ejon de sia universitato; ·
estus
bone organizi kontaktojn inter la gestudentoj, inkluzive intersxangxojn; ·
necesus
trovi kadrojn por scienca kunlaboro (en la tereno de metodiko, interkultura
komunikado, lingvopolitiko, dulingvismo, ktp.) inter si kaj ankaux kun
neesperantistaj esploristoj petante subtenon de fondajxoj. ILEI
elektis respondeculon pri universitata agado en la persono de Radojica Petrović,
kiu jam dissendis sian unuan informilon-enketilon. Ankaux la Komitato de UEA
post traktado de la temo (en la kunsido dum UK en Zagrebo) komisiis Amri Wandel
por prizorgi la rilatojn kun la Internacia Asocio de Universitatoj kaj
rekomendis al UEA disponigi rimedojn por instruceloj. Tamen
io movigxas.
D-ino
Ilona Koutny, akademiano, gvidanto de Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznań,
Pollando Bibliografio
Blanke, Detlev (2000):
Esperanto en germanaj universitatoj. En: IPR 2000/3 La Torre, Mauxro (2001):
Novjara enkonduko. En: IPR 2001/1 MacGill, Stefan (2001): De
kie niaj laborfortoj? En: 2001/2 Smidéliusz,
Katalin (1997): Projekto Klera – profesia formado de E-kursistoj. En: IPR
1997/1
*
Surbaze de prelego prezentita dum la 35a ILEI-konferenco, Lovran, 2001
|