Usona Jarraporto 2002
Hejmen ] Supren ]

 

Relancxi
Intervjuo kun Kolker
Somerkursaro
Usona Jarraporto 2002
Fondajxo Saliko
Socioniko
Allan Simon
Ni funebras
Esperanto ABC

JARRAPORTO
de la Usona ILEI-Sekciestro Doroteo Holland
Junio 2001 - Julio 2002


Dum la pasinta lerneja jaro (sept. 2001-junio 2002) pli ol mil Usonanoj
lernis Esperanton, lau Kent Jones, la Eduka Sekretario de la Amerika
Asocio de la Instruado de Esperanto (AAIE). Cxe la jarkunsido de AAIE la
22-an de junio, 2002, elektigxis nova Eduka Sekretario, June Fritz.

Cxe la ILEI-konferenco en Lovran lastan someron, reprezentis AAIE-on
kiel komitatanoj nia prezidanto Ron Glossop, nia koresponda sekretario
Sally Lawton, kaj Bill Maxey. Dankí al la diligenta laboro de Phil
Dorcas, la vic-prezidento de AAIE, pasintjare AAIE akiris 10 novajn
membrojn (nun estas entute 54). Kaj kiel antaue, cxiu membro de AAIE
daure estas automate ano de ILEI (cxirkau 62% el cxiu AAIE-kotizo de
$US25, estas pagita kiel ILEI-kotizo). Sekve, cxiu AAIE-ano ricevis la
Internacian Pedagogian Revuon de ILEI, kaj kiel AAIE-ano, la kvaronjaran
dulingvan (Esperanto kaj angla) ìAAIE-Bultenoî-n. Inter ties rubrikoj
estas Instru-sugestoj, Esperanto-instruado Alilande, Esperanto kaj la
Reto, Rekomendinda Legado, Volas Korespondi, ILEI-Aferoj, kaj De kaj pri
Niaj Membroj.

AAIE-prezidanto Ron Glossop cxijare igxis la estro de Infanoj Cxirkau la
Mondo, kaj tiurilate korespondis kun infanoj kaj instruistoj en Usono,
Kanado, Britio, Meksiko, kaj Rusio.

Dum la pasinta jaro AAIE dauris kunlabori kun la Esperanto-Ligo por
Nord-Ameriko (ELNA). Jen ekzemploj:
1) AAIE-membro Lusi Harmon estras la ELNA instru-vidbendan projekton
'Pasporto al la Tuta Mondo', kies 15 lecionoj estas preskau finpretaj
por uzi tutmonde en televido, klascxambroj, klub-kunvenoj, ktp.

2) Tuj post la ELNA-kongreso pasintan junion, antaua AAIE-prezidanto
Duncan Charters kondukis elstaran 6-horan instrukurseton pri kiel
instrui Esperanton surbaze de la vidbendo Pasporto al la Tuta Mondo.
La kurson oni filmis por estonta uzado.

3) La eks-Eduka Sekretario de AAIE, Kent Jones, ankorau dejxoras kiel
la Komisiito de Edukado de ELNA

4) Phil Dorcas, vic-prezidanto de AAIE, nun estras ELNA-programon
'Intergrupa Atingo-Programo', kiu celas plibonigi la agadojn de lokaj
grupoj, inkluzive instruadon kaj ekzamenigxon.

5) Denove cxijare estis inkluzivita en la ELNA somera kursaro NASK
pedagogian kurson por instruontoj de Esperanto.

6) La Usona Ekzamena Servo, sub la auspicio de ELNA kaj AAIE, denove
administris ekzamenojn, kiuj estas nur por anglalingvanoj. Sukcesis 3
per la Komencgrada, 1 per la Duagrada, kaj 1 per la Supera.

7) En la ELNA perkoresponda kursaro, kiun administras AAIE-membro
Doroteo Holland, 128 ankorau lernas, kaj dum la pasinta jaro 4 novaj
aligxis kaj 4 finstudis. Multaj, aparte junuloj, preferas ret-kursojn,
pri kiuj malmultaj informoj haveblas.

En sia jarraporto Pil Dorcas, AAIE vic-prezidanto, rekomendis audacajn
plibonigojn, inkluzive la kreadon de ret-kurso kiu havas audeblejn
prononcon kaj dialogojn, kaj kiu preparas la lernantojn por sukcesi en
la baza ekzameno de Usona Ekzamena Servo.