|
info@ilei.info
|
Radojica Petrovic'
Naskiĝis en 1949 kaj esperantistiĝis en 1967. Loĝas en Ĉaĉak, Serbio. Edukiĝis pri matematiko kaj informadiko, magistriĝis pri aktuaria matematiko. Estis mezlerneja instruisto pri matematiko, aktuario en asekura kompanio, programisto, estro de komputilcentro. Nun estas universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko. Aŭtoras artikolojn kaj prelegojn en la serba kaj la angla lingvoj kaj en Esperanto pri informadiko, asekurado, kvalitsistemo, komputika pedagogio, kaj interkultura edukado per Esperanto. Publikigis infan-gazetan E-kurson, beletrajn tradukojn el kaj al Esperanto, recenzojn kaj originalajn E-versaĵojn por infanoj.
Instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj. Organizis internaciajn E-renkontiĝojn kaj seminariojn, aplikigis la projekton Interkulturo en Serbio kaj kunordigas ĝian refunkciigon en nova eldono. Estis prezidanto de Serbia kaj Jugoslavia Esperanto-Ligoj kaj LKK-ano de UK. Estas estro de Sekcio pri instruado de Esperanto-Instituto Beograd, A-komitatano de UEA, membro de ILEI ekde 1991 kaj estrarano ekde 2001.
Celoj en ILEI: malfermiĝo de ILEI al pli vasta medio de edukado kaj kulturkreado kaj kunlaboriĝo kun internaciaj kaj naciaj institucioj kaj fondaĵoj en tiuj fakoj; organiza fortiĝo de ILEI, plimultigo kaj plijunigo de la membraro kun aparta zorgo pri instrukapabligo kaj aliaj profesiaj bezonoj de E-instruistoj; la projekto Interkulturo – plua evoluo, popularigado kaj uzado.
|