Vivu la konflikto!
Hejmen ] Supren ]

 

Indigxenaj dialogoj
Fabelkomencoj
Vivu la konflikto!
Interreta instruado
El la landoj 99/4
Urso-kurso
Okulo
Plupo

Sabine Trenner:

Traktado de malsxatata gxenajxo: Vivu la konflikto!

KVERELO kaj PERFORTO estas multe diskutataj temoj en la nuna tempo. Auxdeblas ne malofte la riprocxo, ke en la lernejoj oni ne suficxe faras por eviti postajn violentajn agojn. Peri formojn de konstruiva konflikta prilaboro postulas la moderna edukado. Tial necesas kaj havas sencon por la nuntempa pedagogia profilo okupigxi pri konstruiva konflikta kulturo. Konfliktojn ni ofte rigardas kiel minacan, detruivan, dolorigan gxenajxon. Sekve multaj klopodas eviti ilin. Sed se gxi ne solvigxas, gxi povas finigxi en grumblacxoj aux/kaj fortojn postulanta batalo. Tia kverelego plifirmigas la negativan rigardon al konfliktoj. Sed aliflanke normalas, ke tie, kie kunas homoj, aperas konfliktoj. Mondo sen konfliktoj estas utopio. Kia enuo! Imagu la tombejan trankvilon! La elira tezo de tiu cxi kontribuo estas jena: ne la konfliktoj estas la veraj problemoj, sed la maniero, kiel trakti ilin. Konflikto estas signo, ke io ne plu estas en ordo, ke necesas sxangxo. Gxi estas sxanco por evoluo kaj plibonigo de interrilatoj. Cxu tiun sxancon oni uzas, dependas de tio, kiel oni solvas la konflikton. Sed ni ja scias, ke por la koncernitaj konfliktuloj tre malfacilas trovi per interparolado la solvon por la kverelo; tro multe ilin regas emocioj aux ilin bremsas la timo perdi la vizagxon. Cxu sak-strata situacio?! Antaux ol prezenti formojn de konflikta prilaboro ni iomete teoriumu.

 

Konfuzo pro konflikto

Sociala konflikto estas interago inter agantoj (…), en kiu almenaux unu el la agantoj travivas malakordigon en pensado/imago/perceptado kaj/aux sentado kun la alia(j) aganto(j), ke realigante okazas malhelpo pere de unua aux pluraj aliaj agantoj. [laux Glasl, p. 14/15]

 

Detruiva konflikta traktado

Konata afero: kvereletoj komence, poste personaj insultoj: jen gxi kreskas, la konflikto. La diversaj rigardo-perspektivoj pri certaj problemoj igxas riprocxoj kontraux la alia persono kaj donas informojn pri gxia karaktero, gxiaj intencoj kaj motivoj. Anstataux trakti la komunan problemon, oni vidas en la alia persono la problemon.

sekvas bildo 1: La alia persono estas rigardata kiel problemo (grafikajxo de Mathias Neumann)

En la plej multaj konfliktoj la enhavoj sxangxigxas, kiam la konflikto plifortigxas. Komence estis nur unu problemo, sed pli multaj kaj aliaj aperas. La interparoladoj pri la problemoj igxas pli senkonkretaj kaj gxeneralaj. La problemoj prosperegas donante senton de konfuzigxo kaj sensolveblo. Finfine la komunikado igxas pli nerekta kaj neakurata. La kontrauxuloj ne plu havas tiom da kontaktoj unu kun la alia, sed pli kun homoj, kun kiuj ili interkonsentas. Kun la kreskanta intenso kaj la emocia konfuzo kunas la malaperanta kapablo auxskulti kaj komuniki. Kontentigajn rezultojn oni ne plu atingas. La konflikto finas en sak-strato, neelirebla por la kontrauxuloj sen helpo de ekstere.

 

Konstruiva konflikta traktado

sekvas bildo 2: De nekontentiga al kontentiga konflikta sistemo – bildo laux Ury

Konstruive traktadi konfliktojn signifas sercxi solvon por la problemo sen ataki la personon de la alia flanko. Cxiuj koncernuloj transprenas kune la respondecon pri la problemo kaj komune sercxas solvon.

sekvas bildo 3: La problemo estas ekkonata kaj ili kune solvas la komunan problemon.

Same kiel diferencendas inter homo kaj persono validas diferenci inter pozicio kaj intereso. Pozicio, aux pli konkrete la firmigxintaj imagoj kiel oni solvu la problemon, ofte ne kongruas. Interkonsenti tial sxajnas esti ne ebla. Sed la bazaj interesoj - kaj tiuj finfine gravas - povas esti solvataj diversmaniere. Kiam cxies interesoj estas videblaj ili eble generas solvojn, kiuj plenumas la interesojn de cxiu flanko.

Du fratinoj kverelas pri orangxo. Ambaux volas havi gxin. Finfine ili interkonsentas duonigi la frukton. Unu prenas sian duonon, mangxas la fruktajxon kaj forjxetas la sxelon. La alia forjxetas la enajxon kaj uzas la sxelon, cxar sxi volas baki kukon helpe de gxi.

La anekdoto montras, ke ne cxiam el arbitracia decido sekvas kontentiga solvo. Cxe tiu ekzemplo montrigxas, ke ecx el diversaj interesoj povus sekvi optimala solvo, se la pozicioj MI VOLAS LA ORANGxON sxangxigxus al esprimo de interesoj MI VOLAS MANGxI LA FRUKTAJXON; MI VOLAS LA SxELON POR BAKI. Sciante la interesojn pli facile eblas trovi komunan solvon, pli bonan. La procedo de konstruiva konflikta prilaboro kontentigas ambaux flankojn kaj tial plibonigas la interrilatojn.

 

Ofte en konfliktoj temas ne pri la surfaca, videbla temo, sed pri io, kio jam pasis, sed ne estis prilaborita. Eble temas pri miskomprenoj, bataloj por akiri potencon ktp. el antauxa tempo. Necesas akrigi okulojn, orelojn kaj sentojn por percepti la verajn fonojn de tiuj akutaj konfliktoj. Tamen ni ne traktu la personecajn problemojn (tion ni prefere lasu al terapiistoj kaj psikologoj), sed nur la konfliktajn fonojn, kiujn ni povas solvi per konstruiva konflikta prilaboro. Iliaj cxefaj fonoj estas jenaj:

– diversaj interesoj kaj bezonoj (vidu la orangxo-ekzemplon)

– vunditaj sentoj, emociaj interesoj (ekz. deziro akiri aprobon, lauxdon)

– gxenitaj interrilatoj (ekz. pro dependecoj aux diversaj potencoj)

– intrapersonaj problemoj (ekz. troa ordemo, troa hontemo, timoj)

– diversaj valoroj (ekz. pri libereco)

– miskomprenoj, komunikaj miskomprenoj, mankantaj informoj kaj el tiuj sekvaj diversaj rigardo-perspektivoj

– strukturaj kondicxoj (ekz. distanco, mediaj kondicxoj, politika subpremo, ekonomia maljusteco).

bildo 4: Multaj kialoj kunas (kaj la videblaj kaj la fonaj), sed videblas ofte nur tiuj, kiuj akutas.

La diversaj fonoj interrilatas kaj influas reciproke unu la alian. Tiel miskomprenoj kreas negativajn sentojn, generas aferajn konfliktojn, malhelpas al normalaj interrilatoj. Tial ofte la elira kialo por la videbla konflikto estas nura duagradajxo, ankaux aliloke gxi en aliaj cirkonstantoj versxajne iam videblus. Sed aliflanke necesas gxin trakti, cxar gxi esprimas akutan problemon, kiu bezonas solvon.

Tiun reciprokan influon kaj dependecon de la konfliktaj faktoroj ni ofte spertas kiel "diablan cirklon". Gxi tamen enhavas la sxancon, per sxangxo de unu aux pluraj faktoroj pozitive influi la aliajn problemojn. Do, sxangxo de unu komponento influas la tutan konstruon de la sekva modelo:

sekvas bildo 5: De batalo de la argumentoj al kreo de novaj solvoj

Cxu la problemo solvendas tuj sur gxia videbla tereno aux cxu necesas trakti unue la fonajn kialojn dependas de tio, kiam la solvo de la afera konflikto ne plu prokrastigeblas. Normale, dum diskutoj/argumentadoj pri la pro aux la kontrauxo de iu afero, aperas jena malavantagxo: poluseco de la konflikto. Sekve unu flanko gajnas, la alia malvenkas.

 

Sukcesas la pli forta pozicio, ne nepre la pli bona.

La metodo de argumentado kreas: plifirmigxon de cxiuj frontoj, eviton de novaj ideoj, malsamaj al tiuj, kiuj estas en la kverelo jam diritaj, uzadon de tempego, energio, kostoj, kreemo por malplifortigi la ideon de la alia poziciulo, anstataux investi en plibonigon de ideoj.

Ebla alternativo estas la intertraktado. Ofte tiu intertraktado finigxas en iu kompromiso. Oni movigxas ene de iuj donitaj limoj anstataux krei novajn. Nu, intertraktadi pli tauxgas ol kvereli, sed ekzistas pli bonaj alternativoj. Unu el ili estas la problemsolvado. La kialojn oni izolas, sxangxas aux malaperigas. Sed en kompleksaj situacioj ekzistas multaj alternaj faktoroj, kiuj kune kreas la problemon. Cxe tiu metodo dangxeras, ke oni traktas nur unu kialon, cxar gxin oni facile povis identigi, kaj ne plu atentas la aliajn.

Disvolvado de solvoj estas metodo por krei novecajn solvojn por kompleksaj problemoj. Dum argumentado, intertraktado kaj problemsolvado fokusas kio jam ekzistas, disvolvado de solvoj rigardas antauxen al tio, kio kreendas. Naskigxos solvo, kiu antauxe ankoraux ne estis. Dum la procedo de tiu metodo povas okazi devojigxoj, provokoj, neregula evoluigado. Gravas, ke la rezulto estas malferma, ke la vojo al la celo ne estas barita pro dauxraj logikaj pravigoj kaj kontroloj. Gravas, cxu la rezulto plenumas sian celon aux ne. Tiu cxi metodo konformas kun la celo de konstruiva konflikta prilaboro. Jen flankon cxe flanko la kontrauxuloj kune sercxas solvon por la komuna problemo kaj eblas por ili trovi ecx novajn, nekutimajn solvojn.

Mediaciado: gxiajn bazojn kaj regulojn mi prezentos en la sekva artikolo. La aliajn konfliktsolvajn metodojn, kiuj estas arbitrecaj, ni ne traktos en tiu cxi kunteksto. Povas esti, ke vi nun grumblacxas al mi dirante, ke tamen jugxejoj havas siajn rajtojn ekzisti kaj ke arbitra solvo certe ne malofte trovas bonan solvon. Nu, estu tiel.

Por sxpari argumentojn kaj tempon mi proponas elprovi/fari jenan ekzercon/ rolludon, kiu dauxros dudek minutojn kaj pli klarigas ol kvindekpagxa skriba teksto:

Kreu grupon konsistantan el tri personoj. Du (A kaj B) estas geedza paro, kiu divorcas. C estas persono, kiu decidas en via kverelo, respektive en la dua etapo helpos al vi trovi solvon.


Dum la unua etapo C ne rajtas demandi, ne komentas, ne klarigas, nur auxskultas kaj post la auxskultado de la argumentoj de A kaj B decidas. Ankaux poste C ne klarigu, kial li/sxi tiel decidis. Sed C devas decidi kaj finfine doni la pravon (kaj la vitrinon) al unu el la du kontrauxuloj! Vi (A) kaj via partnero (B) eble dum la geedzigxa vojagxo al Romo acxetis kune belegan, malnovan vitrinon. Vi volas eksedzigxi. Cxiuj aferoj jam estas klarigitaj, la ajxoj disdonitaj, infanojn kaj domon/monon, ricxajxojn vi ne havas ... nur pri la vitrino vi ne trovis interkonsenton. A kaj B nun dum kvin minutoj provu argumentante konvinki C, ke tiu donu al li/sxi pravon kaj la vitrinon.

Dua etapo. Restu en viaj roloj. La problemo estas la sama. Denove dum kvin minutoj vi argumentu, sed nepre kun la celo, trovi komunan solvon. Diferenco: C nun rajtas demandi (sed ne komenti!) kaj ebligas al ambaux la samrajtan sxancon diri la argumentojn. Poste C iom retirigxas el la diskuto kaj donas al A kaj B la eblecon, trovi la propran solvon. C nepre ne havu iun ajn ideon, kiel solvi la problemon, nek donu konsilojn, nek faru proponojn!

Tria etapo: kune diskutu la manieron, laux kiuj la decidoj estis faritaj. Traktu jenajn demandojn:

¨       Kio al vi en la unua etapo plej placxis, kio plej gxenis?

¨       Kiaj estis la diferencoj inter la dua kaj la unua etapoj?

¨       Cxu cxiu havis la saman sxancon prezenti siajn argumentojn?

¨       Kio helpis, kio malhelpis?

¨       Kiajn sentojn vi havis, kiam post la unua etapo estis farita la decido?

¨       Kiajn sentojn vi havis, kiam vi en la dua etapo sercxis komunan solvon?

¨       Kiel sentis C, kiam li/sxi ne povis demandi aux komenti en la unua etapo?

¨       Kiel vi trovis decidon en la dua etapo?

 

Uzita literaturo:

C. Besemer: Mediation - Vermittlung in Konflikten. Freiburg 1995

E. De Bono: Konflikte. Neue Lösungsmodelle und Strategien. Düsseldorf 1989.

F. Glasl: Konfliktmanagement. Ein Handbuch für Führungskräfte und Berater. Bern/stuttgart 1994

K. Faller, W. Kerntke, M. Wackmann: Konflikte selber lösen - Mediation für Schule und Jugendarbeit. Mülheim 1996

R. Fisher, W. Ury: Das Harvard-Modell. Sachgerecht verhandeln - erfolgreich
verhandeln. Frankfurt a. M.- New York 1984

C.R. Mitchell: The structure of international conflict. London 1981

W.L. Ury, J.M. Brett, S. Goldberg: Konfliktmanagement. Wirksame Strategien für den sachgerechten Interessenausgleich. Frankfurt/New York 1991