ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Scienca Simpozio dum ILEI-konferenco

(Vidu la PDF-faldfoliojn Esperante aux en la itala lingvo!)

(Vidu la prelegojn kaj la programaron de la simpozio!)

Pasintjare ILEI-konferencon en Kaunas apogis Vilnius Universitato Kaunas Humanisma Fakultato kaj gxuste pro tio aperis ideo, ke esperantistaj pedagogoj povas starigi profesiajn kontaktojn kun neesperantistaj pedagogoj el la universitata medio. Plej oportune estas fari unutagan arangxon por la lokaj sciencistoj kaj esperantistoj, cxar la universitatanojn ne povas interesi la tuta programo de nia konferenco, parte pro la lingvaj baroj. Malgraux, ke multaj scias pri la ekzisto de Esperanto kaj estimas gxin, suficxe malmultaj konas kaj uzas la lingvon por siaj bezonoj. Tiamaniere aperis la ideo pri unutaga simpozio, laux konferenca temo. Estis pretigitaj informilo, aligxilo, kiujn ni dissendis al la 7 universitatoj de Kaunas. Kvankam somere multaj kolegoj ferias, ni havis gastojn ne nur el la fakultato, kiu apogis la konferencon, sed ankaux el aliaj altlernejoj de la urbo. Gxis nun oni varme rememoras la arangxon kaj gxojas pri personaj kontaktoj, kiujn oni trovis pere de Esperanto kun kolegoj el aliaj landoj. Ec gxis nun mi ricevas demandojn, kiam denove okazos la konferenco en Kaunas.

La simpozio plaxcis ankaux al esperantistoj (pri gxi en IPR kaj Litova Stelo skribis David Kelso). Pro tio nia estraro decidis dauxrigi la komencitan praktikon kaj fari gxin tradicia.

Kiel vi jam legis en IPR 4/05, ILEI konferenco cxi-jare okazos en Parma, Italio la 25-29-an de julio. La 27-an de julio (jxauxde) okazos Scienca Simpozio laux la konferenca temo Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por cxiuj. Kunorganizanto de la Simpozio estas Universitata Departamento pri Fremdaj Lingvoj kaj gxi gastigos tiun cxi parton de nia arangxo en la auxlo Meazzi, (aleo S. Michele 11).

Dum la Simpozio estos traktataj la subtemoj: 1) Lingvaj rajtoj en la lernejoj; 2) Edukmodeloj en pluretnaj socioj; 3) Modeloj kaj ekzemploj de interkultura edukado; 4) Kvalitaj lingvoinstruistoj por kvalita lingvo-lernado; 5) Instruado de lingvoj kiel formo de sociigo, 6) Esperanto en lernejoj kaj interkultura komunikado.

Oni povas prelegi en la lingvoj Esperanto; itala, litova, angla, franca (kun traduko al Esperanto). Se oni volas prelegi en aliaj lingvoj, oni devas mem prizorgi pri traduko al Esperanto. Oni nepre havu resumon en Esperanto, sendepende de la lingvo en kiu oni prelegos!

D-ro Michele Gazzola montris intereson pri la Simpozio kaj akceptis la taskon de sekretario de scienca komitato de la Simpozio. Taskon de la sekretario de organiza komitato akceptis la cxefa loka organizanto de la Konferenco, Luigia Oberrauch Madella. Ili klopodos pretigi vere altkvalitan kunvenon, kiu estos utila kaj por esperantistaj kaj por neesperantistaj pedagogoj. Kelkaj famaj sciencistoj (kaj esperantistoj, kaj ne esperantistoj) jam konsentis kunlabori en la scienca kaj organiza komitatoj de la Simpozio. Programo de la Simpozio estos finpretigita en julio kaj gxin vi trovos en la konferenca libro, en kiu aperos ankaux la resumoj de cxiuj simpoziaj prelegoj.

Por aligxi al la Simpozio necesas plenigi aligxilon kaj sendi noticon de la prelego al unu el la organizantoj:

d-ro Michele Gazzola
Luigia Oberrauch Madella
Aida Cizikaite


La organiza komitato sendos al la aligxintoj informojn pri la partopreno gxis la 20-a de junio kaj la simpozian programon gxis la 30-a de junio 2006. Se vi volas ricxigi per prelego la programon de la Simpozio aux havas konaton kiu dezirus aux povus tion fari, bonvolu turni vin al organizantoj.

Alixgilo al la simpozio aperis en IPR kaj retpaxgo pri la Konferenco.

Legu pli detale