ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Bankedo

La bankedo okazos en tre cxarma medio, kiu nomigxas Ristorante Bar CORALE G.VERDI, en vicolo Asdente n.9, 43100 Parma. "Corale Verdi" trovigxas en la koro de la okcidenta parto de la urbo, proksime de la naskigxdomo de alia famkonata muzikisto de Parma, la direktoro de orkestro Arturo Toscanini, kaj ni tute facile povas atingi gxin piede. Gxi estas ankaux loko, en kiu oni ankoraux spiras iom de tiu speciala aero, en kiu verkis kaj laboris la muzikistoj de la urbo. Dum gxi ni gxuos specialajxojn de parma kuirarto: plurajn salajxojn, farcxitajn pastoringojn kun spicherboj, farcxitan bovidajxon, terpomojn kaj salaton, fragojn kun glaciajxo, italan kafon, digestigilon, vinojn de Parma, mineralan akvon k. t. p.

Antauxmangho: pluraj salajxoj

Unua plado: farchitaj pastoringoj kun spicherboj

Dua plado: farchita bovidajxo, terpomoj kaj salato

Deserto: fragoj kun glaciajho

Itala kafo

Digestigilo

Vinoj: Malvasia, Lambrusko

Minerala akvo

Certe por la vegetaranoj estos pretaj pladoj kun fromaghoj kaj multe da legomoj