edukado.net
Hejmen ] Supren ]

 

El la landoj 00/3
ILEI dum UK
IIK 2001
Interkulturo
Potenco al la lernanto
edukado.net
Al lingva demokratio
Konferenco 2001
Rezolucio 2001
Financoj
Konferencaj impresoj
Novaj estraranoj

Ralf Gion Fröhlich – Katalin Kováts

Edukado.net

nova projekto por praktikantaj instruistoj

 

Interreto estigxis grava ilo por es-perantistoj. Gxi faciligas rapidan, tutmondan komunikadon, tiel ke diasporaj esperantistoj dise en la mondo facile povas kunligigxi kaj estigxi parto de lingva komunumo. Bona instruado estas kondicxo por ke tiu lingvokomunumo, de plej-parte nedenaskaj lingvanoj, kres-ku kaj prosperu. La usona Espe-ranta Scienca Fondajxo (Espe-rantic Studies Foundation, www .esperantic.org) tial iniciatis la kreadon de la interreta servo, edukado.net, kiu subtenas instru-istojn kaj lernantojn de esperanto.

Edukado.net konsistus el tri partoj: katalogo de lerniloj, ler-nilteko kaj pedagogia informejo.

 

Unue lancxigxas en novembro 2001 la katalogo de lerniloj. Gxi estos datumbazo de cxiuj gravaj lerniloj de esperanto, printitaj, vidbendaj kaj digitalaj. La lerniloj estos sercxeblaj laux diversaj kriterioj kaj sxlosilvortoj pere de interreta ser-cxilo en la hejmpagxo: www .edukado.net. La kriterioj temas ekz. pri la nivelo de instruado, la agxogrupo de lernantoj, la fonto-lingvo de la instruilo, la pri-traktataj temoj ktp. (Vidu la cxef-punktojn artikolfine!) Tiel ek-zemple instruisto kiu sercxas ler-nilon por vortprovizo por plen-kreskuloj je meza instrunivelo trovos la korespondan lernilon cxe edukado.net.

La listo de lerniloj estas farata post zorga analizo kaj cxiu lernilo prezentigxas kun informoj pri formato, enhavo, metodo, nivelo, aspekto kaj komento de instru-isto. Fine de la redaktora analizo cxiu uzanto povas aldoni proprajn komentojn kaj rekomendojn rila-te al la lernilo. Tiel aliaj instru-istoj kaj lernantoj povas utiligi la spertojn de la aliaj kaj lerni de ili. La servo ebligas al la uzantoj ankaux aldoni informojn pri novaj lerniloj por aktualigi la datum-bazon. Tuj post redaktora kont-rolo la nove aldonitaj informoj estas publike alireblaj por cxiuj uzantoj. La katalogo provos doni liston pri la plej grandaj libro-servoj kie la lerniloj acxeteblas kaj indiki la tieajn aktualajn prezojn, por ebligi al la sercxantoj ne nur infomigxi sed poste ankaux povi rapide akiri la elektitan ilon.

 

Se la unua etapo, nome la katalogo, havas intereson kaj sukceson, en 2002 ESF pretas subteni la kompletigon de edukado.net per la du aliaj partoj: lernilteko aux tujeldonejo kaj pedagogia informejo.

 

La lernilteko ebligos facilan intersxangxon de ekzercaroj kiujn verkis instruistoj mem. Ili povas esti sendependaj pagxoj traktantaj diversajn gramatikajn, leksikajn, ktp. temojn aux povas esti komp-letigaj materialoj kaj ekzercoj al konkretaj lerniloj kaj rekte uzeblaj kun tiuj. Ni planas kolekti ankaux testaron kaj kontrolmaterialojn (kun solvoj). La uzantoj de la lernilteko povos mem sendi siajn digitalajn lern-ilojn (ekzemple kiel Word-doku-menton) al la datumbazo kie tiuj katalogigxas kaj estos elsucxeblaj digitale denove de ajna alia uzanto. Do cxiuj uzantoj povos sucxi el la datumbazo ekzakte tiujn ekzercarojn kiujn ili bezo-nas kaj tuj uzi aux adapti por sia laboro. Tiel sxparigxos miloj da laborhoroj por instruistoj kiuj ne plu devos konstrui por cxiu situacio proprajn ekzercojn.

 

La pedagogia informejo entenos plejparte informojn pri la inter-naciaj ekzamenoj kaj anonc-tabulon en kiu aliaj kursoj povas esti anoncitaj. Same kursor-ganizantoj povas sercxi instru-istojn per anonco kaj instruistoj povas oferti siajn servojn al organizantoj.

 

Cxiuj servoj estas senkostaj.

La projekta realigo estas farata de entrepreno en Berlino, kun la jenaj teamanoj:

– Katalin Kováts (Smidéliusz): pedagogia kaj enhava redaktado;

– Håkan Lundberg: teknika gvidado, programado, publikaj rilatoj;

– Mi§il Meeuwissen: evoluigo de la datumbazo, programado;

– Nastja Kojevnikova: grafika aspektigo; 

– Ralf Gion Fröhlich: koncept-igo, projekta gvidado, publikaj rilatoj.

 

En la nuna unua fazo de la laboro la redaktanto de la katalogo bezo-nas informojn pri la plej sukcesaj kaj bone uzeblaj lerniloj inter-naciaj, sed pli grave pri la ekster-lande malpli konataj nacilingvaj iloj. Pro tio ni petas la kolegojn kaj verkintojn de lerniloj helpi nin esti bone informitaj kaj sugesti al ni tiajn lernilojn, eventuale sendi ekzempleron (kiun post la analizo ni povos ecx resendi al la sendinto).

La lernilteko bezonos ecx pli da aktiva kontribuo flanke de la esperanto-instruistaro, sed la teamanoj tre esperas, ke nek la intereso nek la kontribuemo mankos kaj tiel nia mondskala reto ekhavos bone uzeblan kaj utilan, modernan datumbazon.

Kun ideoj kaj sugestoj por la katalogo bonvolu kontakti Kata-lin je la adreso: katalin@ikso.net, pri aliaj demandoj eblas kon-taktigxi kun Ralf, cxe la berlina entrepreno:

Hesselbom Berlin GmbH, Wichertstr. 46, DE-10439 Berlin, tel. +49 30 440 360 30, hesselbom@t-online.de

 

Instruado de esperanto estas la bazo por la kresko de la lingvo. Edukado.net estas servo kiu faciligas la laboron de instruistoj klopodantaj plej bone instrui esperanton.

 

Esperantic Studies Foundation

 

 

Formularo por la Katalogo traktas la sekvajn cxef-punktojn:

 

Bibliografiaj notoj:

Auxtoro(j):

Titolo:

Subtitolo:

Eldonejo, eldonjaro:

ISDN-numero:

Acxetebleco, prezo:

Tipo de instruilo:

Nivelo:

Aldonaj materialoj:

Celgrupo:

Agxgrupo:

 

Strukturo:

Enkonduko:

Enhavo:

Nombro de la unuoj:

Longeco de unuopaj unuoj:

Vortlisto:

Gramatikaj resumoj:

Solvoj por la ekzercoj:

Indekso:

 

Konstruo de unu leciono:

Teksto:

Bildo pri leciono:

Ekzercoj:

Gramatikajxoj:

Demandoj:

Aldonajxoj:

 

Enhavo de la tekstoj:

Tipo de tekstoj:

Kulturaj konoj pri E-o:

Interkulturaj temoj:

 

Metodo:

 

Ekstera formato, aspekto:

Mezuro de la ilo:

Pagxnumeroj, longeco:

Koloreco:

Ilustrajxoj:

Legebleco:

Kunligmaniero:

Gxenerala aspekto:

Bildo:

 

Gxenerale pri la ilo:

Aperintaj recenzoj:

Opinioj en kelkaj vortoj: