ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Radojica Petroviĉ forpasis

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj priploras la forpason de RADOJICA PETROVIĆ (1949-2026). Li membris en la Ligo ekde 1991, servante seninterrompe en la estraro ekde 2001 kaj kiel prezidanto inter 2003 kaj 2009. Li portis al siaj Esperantaj agadoj la tre strukturitan mensan kapablon kaj la atenton al detaloj de instruisto pri komputiko. Li brile organizis ILEI-konferencojn kaj kongresojn, ne nur en diversaj kontinentoj, sed ankaŭ en sia lando, Serbio. En sia instruado de Esperanto li precipe substrekis la interkulturan aliron, zorgante pri trejnseminarioj por instruistoj. Li ĉiam substrekis la honoron de ILEI kaj la neceson fari siajn proprajn elektojn.

La tuta Ligo sendas siajn kondolecojn al la familio kaj al la serba esperantistaro, kiu perdis veran kolonon, ĉiam atentan al la necesoj de junuloj kaj blinduloj kaj pretan motivigi al nova agado.