
Vi volas legi la organon de ILEI? Membriĝu, kaj vi regule ricevos ĝin. Jen la titolpaĝo de IPR 2021/3.

Kio estas ILEI?
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo
por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi
havas sekciojn en pli ol 40 landoj kaj membrojn en pli ol 70. Kelkaj sekcioj havas propran hejmpaĝon: vidu ĉe Aŭstralio,
Brazilo, Finnlando, Francio, Germanio,
Hungario, Katalunio, Usono
kaj Kanado.
Kiuj estu membroj en ILEI?
Se vi instruas Esperanton, aŭ se vi estas instruisto de aliaj lingvoj aŭ fakoj kaj volas interŝanĝi spertojn kun alilingvaj kolegoj en Esperanto, aŭ se vi estas junulo kaj volas gvidi kursojn en aranĝoj, kluboj aŭ per la reto, aŭ se vi havas spertojn en trejnado de instruistoj, flego de ekzamen-sistemoj, reta kaj distanca lernado kaj similaj kampoj, aŭ se vi volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkultura edukado, tiukaze vi estu membro de ILEI!
Jen informoj kiel membriĝi.
Kion ILEI ofertas al vi?
- Ilustrita revuo, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperanta kun 40-paĝoj kvarfoje jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ĝia livero estas inkluzivita en la membreco.
- Ĉiujara internacia Kongreso kun fakaj prelegoj en kolegeca etoso.
- Abonebla revuo, Juna Amiko, kun allogaj legaĵoj por iuj legemuloj inter 10 kaj 100-jaraĝaj. ILEI-membroj povas aboni ghin kun rabato, ili estas superaj membroj.
La nova eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto aperis. Mendu ĝin ĉe: https://manlibro.ikso.net/
|
ILEI anoncas VEKI-3!
Ni nuligis okazigon de la ĉeesta ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj ni organizas la Virtualan Esperanto-Kongreson de ILEI (VEKI-3) ekde la 23a ĝis la 30a de julio 2022. Ni bonvenigas ĉiujn. Bonvolu aliĝi per tiu ĉi Aliĝilo. Kvankam la aliĝo estas senpaga kaj ne deviga, se vi deziras donaci sumon al ILEI vi povas pagi al la ILEI-konto ĉe UEA (ilek-a).
Ankaŭ ILEI-Simpozio okazos kadre de VEKI-3 kiel planite.
La temo de VEKI-3 restas: Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado
Programo de VEKI-3
Listo de aliĝintoj
Se vi deziras kontribui kiel preleganto aŭ alio, bv. skribi al ilei.kongresoj@gmail.com
Novaĵoj
2022-07-24: IPR - hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ (lumdbildprelego)
2022-07-15: Raporto pri trimonata periodo
2022-07-06: Programo de VEKI-3
2022-06-29: Raporto pri la ĵuria kunsido de Premio Maŭro La Torre 2022
2022-05-17: Pri la enhavo de IPR 2022/2
2022-05-09: Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko
2022-05-06: La 10-a ILEI-Forumo
2022-04-25: La 10-a eŭropa festivalo de Esperantaj kantoj 2022
2022-04-15: Raporto pri trimonata periodo
2022-03-31: La 9-a ILEI-Forumo: "Ĉio pri ILEI-Sekcioj"
2022-03-02: Esperanto-kurso en Senegalo
2022-01-29: Pri la enhavo de IPR 2022/1
2022-01-15: Raporto pri trimonata periodo
2021-12-07: Hodler en Mostar (2006) de Spomenka Štimec (tutmonda legado por celebri la Tagon de la Esperanta libro)
2021-12-01: Esperanto. Jifunze lugha ya kiesperanto - Esperanto en la sŭahila
2021-11-19: Pri la enhavo de IPR 2021/4
2021-11-04: 30 Oraj Horoj (faldfolio)
2021-10-15: Raporto pri trimonata periodo
2021-09-27: Premio Maŭro La Torre
2021-09-20: Pri la enhavo de IPR 2021/3
2021-08-10:
ILEI anoncas
2021-08-07: Programo de ILEI-simpozio 2021
2021-08-07: Programo de VEKI 2
2021-07-19: Invito al la nova studgrupo pri Interlingvistiko - Poznano 2021-2024 (filmeto)
2021-07-16: Pri la 54-a ILEI-Kongreso en 2021 (aktualigite!)
2021-07-15: Raporto pri trimonata periodo
2021-07-12: TAGO DE LA LERNADO KADRE DE VK DE UEA

|