|
35a
ILEI-Konferenco, Lovran, Kroatio, 28/07-04/08/01 Sxangxi la lokon de Konferenco post publikigi la aligxilon ne estis
facila decido sed bonege respegulis la emon de la estraro ne starigi cxefe
ripozigan eventon ecx post la rigoraj postuloj de UK sed krei agrablan laboreman
etoson. Multaj ideoj kaj proponoj jam kolektitaj dum la jaro kaj dum UK
pritraktendas dum la sola kunsidaro de la komitato dum la jaro. Pro tio ni
trovigxis en la eleganta Hotelo Bristol, Lovran kun cxiuj kondicxoj inkluzive
klimatizadon en la salonoj kaj la necesajn ekipajxojn por serioza konferenco.
Tamen alveninte konstateblis ke trovigxas ankaux multaj allogajxoj de jam de
longe establita marripozejo kiuj aparte kontentigis akompanantojn, ekz. bela
promenadejo kaj cxiuvespera dancmuziko sur la teraso. Ankaux la kunlaborantoj
povis trovi tempon dum duonhora pauxzo rapide kaj refresxige sin bani plongxante
rekte de la rokforma promenejo en la kristalklaran akvon de la Adriatika maro.
La nuraj malagrablajxoj estis por kelkaj la ekstrema malseka varmego kaj por ni
cxiuj la fakto ke duono de la cxeestantoj devis ne nur dormi sed ankaux mangxi
en aparta logxejo, kio iom prokrastigis programerojn. Tamen, almenaux por la
lasta festomangxo tio solvigxis kaj cxiuj tre gxuis finan regalplenan kuneston. Preninte konsilon de Visxnja Brankovicx de la dungita
vojagxagentejo Orbis Pictus kiu elektis la konferencejon, la programo
komencigxis frue je la 9-a horo, ecx pli frue por la estraro, kaj finigxis
plejofte je la 23-a sed provizante 3-horan pauxzon dum la sunbruliga tagmezo.
Pro kompreneblaj devoj de niaj sxargxitaj prezidantoj dedicxi kelkan someran
tempon al sia familio, necesis enmeti multajn gravajn programerojn en la unuajn
tri tagojn. Tamen tio tute ne malvalorigas la tempon post la ekskurso kiun la
partoprenantoj avide pasigis cxe laborgrupoj kaj auxskultante ege interesajn
prelegojn de spertuloj en tre diversaj kampoj. Entute partoprenis 57 personoj el 20 landoj kaj okazis interalie 4
estrarkunsidoj kaj 5 komitataj kunsidoj. Prezidanto Mauxro la Torre komencis per
oficiala bonvenigo en la granda salono, 'Karlo Muhar', (bonega
Esperanto-instruisto en porblindula lernejo en Zagrebo). En cxi tiu salono
okazis poste pliaj cxefaj elementoj. En la alia salono 'Bozidar Vancik' (sperta
kursgvidanto, verkinto de fama lernolibro eldonita de "Skolska
Knjiga") gvidis Atilio Orellana Rojas ekzamenon de Cseh-seminario 'B' kaj
kurson kaj ekzamenon de Cseh-seminario 'C'. En 'B' ekzameno sukcesis Xose Conde
kaj en 'C' ekzameno por diplomigxi kiel Cseh-instruisto sukcesis Ruben F.
Asensio kaj Natalja Kasymova. Okazis 5 sesioj pri projekto Interkulturo plus 3 sesioj de
laborgrupoj (Mauxro la Torre/Radojica Petrovicx ), 2 sesioj pri porinstruista
trejnado kaj ekzamenado (Stefan MacGill) inkluzive prezenton de la propono por
nova regularo – Ekzameno de Instru-kapablo de Esperanto de UEA/ILEI, 1 sesio
pri ekzamenado gxenerala (Bill Maxey, sekretario de IEK), du sesioj pri
universitata agado (Johano Negrete, Ilona Koutny, Radojica Petrovicx). Krome
afable prelegis lauxvice Ron Glossop 'Pri nova Epoko' – tutmondismo, Hector
Jimenez pri 'instruado de kulturo', Juan Ramon Rodrigues Gomez pri
'Instruado/Informado por naskigi e-istojn: personaj spertoj', Irina Goncxarova
– 'Faru la Rondon' – propraj spertoj pri instruado al universitataj
studentoj. Espereble cxiu prelego de la serio aperos en sekvaj numeroj de IPR. Kompreneble dum la semajno restis ankaux suficxe da tempo por
amuzigxi kaj por distrajxoj sen eskapi la proponatan programon! La vojagxo mem
auxtobuse de Zagrebo al Lovran bonege montris la belan pejzagxon de norda
Kroatio, kampara kaj montara kiun ni poste pli intime vizitadis dum ekskursoj al
la mezepokaj vilagxoj, Mosxcenicka kaj sur la unika duoninsulo Istria, Robinji.
Antaux ol ekskursi Vjekoslav Morankicx, la prezidanto de la loka esperantista klubo de Rijeka, komitatano
de UEA bonege klarigis la tumulteman historion kaj sekvan interesan
lingvodiversecon de la regiono Kvarner. La pinto de niaj ekskursoj eble estis
sperti la uzadon de Esperanto en ege tauxga profesia medio, nome kiel lingvo de
oficiala cxicxeronado: Marcxelo Trampuh ne nur regalis per entuziasma rakontado
pri la historio de la regiono sed ecx invitis nin cxiujn al sia propra farmbieno
por gustumi sian vinon kaj la frandajxojn de sia edzino; panon, fromagxon kaj
olivojn. Gxi estis vera interkultura travivajxo kaj intersxangxo, cxar kontraux
grandanima donaco de botelo da vino cxiu inter ni estas aparte petita sendi el
sia hejmlando subskribitan bildkarton. Espereble Marcxelo ricevos amason por
krei buntan internacian varbilon. Por helpi al niaj kolegoj partopreni estontajn konferencojn, cxiam
gravas replenigi la monkofron. Tiucele, nia kasisto, Boo Mee Kim-Lindblom afable
kaj tre lerte planis kaj gvidis vortludon 'Bingo' kaj finfine dum la lasta
vespero ni sukcesis starigi la kutiman 'tombola loterion' al kiu multaj
partoprenantoj kontribuis ne nur acxetante biletojn po 2 kunaoj sed ankaux
grandanime per donacetoj tre diversaj. La rezulto estas bona rikolto por la
koleghelpa kaso de 70 EUR. La komitato kun kvorumo efike kunlaboris por elekti novan estraron,
Prezidanto Mauxro la Torre – rilatoj kun UEA, AIS, IEI, vic-prezidanto Stefan
MacGill – eldonado, sekretariino Ageta Emanuelsson – membraro kaj komitato,
kasisto Boo Mee Kim-Lindblom, kaj estraranoj Jennifer Bishop – konferencoj kaj
rilatoj kun FIPLV (Federation Internationale des Professeurs de Langues
Vivantes), Radojica Petrovicx kaj Sabine Trenner – lerneja agado. La komitato
ankaux unuanime akceptis novan sekcion, Esperanto-Ligon de Kroatio, vortumis
rezolucion por traduki kaj publikigi gxin tutmonde en gazetoj kaj akceptis
unuanime la decidon de la estraro okazigi la 36-an ILEI-Konferencon
29/07-02/08/02 en Cumbuco, apud Fortaleza, loko de 87-a UK, Brazilo. Aliajn rezultojn de nia laboro rakontos aparte kaj pli detale miaj
kolegoj sed plej grave al mi estis krei amikan kaj kunlaboreman etoson kiun ni
povos dauxrigi dum la sekvanta trijara dejxorperiodo. Jennifer Bishop, estrarano pri konferencoj |