ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Hungara sekcio de ILEI

Sonmaterialoj kun István Szerdahelyi (kompilis Márta Kovács)

En 1972 ekis trijara koresponda kurso en la Esperanto-fako de la Universitato Eo:tvo:s Loránd (ELTE) en Budapeŝto. Naŭ personoj diplomiĝis en 1975. Inter ili troviĝis BARCSAY Zsuzsa (prononcu: barĉai ĵuĵa), kiu ekhavis la ideon magnetofone registri kelkajn prelegojn de profesoro SZERDAHELYI István (prononcu: serdaheji iŝtvan). Zsuzsa ilustris per la registraĵoj memorprelegon pri profesoro Szerdahelyi, kaj antaŭ sia morto ŝi testamentis ilin al mi. Kiel unu el la komisiitoj zorgi pri la heredaĵo de Zsuzsa, mi pensis publikigi tiujn registraĵojn omage al ili ambaŭ.

Nia kolego NÉMETH József (prononcu: nemet joĵef) entreprenis la teknikan aranĝon. La tuta materialo aperis sur KD en MP3 formato kaj nun ĝi estas aŭskultebla ankaŭ interrete. Alia KD (en tradicia aŭdformato) enhavas fragmentojn el la parto Esperantologio.

Kaj la enhavon kaj la kvaliton de la registraĵoj influis, ke ne temas pri prelego destinita al publiko pli vasta ol la tiamaj studentoj de la seminarioj. Temas vere pri fragmentoj el tiuj prelegoj, registritaj por privataj celoj, aldone al skribaj notoj. Ili tamen povas esti interesaj por revoki la etoson de la kursoj de profesoro Szerdahelyi por tiuj kiuj havis la feliĉon partopreni ilin aŭ havigi iun ideon pri ili al tiuj kiuj ne havis la bonŝancon koni lin persone. Pere de ili oni povas rekoni la brilan preleganton, eksenti la rilaton inter profesoro kaj studentoj, vidi iom la sistemon kaj postulojn de tiuj kursoj, la nivelon de la studoj. Kolorigas la materialon la fremdaj sed memorataj eksteraj bruoj: la trafiko de la strato Pesti Barnabás ĉe malfermitaj fenestroj, la grincado de la pordo, la tajpbruo de la sekretariino ktp.

Okazas devojiĝoj de la ĉeftemo, menciatas ekzemple fumado, kaj laciĝo foje paroligas en la gepatra lingvo. Por gardi la ĉarmon de aŭtenteco mi decidis ne tuŝi la enhavon de la registraĵoj. La redaktado signifis kreon de ĉapitroj en la materialo kaj aldonon de enhavtabela priskribo de tiuj partoj.

Do, karaj aŭskultantoj, bonvolu konsideri tiujn prelegerojn kiel dokumenton el unika dudekjara periodo de la universitata instruado de Esperanto, ligita al profesoro Szerdahelyi.

(Pri István Szerdahelyi aperis artikolo de dr-ino Ilona Koutny en IPR 1997/3 okaze de la 10-a datreveno de lia morto, krome en la numero 1998/1 tri artikoloj okupiĝas pri tiu ĉi temo, jen la verkintoj: d-ro Detlev Blanke, d-ro Blazio Vaha kaj d-rino Katalin Smidéliusz)

Noto de Jozefo Németh: por ŝpari spacon en la retejo de ILEI, la dosieroj ekde 2023 estas elŝuteblaj el Google Drive kaj ne el servilo, kie ilei.info nestas.

Enhavtabelo

I. Esperantologio

  1. La enhavo de la ekzameno pri Esperantologio(1.889.550 bajtoj)
  2. La apero de Esperanto sur diversaj geografiaj teritorioj (2.550.762 bajtoj)
  3. La apero de Esperanto en Rusio (4.768.035 bajtoj)
  4. La apero de Esperanto en Germanio, Svedlando kaj Francio (3.316045 bajtoj)
  5. Lingvoprojektoj de Zamenhof (15.667.157 bajtoj)
  6. Kial nur Esperanto povis tutmonde disvastiĝi?(7.934.912 bajtoj)
  7. Reformprovoj kaj solidiĝo(11.822.350 bajtoj)
  8. La dua kongreso - prelegas BARCSAY Zsuzsa (7.934.912 bajtoj)
  9. La kvina kongreso - prelegas CSERNE Tibor (8.554.745 bajtoj)
  10. La sesa kongreso - prelegas BA'NA'TINE' NAGY Katalin (6.393.896 bajtoj)
  11. La oka kongreso (4.548.607 bajtoj)

II. Lingvopriskribo

  1. La verbo. (Finaĵoj. Modoj. Tempoj. Kompleksaj verboformoj.) (16.622.653 bajtoj)
  2. La verbo. (Voĉo. Aspekto.) (16.988.368 bajtoj)
  3. La participoj(6.348.339 bajtoj)
  4. Derivado. Aspekto. Prefikse uzataj prepozicioj. Infinitivo. havi/esti. (16.940.678 bajtoj)
  5. La lingvopriskribo en Eo (Metalingvo. La morfologia karaktero de Eo. Sintagmaj rilatoj.) (21.292.469 bajtoj)

III. Interlingvistiko

  1. Objekto de interlingvistiko. Interlingvistikaj teorioj. (Apologio de Eo.) (30.025.727 bajtoj)
  2. Kelkaj demandoj de la ekzameno (Semiotiko. Pazigrafioj. Aprioraj lingvoj. Volapu:k. Latino sine flexione. Minimumlingvoj. La kompromisaj kaj zonaj lingvoj.) (24.482.376 bajtoj)
  3. La Delegacio kaj Ido (32.166.137 bajtoj)

 


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj