ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Hungara sekcio de ILEI

KOVÁCS Márta:

Abiturienta ekzameno en Hungario el lingvo Esperanto
Prelego dum la Pedagogiaj Tagoj en Budapesxto la 19-an de februaro 2005.

Vidu la prezentfoliojn cxe: www.ilei.info/hungario/Abiturienta_ekz_el_E-o.ppt" (340992 bajto), al kies diapozitivoj la cifero de la teksteroj referencas.

1.
Ekde la lernojaro 2004/2005 ekvalidas en hungaraj mezlernejoj nova abiturienta sistemo. Estas gxojige, ke Esperanto dauxre restas abiturienta studobjekto.

2.
La cxefa novajxo de la sistemo estas la enkonduko de dunivelaj ekzamenoj: el cxiuj ekzamenaj studobjektoj estas proponitaj ekzameno je meza nivelo por atesti la finon de mezlernejaj studoj kaj tio je altigita nivelo, kiu principe servus ankaux kiel enirekzameno por superaj studoj.
En fremdaj lingvoj la niveloj laux la skalo de referenckadro de Euxropa Konsilantaro estas la sekvaj: la meza je A2 kaj B1, la altigita je B2.
Esperanton oni povas elekti je ambaux niveloj.

3.
Oni rajtas trapasi ekzamenon el ajna studobjekto, kiu oficiale estas instruata en iu hungara mezlernejo. Estas kvar devigaj studobjektoj: hungara lingvo kaj literaturo, matematiko, historio, fremda lingvo; kaj unu libere elektebla. Kompreneble ankaux la libere elektebla studobjekto povas esti iu dua fremda lingvo.
Inter la fremdaj lingvoj trovigxas la latina kaj dudeko da vivaj lingvoj. En tiu grupo estas proponita ankaux Esperanto (krom la angla, germana, franca, hispana, rusa, itala, pola, japana, bulgara, pola, ciganaj, araba, novgreka, hebrea, slovena, portugala, nederlanda, finna).

4.
Kroma specialajxo de la fremdlingvaj abiturientaj ekzamenoj estas tio, ke oni povas havigi per ili apartajn atestilojn pri lingvokono, kiujn gxis nun oni povis akiri en akreditaj ekzamencentroj. En la altigita nivelo la 40-60 procenta abiturienta rezulto egalvaloras bazan, 60-100 procenta egalvaloras mezan sxtatan lingvoekzamenon. Tia ekzameno povas esti antauxkondicxo de diplomigxo, aux kelkloke gxi povas esti premiita per kromsalajro.

5.
Kune kun la abiturienta ekzameno modifigxis ankaux la kalkulo de enirpoentoj al la superaj studoj. Estas tri cxefaj komponentoj: unue la lernejaj rezultoj fine de la du lastaj lernojaroj el difinitaj studobjektoj (hungara lingvo kaj literaturo, matematiko, historio, fremda lingvo kaj unu elektebla studobjekto - kiu ja povas esti dua fremda lingvo), due kalkuligxas la rezulto de la abiturienta ekzameno kaj tio de la "enirigaj studobjektoj". Fine aldonigxas pluspoentoj (maksimume 24): ekzemple 7 por meznivela kaj 10 por supera sxtata lingvoekzameno aux 7 por abiturienta ekzameno je altigita nivelo.
Esperanto povas aperi en cxiu komponento de enirpoentoj al superaj studoj.

6.
Alia novajxo de la sistemo estas la enkonduko de novaj tipoj de ekzameno. Antauxenigita ekzameno signifas, ke oni rajtas abiturientigxi antaux la fino de la mezlernejaj studoj; kompletiga ekzameno estas farebla post tiuj studoj; el la sama studobjekto post trapaso de meza ekzameno oni rajtas fari nivelaltigan ekzamenon, t.e. ripeti gxin je altigita nivelo.

7.
Anstataux la nuna cxefa maja-junia sesio tri ekzamenperiodoj estas proponitaj.
La novaj tipoj kaj pliaj sesioj signifas, ke "iu ajn iam ajn rajtas abiturientigxi" dum la mezlernejaj studoj kaj ecx poste; la ekzamenoj koncerne la opajn studobjektojn ne nepre okazas samtempe. (Ekzemple iu povas trapasi mezan ekzamenon el geografio 16-jara, el germana lingvo altigitan 17-jara, el tri aliaj studobjektoj fine de la mezlernejaj studoj, t.e. 18-jara, kaj kiel 20-jarulo povas refari la geografian ezamenon je altigita nivelo.)

8.
Cxiu lingvo instruata oficiale en iu hungara mezlernejo povas esti abiturienta studobjekto. La kondicxo de oficiala instruado estas, ke la studobjekton enhavu la pedagogia programo de la koncerna lernejo. Enprogramigeblas studobjekto, kiu havas aprobitan studprogramon (Esperanto havas gxin kiel viva fremda lingvo) kaj por kies instruado la lernejo dungas rajtigitan instruiston.
Por trapasi fremdlingvan abiturientan ekzamenon rajtas anonci sin la lernantoj sendepende de tio, kie kaj kiel ili alproprigis sian lingvokonon. Nura antauxkondicxo estas, ke la ekzamenoto devas havi jarfinajn notojn laux la studprogramo de la koncernata fremda lingvo. Se gxi ne estas instruata en la lernejo de la kandidato, li aux sxi devas enksribigxi kiel gastlernanto de iu lernejo, kie oni instruas tiun fremdan lingvon, kaj akiri tie dum ekzameno la bezonatajn jarfinajn notojn.
Esperanto estas oficiale instruata ekzemple en la Budapesxta Gimnazio Berzsenyi Dániel.
(por pliaj informoj: kovacsm@berzsenyi.tnet.hu)

9.
La enhavo de la fremdlingva abiturienta ekzameno estas unueca. La ekzamenoj estas unulingvaj (cellingvaj) kaj kompetentbazaj. Ili havas skriban kaj busxan partojn. La skriba ekzameno okazas lauxlingve en la sama tago tutlande, la busxajn trapasas la lernanto samtage el pluraj studobjektoj, se li/sxi kandidatigxis el pluraj objektoj en la sama sesio. Skribe estas ekzamenataj la legkompreno, auxdkompreno, gramatika korekteco kaj libera sinesprimo. Vortaron oni rajtas uzi nur en la parto libera sinesprimo.
La kvar partoj de la skriba ekzameno kaj la busxaj eroj kune (konversacio, situacia ludo/debato kaj memstara temprezento) havas la saman proporcion (20%) en la prijugxo de la altigita nivelo, proksimume la saman en la meza.

10. 11. 12. 13.

La strukturo de la Esperantlingva abiturienta ekzameno

14.
La ekzamena materialo estas ellaborita per centra instanco. Ankaux la korektado kaj prijugxo okazas laux centre difinitaj kriterioj.
Specimenaj taskoj el la esperantlingva abiturienta ekzameno estas troveblaj cxe www.okev.hu aux www.ilei.info/hungario/provtaskoj.zip (694928 bajto)

15.
La meznivelaj ekzamenoj dauxre okazas en la lernejoj, la altigitaj antaux sendependaj, aparte rajtigitaj trikapaj komisionoj.
Rajtiga kurso estas organizita ankaux por instruistoj de Esperanto.

16.
Komparo de la du ekzameno-sistemoj, kiuj ofertas Esperantlingvajn ekzamenojn



17.
Post la ellaborado de la ekzamenserioj grava tasko estas diskonigi la informojn pri la nova sistemo. Sekva pasxo estas trovi lernejojn kun pedagogia programo enhavanta Esperanton kaj diplomitajn instruistojn. Dauxre nepras formi diplomitajn instruistojn; proponi al lernejaj celgrupoj la lernadon de Esperanto. Ege mankas tauxgaj lerniloj.
Tamen la nuna plej urgxa tasko estas rajtigi ekzamenantojn je altigita nivelo, t. e. ebligi, ke gekolegoj partoprenu kurson proponitan tiucele.


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj